Al la enhavo

Kiel poloj ekenigis Esperanton (humuraĵo)

de StefKo, 2021-julio-20

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-20 07:18:07

Kiel poloj ekenigis Esperanton (humuraĵo de Leo Belmont el 1912 j.)

Kiel ni mortigis Doktoron Esperanto (humuraĵo) - parto 1.

Mi vetas, ke la leganto certas, ke estas metaforo en la titolo de ĉi tiu rakonto. Li jam antaŭsupozas, ke "ni" – estas mi, li, ili, unuvorte ni, la varsovianoj, aŭ pli vaste – la infanoj de Sarmatio, ke de ĉi tiu "ni" persona "mi" de la aŭtoro estas ekskludita, ke sube estos ega montrado per fingro al ni ĉiuj, kiuj, kun profunda silento, aŭ kun klaŭna mokado, aŭ kun senkritika atako de ignorado, aŭ kun pigreco de penso, aŭ kun indiferenteco, "mortigis" la ideon utilan por la homaro, "mortigis" la kreaĵon de la granda revulo...

Se la leganto konjektas ĉi tion, li konjektas malĝuste. En mia titolo ne estas ereto de la metaforo. Ne temas pri metafora mortigo, sed tute reala, laŭvorta, nu... tia, kiun malpermesis jam sur la monto Sinajo kaj estas neakceptebla de la polico, unuvorte, ke ... ĉi tiu artikolo devas esti legota kun intereso.

Ĉar la afero estas tre sensacia kaj fabele vera (nun "fabele" varsovianoj diras ĉiukvinvorte) kaj ĉi tiu "ni" ne estas vi kaj ili, sed nur mi kaj miaj kvin konatoj, esperantistoj, kaj ĉi tie temas pri... nu, por kio vuali la veron? – pri nia kri-ma faro!

Do bonvolu aŭskulti, ĉar dufoje homoj ne konfesas tiajn aferojn!...

Okazis antaŭ dek du jaroj... atendu, dek tri... ne! ĝi estos almenaŭ dek kvin. Se temas pri datoj, mi, ĝenerale, estas malforta. Perfekte mi memoras nur ideojn. Do mi povas nur diri, ke tio okazis en tempo, kiam la broŝuro "La Internacia lingvo" kuŝis jam kaj ankoraŭ malantaŭ la fenestro de la librovendejoj, kiam ni varsovianoj marŝadis apud ĉi tiu vitroj, forte ridante pri la nova "internacia lingvo", kiam "Kurjer Warszawski", rigardinte la libron tra la vitro, informis legantojn, ke... D-ro. Esperanto eldonis "Volapuko de Schleyer por poloj" (!), kiam, kiel pendant (apendico – SK) al ĉi tiuj "ekzakta" informo, sinjoro Jan Jelenski indignis pri la "nova juda geszeft (negoco – SK)" kaj, kiel ĉiam, "verdire" certigis sian "ŝafaron", ke la nova ĵargono eĉ "maleblas legi" ĉar ĝi konsistas el la vortoj "sen vokaloj" (!), kiam unu el niaj humuraj ĵurnaloj, "ŝerca", kiel ĉiam, ironizis, ke "la sola paciento de D-ro Zamenhof estas videble – Esperanto ". Tiutempe – finfine, mi estis iam juna – frapante apelacie en “Pravda” kaj “Ateneum” per artikoloj montrantaj la avantaĝojn de la nova lingvo, ĝian klaran superecon super Volapuko, ĝian nediskuteblan viglecon, kaj ne aŭdante la larĝan resonon de la koroj kaj la mensoj. de la publiko, mi pensis formi ... Esperanto-Klubon! Oni estas juna nur kiam oni ne havas dudek kvin jarojn. Kvarfoje mi vane kolektis min en mia loĝejo. "Mi kolektis min" – mi diras – ĉar tiel estis. Kvar fojojn mi prenis surstrate kaj en la Ogrod Saski, en domoj kaj en kukejoj, miajn konatojn, kolegoj, amikoj, mi deklamis al ili "Sur la kampo por de l' mondo", klarigis la geniecon de la lingvo, la ebleco de artefarita parolo, ĵuris per Maks Müller, alvokis liajn argumentojn... kaj mi ricevis promeson, ke la membroj de la estonta klubo, kiun mi elektis, renkontiĝos kun mi en la difinita tempo. Kaj kvarfoje mi kunvenis – tute sola!

Mi verŝis larmojn sur preparitajn por la inaŭgura ceremonio, kiel surprizo por la membroj de la estonta klubo – kolbasetojn, apenaŭ kapabla helpi al si sola manĝi tion, kio estis preparita por almenaŭ dek homoj. Mi sentis ege la malbonon faritan al mi. Sed kiam oni estas juna, oni glutas ĉion! Mi glutis la larmojn, dolorojn kaj kolbasetojn – kaj mi iris al miaj amikoj denove, kaptis iliajn manikojn en la stratoj: Aleja Owocowa, Literacka, Marszalkowska, Nowy Swiat, kaj deklamis al ili "Mia penso", petante ke ili kunvenu!

Kaj fine la klubo ekekzistis! Ni kunvenis sesope. Ni mirinde alĝustiĝis. Ĉiuj ses estis fervoraj esperantistoj. Por la ideo de unu lingvo por internaciaj rilatoj, ni estis pretaj iri en fajron! Tial ni iris al drinkejo kune post ĉiu kunsido kaj en aparta kabineto ni drinkadis "por la sano de D-ro Esperanto kaj lia lingvo kaj por la pereo de Volapuko!" La toastoj estis parolataj en Esperanto. Post dudek kvar kunsidoj en la "societejo", t.e. ĉe mi, kunigitaj kun kunsidoj, kelkfoje ankaŭ kun kunkuŝoj, en drinkejo, ni, ĉiuj ses, parolis "tute flue" en Esperanto, preskaŭ neesceptante amikon Janek, kiu estis balbutulo kaj prononcadis: "Es-pe-pe-pe-ranto".

Daurigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2021-julio-21 14:02:47

Kiel poloj ekenigis Esperanton (humuraĵo de Leo Belmont el 1912 j.)

Kiel ni mortigis Doktoron Esperanto (humuraĵo) - parto 2.

La dudek-kvina renkontiĝo okazis. Io kiel jubileo. Hodiaŭ, kiam mi rigardas zorge konservitan, nur iomete morditan de musoj, grandajn foliojn de niaj protokoloj (oni povus fari grandan volumon el ĉi tio), kaptas mian koron granda bedaŭro, kaj forta tenereco, kaj granda doloro, kaj amo al rememoro, kaj iom da fiero, kaj iom da plezuro, kaj multe da kolero, kaj multe da malespero – resume, tio kion iuj kritikistoj nomas "humoro". Ni ekkomencis la jubilean kunvenon sub la signo de grandega energio, ni rapide solvis la "problemojn de la tago", escepte ni ne subskribis la protokolon, intencante kompletigi ĝin ĉe la bankedo – en nia kabineto.

Post kvara glaseto, ni eniris en signon de entuziasmo. Juzio, kiu estis la plej rapida el ni, estis konvinkita, ke jam ekzistas du kluboj, aŭ ke almenaŭ la nombro de liaj esperantistaj kunuloj altiĝis al dek. Post tria botelo da ruĝa (vino), Olek ĵuris, ke la tuta mondo post sep jaroj (sankta egipta numero!) – iĝos esperanta. Janek, kuŝanta sur la kanapo, havis vizion de homaro fratiĝinta, ame implikita per brakoj kaj kruroj. Vacjo kaj Antek dancis la novan esperantan kvadrilon, kiun ili ambaŭ elpensis surloke; delikata danco kun la ununura malavantaĝo, ke la dancistoj, marŝante unu al la alia laŭ spiralaj linioj, ne povas renkonti. Kaj mi, kvankam mi drinkis malpli ol aliaj, kiel mia kapo estas malforta kaj sufiĉas al mi du glasoj, staris horon kaj havis "senĉesan" paroladon pri la frateco de ĉiuj popoloj, kiun neniu aŭskultis, kvankam post ĉiu periodo mi sonorigis mian teleron per forko kaj petis voĉon. Ni ĉiuj estis feliĉaj, estis vigla animo...

Sed sobreco devis veni. Verdire mi ne scias, ĉu mi bone esprimas min. Ĉar ni drinkis ankoraŭ kaj drinkis konstante (mi kun mia malforta kapo malpli ol aliaj – ses glasetoj sufiĉas por mi), kaj post la oka botelo okazis ĉi tiu terura sobrado. Eble estas pro tio, ke laŭ la malica konsilo de la kelnero, ni komencis trinki ĉi tiun abomenan sodakvon kaj gluti citronon kun nigra kafo.

Sufiĉe, ke nia entuziasmo malaperu. Inspirite de ia malbona potenco, ni ekeniris la kontraŭan humoron. Mia seninterrompa parolo (konstante interrompita, cetere) finiĝis kontraŭ mia volo per sepultistaj tonoj. Subite mi mansvingis, ekploris kaj diris: “la homaro ne volas, ne volas fratecon! Homo homini lupus! Kaj ni estas revuloj! "

Tiam, balanciĝante sur liaj piedoj, kvazaŭ estus tertremo, ekstaris Janek, balbutulo, kaj profitante la fakton, ke ni ĉiuj sidis trankvile, kun la kapoj mallevitaj sur niajn brustojn, parolis al ni:

"La homoj estas fi... fi ... fiuloj, kaj ni estas e... e... egaj azenoj! Ni volas ba... ba... batali kontraŭ homa stu... stu... stulteco!..."

Daurigo sekvos...

Esperantigo: StefKo

StefKo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-09 13:56:32

Kiel poloj ekenigis Esperanton (trista humuraĵo de Leo Belmont el 1912 j.)

Kiel ni mortigis Doktoron Esperanto (humuraĵo) - parto 3.

Tia estis la enkonduko. La daŭrigo estis disvolviĝo de la ĉefa tezo. Janek parolis kaj ni aŭskultis. Ju pli longe li parolis des pli interese ni aŭskultis lian balbutan paroladon. Mi povas certigi vin, ankoraŭ hodiaŭ, ke indis aŭskulti lin. Eble la nigra kafo reakiris lian mensan klarecon, aŭ eble lia filozofia spirito, kiun ni ĉiam aprezis ĉe li, ne subiĝis al la perforto de alkoholo ĝenerale, eble fine lia elokventeco plifortiĝis, banita en alkoholaĵo (ĉar ekzistas tiaj kunordigoj) – sufiĉe, ke li klarigis al ni kolorige, strikte kaj profunde, kial ni estas nur ses kaj, malgraŭ niaj plej grandaj penoj, plue ni restas nur ses, kial la ideo, kiu varmigis nin, ne varmigis publikon, kial ni renkontis ĉie nur indiferentecon aŭ mokon, apation aŭ proteston.

Homoj, kiuj tiel flue deklamas pruvojn kontraŭ artefarita lingvo, povus lerni multe de la balbutulo. Mi diras tion tute serioze. Ne volante lacigi vin pro ripetado de ripetaj silaboj, mi mallonge resumas la bazajn ideojn de Janek, konsilante al vi zorge pripensi ilin. Jen la kerno de la parolado:

***

Estas trajto de la averaĝa homo, ke mense li neniam eniĝas internen, ĝis kerno de afero, sed uzas analogiojn en ĉiuj juĝoj. Tio estas la plej facila pensmaniero, kaj tial ĉiuj pigruloj uzas ĝin. La pigrulo estas ege memfida. Li iam lernis ion devige, ĉu sub minaco de rektilbato aŭ sub malsufiĉa noto de instruisto, aŭ simple la vivo frapis lin per instrua sperto, kiel klabo, kaj pensas, ke li jam scias ĉion, ke li ekposedis ĉioman saĝecon.

De tiam, se aperas io nova, kio postulus specialan studon, se oni devas doni justan juĝon pri ĝi, la pigrulo regresas antaŭ de scienco, sed... prijuĝas. Ĉar li kutimis similigi diskutotan demandon al tiuj kaj aliaj jam sciitaj, konitaj, deciditaj aŭ al pseŭde deciditaj, kiujn li havas en sia limigita kapo, kaj diradi: ĉar tio ĉi estas simila al tio, do tio ĉi devas esti decidota kiel tio. Sensence estas diri pri tio ke analogioj estas plejofte malstriktaj, ofte eraraj, ke simple depende de humuro, de momenta ekkuro, la averaĝa "pensulo" enmetas donitan enigman fakton en kategorion de tiuj aŭ aliaj faktoj, kiujn li aranĝis en "trezorejo" de sia menso.

Do kiam aperas ideo por li tute nova, kiel la ideo pri artefarita lingvo, la averaĝa "pensulo" tuj staras kontraŭ ĝi. Ĉar serĉante analogion en sia provizo da scioj, kiun li ĉiam konsideras riĉa kaj preskaŭ finhava, li trovas neniun subtenon tie. Li scias, ke ekzistas franca, germana, angla, ĉina, ktp., kaj li scias perfekte, ke ili ĉiuj estas naturaj lingvoj.

Do artefarita lingvo tute malsimilas al ajna, malhavas analogion kun ili. Por la averaĝa pensulo, ĉi tio sufiĉas por tuj konkludi, ke artefarita lingvo estas neeblaĵo.

Esperantigo: StefKo

Reen al la supro