Al la enhavo

Kio estas la diferenco inter 'aĵo' kaj 'afero'?

de FraDele, 2021-oktobro-26

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

FraDele (Montri la profilon) 2021-oktobro-26 12:40:41

Saluton, mi ofte vidas la vortoj 'aĵo' kaj 'afero' uzataj en diferencaj kontekstoj; en itala (mia denaska lingvo) ambaŭ la vortoj estas tradukitaj kiel "cosa" tial mi ne scias kiel uzi ilin.
Mi pensas ke 'aĵo' estas pli "konkreta" ol 'afero', sed mi ne certas; ĉu vi povas helpi min?
Dankon antaŭtempe.

P.S. Se mia afiŝo estas misskribita, bonvolu korektu min.

Altebrilas (Montri la profilon) 2021-oktobro-26 13:54:07

Vidu en:
https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2a.html

Kaj vi konstatos, ke "afero" havas aliajn signifojn

thyrolf (Montri la profilon) 2021-oktobro-27 08:08:13

tute baze:
afero estas vorto, -aĵo estas sufikso.

Sed la tendenco en la praktiko estas pli kaj pli uzi sufiksojn kiel vortoj. Ekz. ulo, ino, aĵo, eblo ... ktp

Rigardante na ambaŭ kiel memstaraj vortoj, ili ja diferencas iomete.

Oni povas ekzemple diri;
Laŭ mia opinio la plej grava afero estas la paco en la mondo.

Sed oni NE povas diri:
Laŭ mia opinio la plej grava aĵo estas la paco en la mondo.

amigueo (Montri la profilon) 2021-oktobro-28 11:47:55

Komplikas!
Gravajxo vs gravulo.
Gravuloj parolas pri gravajxoj nome gravaj aferoj kaj nome gravaj uloj kaj gravaj entoj.
Do, ajxo povas enhavi ulojn kaj aferojn kaj vivajxojn aux vivulojn kaj inertajxojn kaj abstraktajxojn kaj absurdajxojn. Mia dio! Dioj enhavigxas!
Sed se vi parolas kun plantoj kaj petroj kaj simboloj,
vi malfacile trovos ecx unu gravajxon, cxirkaux vi nur estas gravuloj.

Reen al la supro