Al la enhavo

estu homo kaj domo. selektu unun. li estas la prelegtemo.

de amigueo, 2022-januaro-06

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-januaro-06 19:32:22

(ne por komencantoj)

=== revizio de pronomoj ===
estu homo kaj domo. selektu unun. li estas la prelegtemo.

tradicia personpronomsistemo:
GXI estas ento,
LI estas persono,
SXI estas personino.
mankas pronomoj por nepersono kaj personicxo. tiu manko estas sxparo cxar oni komprenas el la konteksto, sed...
(Komence, cxefe homin-centra kaj, duacxefe, person-centra sistemo. Nur kuriozaj signifglisoj sxangxas gxin en homicx-centra...
Oni dirus ke samaj 3 vortoj servas al matriarkio kaj poste, per signifglisoj, al patriarkio).

reale, LI cxefe estas masklapersona pronomo kaj nur malcxefe estas persona, kaj ecx GXI rolas kiel persona senseksa, ekz por infanoj. tiuj signifglisoj gxenas (infano ne estas ajxo; mankas persona pronomo, kvankam teorie estus LI; mankas neduuma pronomo).

aktuala personpronomsistemo (personarkio, kaj due seksrollibera):
oni lasas la signifglisojn senkorektaj kaj aldonas personan pronomon RI. kaj la neduuma pronomo estas PI?

Mia nuna propono estas:
Komenci ekde la plurala ILI (entoj) kaj do LI (ento; tio koheras al artiklo LA); tiuj estas la pli utilaj.
GXI (ento nepersona).
RI (persono)
SXI (personino)
HI (personicxo)
PI (personipo)
pluraloj per I- (igxi, isxi, ihi, iri, ipi)

atentu, ke la pronomoj facile povas kunmetigxi por gravaj nuancoj.
afekcio. mijo vijo... micxjo mipjo minjo.
sekso aux seksidenteco. miino aux inmi, icxsxi.
respekto. mosxtmi mosxtvi.
malestimo. fimi fivi.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-04 13:42:28

aldona tangxa temo:
"estu homo kaj domo estas ambigua".
1. ekzistu h kaj d...
2. vi estu h kaj domo...
tio pro manko de markilo de predikativa kazo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-06 12:21:33

cxi posxto temas la pronomsistemon.

Reen al la supro