Přejít k obsahu

Kreskanta frazo

od uživatele Altebrilas ze dne 8. srpna 2021

Příspěvky: 21

Jazyk: Esperanto

Altebrilas (Ukázat profil) 8. srpna 2021 15:36:28

Mi ŝatus provi novan ludon.

Komence:
Oni komencas per unuvorta frazo

Ĉiuvice:
Oni anstataŭigas unu el la vortoj per du, tiel ke la rezulta frazo estu samsignifa aŭ pli preciza

Fine:
La ludo ĉesas kiam ĝi iĝas enuiga aŭ kiam ne eblas daŭrigi ĝin.

Ek! okulumo.gif

Mi proponas ekzemplon, kiun vi povas pluuzi.

Altebrilas (Ukázat profil) 8. srpna 2021 15:42:27

1. Pluvas

2. Pluvo falas

3. Pluvo falas grunden

4. Densa pluvo falas grunden

5. Densa pluvo falas sur trotuaron

6. Densa pluvo falas sur ŝtonan trotuaron

...
Viavice. Kompreneble vi povas kopiglui la frazojn por rapidigi la tajpadon.

OFR185683 (Ukázat profil) 9. srpna 2021 19:46:54

1. Espero

Kaj nun alia personoj skribos pli frazoj?

Altebrilas (Ukázat profil) 9. srpna 2021 21:53:27

OFR185683:1. Espero

Kaj nun alia personoj skribos pli frazoj?
2. Homoj esperas

OFR185683 (Ukázat profil) 9. srpna 2021 23:27:08

3. Homoj esperas pri paco

Altebrilas (Ukázat profil) 10. srpna 2021 21:23:33

Ha, vi aldonis du vortojn!

Kial ne :
3. Homoj esperas pacon.
?

Mi aldonus:
4. Homoj esperas daŭran pacon.

Altebrilas (Ukázat profil) 14. srpna 2021 9:38:20

Ve, malmulte da interesuloj!

Mi daŭrigas mem, por ke la afero estu pli klara:

5. Bonkoraj homoj esperas daŭran pacon.

6. Bonkoraj homoj deziras estigi daŭran pacon.

7. Bonkoraj homoj deziras, ke ekestu daŭran pacon.

8. Bonkoraj homoj deziras, ke landoj faru daŭran pacon.

9. Bonkoraj homoj deziras, ke militantaj landoj faru daŭran pacon.

...

(la numero egalas la nombron da vortoj)

OFR185683 (Ukázat profil) 27. srpna 2021 20:21:53

Altebrilas:Ha, vi aldonis du vortojn!

Kial ne :
3. Homoj esperas pacon.
?

Mi aldonus:
4. Homoj esperas daŭran pacon.
Bonan ideon! Bonege! Dankon!

Mi nun startas novan ludon:

1. Hundoj

Altebrilas (Ukázat profil) 27. srpna 2021 22:02:44

2. Jen hundoj

3. Tie estas hundoj

4. Tie estas du hundoj

sergejm (Ukázat profil) 28. srpna 2021 5:32:22

5. Tie estas du hundoj bojantaj

Zpět na začátek