Al la enhavo

Kiu traduko por "drive"?

de Caku, 2021-decembro-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Caku (Montri la profilon) 2021-decembro-29 10:36:55

Saluton!

Mi tradukantas videon, en kiu homo parolas (en la angla) pri "motivation" kaj "drive", kaj provas komprenigi la spektanton kial tiuj vortoj estas malsamaj.
Mi ne trovis kontentigan tradukon por "drive", kaj ĝia formo "driven"...

Ĝis nun mi havas : celkonsci(ec)o, kialkonscio, sindevigo, sed neniu ŝajnas eĉ proksima al la angla vorto.

Ĉu iuj el vi havus pli bonajn ideojn?

StefKo (Montri la profilon) 2021-decembro-29 11:51:39

Antaŭ ol lingvaj fakuloj eldiros, eldiras mi, nefakulo, nescianta bone la anglan.

Se motivation signifas: willingness to do something, or something that causes such willingness, vi havas la vortojn:

motivo, kialo, kaŭzo, volo, inklino, prefero, avido, intenco, emo

Plie, en kazo de iuj el ili, vi povas uzi prefiksojn: -ig, -ad, -aĵ, -ec.

Mi pensas ke, por ricevi adekvatan al la vortoj tradukon, vi devas montri ties kuntekston kaj celon. La samo koncernas pluajn vortojn.

Metsis (Montri la profilon) 2021-decembro-29 16:32:23

You have quite a specific question…

For motivo PIV gives three defitions, of which the first one is:

PIV:
Tio, kio igas personon agi, konduti tiel aŭ tiel
which to me is the same as the English definition for "motivation" given by Stefko. So "motivation" can well be translated with motivo.

When it comes to "drive", you need to specify since psychology seems to distinguish two types of drives, one covered by the drive theory and the other by the drive reduction theory.

I found a psychology related page in Esperanto that uses terms instinkto and instigo. Unfortunately the page looks to be machine translated, so be critical but perhaps by reading the article you get an idea how "drive" could be translated. Hope the page helps you forward.

Disclaimer!
Stefko estas pli da lingva fakulo ol mi. Kvankam mi havis bazan kurson en psikologio, tio okazis en mezlernejo antaŭ pluraj jardekoj kaj sekve mi memoras praktike nenion pri psikologio.

sudanglo (Montri la profilon) 2022-januaro-11 16:16:19

Parolante ĝenerale, la diferenco inter motivation kaj drive en la angla jenas.

Dum motivation estas pli la kialo (la por kion fari) de al agado, drive estas tio kio pelas la moviĝon.

Estus strange, paroli pri motivation koncerne maŝinon. Tamen nature, paroli pri drive rilate meĥanismon.

Reen al la supro