Al la enhavo

interesanta-->interesa ==> interesa-->interes?a

de amigueo, 2021-aŭgusto-06

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-06 21:36:56

kiam "interesa" prenas rolon de "interesanta",
kiel redoni al "interesa" gxian originan signifon?
interesXa
X = ??

interesoa?

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 00:31:26

La libro estas interesa.

Ĉu la libro estas interesanta? Certe, ne!

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 06:55:44

Ho, jes.
La libro estas interesa. Ne 'interesanta'!
Mi interesiĝas pri la libro. Ĉi tie 'mi' estas subjekto, libro estas (nerekta) objekto.
La libro interesas min. => mi estas interesata pri la libro, la libro estas interesanta min - sen objekto simple 'interesa'.
Sed kun objekto estas pli bone diri 'la libro estas interesa por mi'.

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 07:23:41

Certe, sergejm, sed la tikla punkto estas:
kia estas la naturo reale de radiko interes-?

Miaopinie, verbo kaj adjektivo.
Rezulte de tiu duobleco
kelkaj signifoj estas pli koncize kaj aliaj pli malfacile esprimeblaj.

En bela esperanto:
La info interesa min.

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 09:16:02

Laŭ PIV, interesi estas markita per *, interesa estas sen stelo, do interes- estas verba radiko, same kiel skrib-: skriba ≠ skribanta
"La info interesas min"

sergejm (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-07 09:20:37

PIV:
interesi
📖★interes/i (tr)
1 Tenadi ies atenton, vekante scivolon: la lingvaj demandoj interesas multajn E-istojn B; pasie interesi iun Z; oratoro, kiu scias interesi sian aŭskultantaron; la fabeloj ĉiam interesas la infanojn; de post la morto de lia edzino, li estas interesata de nenio.
2 Tenadi ies atenton, ĉar grava por ties utilo aŭ profito: ni facile forgesas, kio nin ne interesas Z; la nova leĝo interesas ĉiujn industriajn laboristojn; interesus min ekscii rapide pri lia decido; ili min tute ne interesas Z; kio (pri kio) ĝi min interesas? Z; la interesatoj en la konkurso sin turnu al […]. ☞ koncerni, tuŝi.

interesa. Prezentanta intereson: tiu folio estas tre interesa Z; interesa romano; interesa vidaĵo de du koroj trapikitaj de flamaj sagoj Z; propono interesa por la studentoj.

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-08 09:16:58

@sergejm
resume:
Teorie,
INTERES estas verbo.
Kaj laux vi skribis, kiam la participo aktiva INTERESANTA ne havas rektan objekton, gxi transformigxas al en INTERESA.
Laux mi, tiu "rezulta" INTERESA perdas la "normalan" signifon laux derivacio interesi > intereso > interesa. Pli reala derivacio estus interesi > interesanta > interesa aux interesa > interesi.

Mallonge:
reale, INTERES estas adjektiva radiko.
Almenaux sxajne plej simplas Interesa>interesi.

INTERESA estas analoga al BELA (fascina).
Tiuj floroj belas/fascinas/interesas musxojn.
Ili estas belaj/fascinaj/interesaj.

Por derivacii BELA. "musxo (al)belata floron".
"interesigxas" vs "beligxas".

La terura pasiva vocxo! Ho eleganta alternativo:
interesa/interesna
bela/ belna aux belja
fascina/ fascinna aux fascinja
kurioza/ kuriozna aux kuriozja

amigueo (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-10 08:30:38

sergejm skribis:
《La libro estas interesa. Ne 'interesanta'!》

Grava diferenco inter
interesa kaj interesanta:
la unua: povo, kapablo, emo
la dua: efektiva ago.

Alia grava diferenco:
interesna vs interesata.

Por simpligi,
1. oni povus uzi nur
interesa kaj interesna
aux nur
interesanta kaj interesata.

Alia grava rezulto:
2. Laux emo etigi radikstokon, la afikso inversa al EM tauxgus. ekz EJM. Kaj pasiva EM: EUXM
scivolema = kuriozna
scivoli = kurioznejmi
fascini per belo = belejmi
ema fascinon per belo = belna

Reen al la supro