Al la enhavo

Proponu alternativojn nekontrauxfundamentajn al sistemo (onidire peza) "it ot at int ont ant"

de amigueo, 2021-decembro-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-02 15:12:21

Estu proponejo de alternativoj ne anstatauxaj (do ne kontrauxfundamentaj) al trodensa/tronumereca/konfuza-pri-tenso-kaj-aspekto verba sistemo "at it ot ant int ont ktp".

"mi estis estonta kantinta"
aux "mi kantintontis".

Trovu inspiron cxe nacilingvoj aux conlang-oj de vi konitaj.

nornen (Montri la profilon) 2021-decembro-02 21:54:58

Jen kelke da cerbfurzoj prunitaj ĉefe el la latina kaj klasika greka:

En la latina (ĉe neperfektivaj tempoj) kaj en la klasika greka (ĉe ĉiuj tempoj) estas du malsamaj finaĵaroj por la aktivo kaj por la (medio)pasivo:

LA: akt: –o / –m, –s, –t, –mus, –tis, –nt; pas: –r, –ris, –tur, –mur, –mini, –ntur
GK: akt: –ω, –εις, –ει, –ομεν, –ετε. –ουσι(ν); medpas: –μαι, –σαι, –ται, –μεθα, –σθε, –νται.

Ĉiuokaze, ne estas bezone uzi participojn por formi kunmetitajn verbformojn por esprimi la pasivon. Aplikante tion al Esperanto, ni havas:

aktivo: faras, faris, faros, farus, faru
pasivo: farar, farir, faror, farur, faraŭ

En ambaŭ lingvoj estas du malsamaj (foje samaj) verbtrunkoj por neperfektivaj tempoj kaj por perfektivaj tempoj. Kunigante tri Esperantajn tempojn (–as, –is, –os) kun du aspektoj (neperfektiva kaj perfektiva), ni havas ses tempo-aspekto-parojn. Ni konstruu la perfektivan trunkon de verbo per la infikso –Vs–, kie V egalas la lastan vokalon de la verbradiko (iom da vokalharmonio neniam troas). La vokalo estas forlasebla euphoniae gratia:

faras = faras (praesens)
faris = faris, faradis, faris kutime, faris sencele, faris senrezulte (imperfectum)
faros = faros (futurum)
farus = farus (imperfectum coniunctivi)

farsas = faris, finfaris, faris unufoje, faris rezulte, estas farinta (perfectum kaj aoristos)
farsis = faris antaŭe, estis farinta (plusquamperfectum)
farsos = estos farinta (futurum exactum)
farsus = farus antaŭe (perfectum coniunctivi)

Kaj en la pasivo: farar, farir, faror, farur, farsar, farsir, farsor, farsur.

Ekzemploj:
Kiam mi vivis en la gepatra domo, mi dormis bone, sed unufoje mi dormsas malbone.

Hieraŭ mi ataksar, sed pasintjare mi atakir ĉiutage.

Mi ne konis vian patron, sed hieraŭ mi konsas lin.

- - - -

La participoj estus: faranta, farata, farsanta, farsata kaj estos uzeblaj nur atribute.

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-04 16:16:45

Brave, nornen!
Tiu propono docas grekolatinan gramatikon tiel ke oni povus ludi verbumi grekolatine en eo!

Reen al la supro