Al la enhavo

Lernu bv krei Diskutejon pri Esperanto.

de amigueo, 2021-oktobro-11

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-11 16:28:54

Peto al Lernu.net krei Diskutejon pri Esperanto, nek Konsultejon, nek Prialilingvejon. Diskutejo kie kunlabore multe lerni kaj malkovri pri Esperanta lingviko.

Vi pravas, Metsis kara, cxiu eta sxangxo aux aldono povas influi tutan lingvon, kaj tio okazas diversrapide kaj plibone preti malrapidon. Tiu malrapido havu fortan preparon per dialogoj privataj kun sagxuloj, antaux lancxi beban ideon al senpieta medio. Tio sagxas kiel konsilo sed mi ne kapablas trovi tiujn sagxulojn por privataj konsultoj. Do, la medio devas ricevi la ideojn nematurajn, kiaj mi devas digesti la pecojn kruele disigitajn de la medio, por produki novajn bebojn bonsxance plifortajn kaj ecx elitsoldatnivelajn.

Mi kontentus trovi ecx unu forumon pridiskuti (dum la lastaj 25 jaroj la oficialaj "inkluzivaj diskutejoj" pri Esperanto igxis pli kaj pli striktaj konsultejoj pri Esperanto, kaj la sektaraj rezultaj diskutejoj senas intelektan pluralecon kaj sciencan ambicion). Cxu Lernu povus krei tian forumon aparte el Konsultejo? Evitante miskomprenojn al lernantoj.

Diskutejoj altnivelaj pri Espreranto mankas. Kia nostalgio kiam Akademio de Esperanto estis tia Diskutejo...
Ve! La inteligentuloj jam decidis ke pridiskuti nur produkas skismojn kaj esperantidojn. Koncentru niajn fortojn por utiligi, krei, varbi, amikumi, lukro, politikumi ktp.
Dankegon.

sendiulo (Montri la profilon) 2021-oktobro-13 10:40:50

Necesas peli reformistojn de ĉi tie!

novatago (Montri la profilon) 2021-oktobro-17 18:55:18

sendiulo:Necesas peli reformistojn de ĉi tie!
Kaj diskutejon pri Esperanto ĉar evidentas tion, ke ĉiu uzas Esperanton por ĉiutagaj aferoj, kaj neniu iam uzas Esperanton por paroli pri Esperanto.

Amigueo ĉiam kontentigas atendojn.

"Altnivela". Oni ne povas ne ridi.

Ĝis. Novatago (blogo)

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-22 08:51:41

Mi pensas kaj prezentas al konsidero de spertuloj de literaturo la tezon ke inter la plej interesaj pagxoj de Esperanta kulturo estas tiuj kiuj "bonstile" temas la lingvon kaj ties detalojn.

Reen al la supro