Al la enhavo

Kio k Pri kio

de ЮриС, 2021-decembro-27

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-27 14:22:34

Estas teksto.
La maljunulino sidis ... en la gastĉambro ..., kiam Burmin eniris en la ĉambron kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna.

Ĉu mi povus demandi:
1) Kion demandis Burmin maljunulinon?
2) Pri kiu Burmin demandis maljunulinon?
3) Pri kio Burmin demandis maljunulinon?

Kiel vi respondus?

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-28 11:27:40

EL vortaro.net:
demand/i (tr) Peti pri sciigo, informo: demandi iun pri io
kiu
1 Morfemo, uzata por demandi pri la identeco de aĵo aŭ individuo: kiu lernanto tion faris?
kio
1 Pron., uzata por demandi pri afero, konkreta aŭ abstrakta: kio brulas?Z; kio okazis?; kio estis liaj lastaj vortoj? Z; kion vi deziras? Z; pri kio estas la demando?; kio vin mordis?. Rim. 1 Kiam uzata pri homo, ĝi aludas la socian rolon, profesion ks: li ne estas rajtigita persono! – kio do li estas? Z; kio estas Aaron, ke vi murmuras kontraŭ li? X.
Demando 2) ŝajnas ĝusta. Ja vi antaŭe skribas: "...kaj tuj demandis pri Mario Gavrilovna". Se la teksto estus: "La maljunulino sidis ... en la gastĉambro ..., kiam Burmin eniris en la ĉambron kaj demandis ŝin pri io" tiam ĝusta estus la demando 3).

Ĉu en la rusa ne estus same kogo kaj ĉto?

amigueo (Montri la profilon) 2021-decembro-28 11:43:46

En la konteksto de angla aux franca,
mi komprenas dubon,
cxar ask/demander povas peti/ordoni/mendi agon aux informon.
Ecx en Eo gxentilo dirus:
"Mi demandas min cxu vi ekstreme gxentilus alporti sukeron."
Peti informon por pli nerekte peti agon.

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-28 18:34:35

stefko: Ĉu en la rusa ne estus same kogo kaj ĉto?
La rusa havas 6 kazojn (en klasika gramatiko), tial al mi estas malfacile uzi nur du. StefKo, mi tute konsentas kun vi, sed miaj interparolantoj havis alian opinion, do mi demandis ĉi tie. Ruse sonus "O ком (<-- cirila alfabeto = PRI KIU) Burmin demandis?" или "Что (<-- ĉto = KIO) Burmin demandis?". La dua varianto petas diri pri "objekto de demando", tial "KIO", sed "objekto" estas persono. Konfuzaĵo?))) Ni povas vidi tre multe memeon pri tio en reto.
Mi pli detale esploris la temon kaj trovis artikolo "Kazoj en la lingvoj de la mondo" (bedaŭrinde, nur en la rusa). Jen citaĵo: "Следует, кстати, заметить, что именно латинским грамматистам мы обязаны, в частности, странным названием падежа, использующегося для обозначения прямого дополнения, — «винительный». Действительно, какое отношение значение этого падежа имеет к вине или обвинению? Ответ прост: этот термин — перевод латинского accusativus ‘обвинительный’, который возник в результате неправильного перевода греческого αἰτιατική. Это древнегреческое слово восходит к корню αἰτία, у которого было два связанных между собою значения: ‘вина’ и ‘причина’; однако непосредственно грамматический термин был образован от слова αἰτιατόν ‘следствие, результат’, буквально «то, что возникает из-за причины». Тем самым, правильный перевод древнегреческого αἰτιατική — «следственный» или «результативный» падеж, что уже гораздо более похоже на значение этой грамматической формы: ведь основной результат действия затрагивает как раз прямое дополнение в винительном падеже". Mi ne riskis traduki.
Do, dankegon, StefKo!

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-28 18:54:02

amigueo:En la konteksto de angla aux franca...
Amigueo, dankon. Mi konas tiun ĉi tradicion, sed al mi malfacilas esprimi ĝin per lernata lingvo. Mi esperas vian toleron. Interalie, vi vastigis la amplekson de la frazo "mi komprenas dubon". Ŝajnas al mi, ke multaj rusoj estos surprizitaj legi ĉi tion.

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-28 21:26:53

Mi komprenas. Mia demando estis sensenca. En la rusa estas simile al la pola - kto rilatas al homoj (akuzativo: kogo) kaj ĉto rilatas al aĵoj. Ĉu ne? En Esperanto estas alie (rigardu supren) - kiu kaj kio ne rilatas al kto i ĉto .

Dankon!

ЮриС (Montri la profilon) 2021-decembro-29 09:26:53

StefKo:En la rusa estas simile al la pola - kto rilatas al homoj (akuzativo: kogo) kaj ĉto rilatas al aĵoj.
Vi pravas. Dankon!

Reen al la supro