Al la enhavo

Vizitonte Portland

de nornen, 2021-aŭgusto-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-18 15:58:26

Ĉu iu el vi venas el Maine, aŭ el alia loko en Nova Anglujo?

Venontjare, mia familia ne faros feriojn kune, sed dividite. Niaj feriaj interesoj estas simple malsamaj, kaj tial ni formis du teamojn: Team Greed (mia edzino, filino kaj bopatrino) kaj Team Gluttony (mia filo kaj mia persono).
Team Greed vizitos vendejoj, butikoj kaj vendejaroj. Dum Team Gluttony dediĉos sin tute al la manĝado.
Ĉar mia filo kaj mi ambaŭ estas entuziasmuloj pri elmaraj manĝaĵoj, ni decidis viziti la nordatlantikan marbordon [1], precize ni vizitos Portland, ME. Nia deklarita celo estas omaroj, langustoj, pektenoj, mituloj, salikoketoj kaj ĉiuj aliaj, kiuj vivas submare kaj estas sufiĉe stultaj por lasi sin kapti.

Nun mia demando al vi, altstimata kunforumano:
Ĉu Portland, ME estas bona elekto inter la urboj de la nordatlantika marbordo?
Mi legis pri ĝia fiŝbazaro kaj ĝiaj bierfarejoj, kio ŝajnas sufiĉe alloga. Mi ankaŭ legis, ke la urbo havas muzeo pri pluvombrelingoj; ĉi tio signifas, ke ofte pluvas tie?
Kiam ni devos iri? Ni tute devas eviti, ke ni alvenos kaj volas manĝi ĉion menciitan kaj oni diros al ni: "Nun ne estas sezono, revenu post duonjaro".
Kiuj estas la restoracioj, kie manĝas la Portlandanoj mem?

Alivorte: Kiam esta la plejbona jartempo por ĝui elmarajn manĝaĵojn en Maine?

- - - -
[1] Ni loĝas inter la Pacifiko kaj la Karibio; tial manĝaĵojn el tiuj maroj ni jam konas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-aŭgusto-19 13:08:01

Ahoj, bratko Nornen.
Vi sendube impresis ĉi-foruman societon per via "aristokrateca" intenco enterpreni malproksiman "gourmand"-ekspedicion por "konatiĝi" kun nord-atlantikaj omaroj kaj langustoj.
En pasinteco similaj imponuloj estis kelkaj rusiaj nobeluloj kaj negocistoj, kiuj disdegnis "rusiajn" ostrojn kaj vojaĝis en Parizon por gluti ĉi-moluskojn tie.

rolypoly (Montri la profilon) 2021-novembro-30 20:45:16

Saluton nornen, mi ne certas ĉu vi jam faris vian viziton al Portland aŭ ne, sed ĉar vi diris, ke vi tion faros venontjare, mi supozos, ke ankoraŭ ne. Kiel novanglujano, kvankam mi ne estas tre informita pri aferoj en mia regiono, mi tamen volis helpeti vin ĉe via demando kiel ajn mi povas.

Laŭ tio, kion mi scias pri Portland, ĝi ja estas bone interesa urbo, kun multe por fari por novanglujaj junuloj, kaj mi estas certa, ke tiuj aferoj egale kaptos turistojn kiaj vi kaj via familio. Krom tiu ĝenerala fakto mi tamen scias malmulte, ĉar mi estas masaĉusecano kaj ne mainano, tiel ke mi anstataŭe priprarolu iomete kelkajn aliajn vidindaĵojn eventuale interesajn al vi en Novanglujo. Mi plejparte pritraktos masaĉusecajn lokojn ĉar tiujn mi plej bone konas, kvankam rimarku, ke mi aŭdis, ke Providenco en Rod-Insulo havas kelkajn bonajn vidindaĵojn.

Salem estis la okazejo de la fifamaj Salem-aj sorĉistinprocesoj, kaj enhavas ĝi do multajn sorĉistintemajn vidindaĵojn. Ĝi eĉ nomas sin "the Witch City", aŭ Esperante la sorĉistinurbo (kiu ĉiam tre amuzis min. Tio estas, ĉu ne famigis Salem-on tio, ke rezultis NE esti sorĉistinoj en Salem?). La plej bona vizittempo ĉi tie estas oktubro, sed atendu, ke la urbo estos homplenega, se vi vizitos tiam.

Vi menciis bierfarejojn, tiel ke mi rimarku, ke Burlington en Vermonto ankaŭ havas bierfarejojn, kune kun bonaj manĝejoj. Ĝi havas urbetecan senton, kiun multaj eble trovos ĉarma.

Martha's Vineyard (La vinberejo de Martha) estas insulo ĉe la marbordo de Masaĉuseco. Ne eblas tien konduki (mankas pontoj), tiel ke oni devas rajdi pramon tien anstataŭe, sed ĝi havas malgrandajn manĝejojn, butikojn kaj aliajn similajn aferojn, ĉiujn traireblajn bicikle se vi elektas lui unu.

Ankaŭ estas Cape Cod (Kabo Cod), kiu havas multajn plaĝojn kaj historiajn allogaĵojn ĝueblajn de turistoj. Mi ne scias, kiom interesas vin la geja kulturo, sed se tio vin allogus, estas la konate gejplena urbeto de Provincetown, proksime de la pinto de la kabo.

Worcester (prononcata ŬUS-ter, ne misdiru) estas urbo ĉe la centro de Masaĉuseco, la due plej granda en la subŝtato kaj efektive en la tuta Novanglujo. Ĝi historie ne estas tre bona loĝejo, ĉar la eliro de la industriaj laborejoj sekvigis malriĉiĝon kaj krimpleniĝon, sed nuntempe ĝi resaniĝas de sia antaŭa malsanstato, kaj havas multajn bonajn manĝejojn, muzeojn kaj teatrojn, kiuj turistojn interesos. Nur restu atentaj, ke restas relative alta krimnivelo en tiu ĉi urbo (kvankam ĝi ne estas proksime tiel danĝera kiel, ekzemple, Ĉikago aŭ Novjorko).

Estas ankaŭ kelke da amuzparkoj en Novanglujo. La nuraj du, kiujn mi memoras esti vizitinta, estas Canobie Lake Park en Nov-Hampŝiro kaj Six Flags New England en okcidenta Masaĉuseco. Se vi povas elekti nur unu, elektu Six Flags; Canobie Lake, kvankam ankaŭ bona, ne estas la plej granda aŭ interesa amuzparko en la tuta mondo, kaj plejparte allogas tiujn, kiuj loĝas en la areo kaj volas viziti amuzparkon ĉirkaŭ ilia loĝejo.

Finfine, estas la plej granda kaj sendube plej grava urbo en la tuta Novanglujo: Bostono. Kion mi povas diri pri tiu ĉi urbo, kio ne estas jam dirita? Ĝi havas la faman basbalejon Fenway Park, la monumento Bunker Hill al tiuj patriotoj, kiuj batalis la britojn ĉe Bunker Hill, multege da historiaĵoj, kiuj vere igos vin senti vin ĉe la naskiĝejo de Usono mem, kaj pluraj aliaj aferoj, kiujn mi eĉ ne memoras. Estas iom alta krimnivelo ĉi tie, kiel en ĉiuj grandaj urboj en la mondo, sed tamen Bostono estas unu el la plej belegaj kaj mirindaj urboj en la tuta Usono, ne nur en Novanglujo. Mi ne scias pri la aliaj aferoj, kiujn mi menciis, sed pri Bostono vi sendube povos trovi informojn hispanlingvajn se via anglakapablo estas nesufiĉe bona.

Tio estas plimalpli ĉio. Dio mia, tiu ĉi komento rezultis pli longa, ol mi anticipis. Mi certe ne kovris ĉiujn vidindajn lokojn en Novanglujo, kaj ĉar mi estas nur unu neaparte informita novanglujano vi eble volos akiri informojn de alia novanglujano se vi povos, sed se tiu ĉi mesaĝego iel ajn helpis vin ĉe via decido pri iri al Novanglujo, mi estos kontenta.

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-02 22:06:57

Koran, koran dankon, Rolypoly, por tiom da informacio.
Mi certe kontemplos vian afiŝon por plani nian vojaĝon.

Ĉu vi scias, kiam esta la plejbona jartempo por ĝui elmarajn manĝaĵojn en Novanglujo?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-08 13:09:40

Ahoj, compañero Nornen.
Verdire, mi iom miras...
Ĉu vi ankoraŭ ne difinis definitivan planon de via granda gurman-ekspedicio?...
Eĉ rusiaj provinculoj, rezidantaj en siaj arbaraj vilaĝoj, scias ke omarojn-langustojn-ostrojn eblas manĝi-manĉi-gluti dum ajna jar-tempo ne nur en Nov-Anglio, sed en ajna parto de nia mondo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2021-decembro-30 15:56:05

Kaj jen, kamarado Nornen, porcio de subjektiva informo pri Portland, kiun prezentis en la Reto iu rus-lingva rezidantino de tiu urbo.
Miasupoze, ĉi-informaĵo povas esti interesa por vi.
https://m.zen.yandex.ru/media/vegastricks/jivu-v-s...

Reen al la supro