Al la enhavo

Circumflex

de Japrochnow, 2021-septembro-26

Mesaĝoj: 6

Lingvo: English

Japrochnow (Montri la profilon) 2021-septembro-26 14:50:03

Any idea how to get g-circumflex on key board. I’m doing classes on phone and get many wrong because I don’t have this.

novatago (Montri la profilon) 2021-septembro-26 16:51:53

If you have an Android phone, just search for the Esperanto keyboard. If my memory is not wrong the android keyboards include Esperanto. Or search Esperanto keyboard in Google play. If you have an Iphone search Esperanta klavaro en the AppStore, I think there is something.

Ĝis. Novatago.
(blogo)

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-28 06:56:49

Android has had support for all ĉapelitaj literoj for a long time. The problem is that many Android phones have vendor specific tunings, incl. keyboards, that make it hard or even impossible to use what is already there. So first check your phone and see if there are any vendor specific hindrances. Google for how to get rid off them.

The signature Urho writes here in Lernu from time to time about keyboards. In his listing from three years ago he lists several Android keyboards. A newcomer that is missing from that list is called Typewise. You might want to check the status of all those listed in Google's store. Note, some may be subject to a payment and/or use non-conventional layout.

Apples Ios devices need an additional keyboard, there is no built-in way to type ĉapelitajn literojn. There used to be a keyboard called "Esperanta klavaro" that integrates nicely and uses conventional QWERTY-like layout. Unfortunately it is no longer available at Apple's store. If you search in Apple's store, you will find a newer keyboard with very similar name "Esperanto keyboard". That is a completly different keyboard, which to my taste does not work equally well. YMMV.

In that same posting Urho lists also additional Ios keyboards, to which you must add Typewise also. Same thing, check the status of all those listed in Apple's store.

HTH

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-septembro-28 14:46:51

Ne gravas se vi ne disponas pri ĉapelitaj literoj. Kiam ili ne estas facile disponeblaj, mi uzas "x". Aliaj ankaŭ uzas "h", kiel sugestis Zamenhof en la Fundamento.

"x" estas pli taŭga por moderna tekstoprilaboro.

Metsis (Montri la profilon) 2021-septembro-29 07:34:34

@Altebrilas,

Nu, jes kaj ne. Jes, ne gravas, ke vi ne disponas pri ĉapelitaj literoj, se vi malofte skribas sur iun forumon. Kelkaj forumoj, ekz. tiu Lernu, havas metodon tajpi tiujn literojn, sed kompreneble ĉiuj. Plie tiuj metodoj varias, do se vi intencas skribi multe kaj aŭ, estas pli bone, ke vi solvos kiel tajpi per ĝustaj literoj per via aparato. Ne plu estas iajn teknikaj kialoj ne solvi tiun problemeton.

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-oktobro-01 22:25:54

La cirkumfleksoj por la homoj.

Saluton, Julio Proĥnovo (Julie Prochnow, plumnome Japrochnow)

Malgraŭ la probabla ĉagrenado de Verda Kato, la nuanco inter esperantisto kaj (nur) esperantonparolanto, ja daŭras. Mi estas esperantonparolanto, sed ne esperantisto; male, mi estas lingvonuristo, kaj konsideras ke ĉiu serioza uzado de helpoplanlingvoj devas esti kaj aperi kiel neŭtrala. La esperantismo, la Esperanto-movado, neniel estas neŭtrala, do ĝin mi evitas kaj rifuzas. Same pri mia uzado de Ido, Novialo, Lingvo Franka Nova, Ikuso, Ulango, Interlingvo, kaj tiel plu. Komuniki internacie per ĉi tiuj eŭroklonoj aŭ eŭrosimiloj estas multe pli facila tasko ol tion fari per teritorilingvoj, do multajn eŭrosimilojn mi uzas por komuniki internacie.
Kiel daŭra esperantonparolanto, mi ĝisfunde transformis Vindozon (Windows-on) ĉe mia persona komputilo, nun tajpante ĉiujn ĉapelitajn literojn per mnemoteknikaj klavokombinaĵoj ekde la koncernaj bazaj literoj. Jen racia agado por homo kiu, kiel mi, ofte verkas filozofion per Esperanto.
Sed, kion fari kiam, ofte, mi ne havas rimedojn por produkti la literojn kun surgluita ĉapelo aŭ cirkumflekso per la latina klavaro en iu ajn skribilo? La solvo estas malfacila laŭ la esperantismo, tamen facilega laŭ nur Esperanto (sen esperantismo): la iksoĉapelado. Jen: la Fundamento de Esperanto preskribas la uzadon de cirkumfleksoj por ses literoj jen majuskle jen minuskle, sed ĝi priskribas neniun fiksitan kaj neŝanĝeblan formon de tiuj cirkumfleksoj, kiel ĝi preskribas la latinan alfabeton sed preskribas neniun apartan kaligrafion aŭ tiparon de la latina alfabeto kiel aŭ kvazaŭ deviga por Esperanto. Mi ne estas iksisto; mi preferas tajpi kaj ĉefe legi per surgluitaj cirkumfleksoj, sed la diferenco estas nur malgranda lanteco komparativa de skribado aŭ legado. Do, tiam, mi iksoncirkumfleksas kaj, kiam mian verkon mi volas sendi tien kie la tipa formo de la ĉapeloj estas ebla, mi uzas tipan senpagan kaj ambaŭdirektan konvertilon inter la du formoj, do sendonte mian tekston per surgluitaj cirkumfleksoj.
Konsekvence, mi konsilas ke ĉifoje ci ne perdu cian tempon kaj, simple, ci skribu per iksosistemo, ankaŭ por la litero ux UX (ŭ Ŭ). Ci konservu ciajn iksonĉapelitajn tekstojn por, poste, ilin konverti (se tio eblas) en surgluitajn ĉapelojn, pli facile legeblaj.

Oni ne faris la homon por la cirkumfleksoj, sed la cirkumfleksojn por la homoj!

Mi oferas senpage al vi ĉiuj universalan latinalfabetan klavaron (ĉe Vindozo!) por skribi ne nur Esperanton, sed ĉiujn latinalfabetajn lingvojn de la mondo.

Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Reen al la supro