Al la enhavo

Esperanto pli kreskus en Afriko kaj pli bonigus Afrikon ol Eŭropon

de fredericdue, 2022-februaro-14

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

fredericdue (Montri la profilon) 2022-februaro-14 09:49:13

Multe da problemoj, kiujn la kreskaĵo de Eŭropa Esperanto havas, estas male en Afriko:

Eŭropo ne bezonas lingvon nek edukado por kune sukcesi kiel Afriko.

En la tuta Eŭropo oni parolas ĉefe Anglan ĉe internaciajn aferojn, do ne plu bezonas alian lingvon por kunigi. En Afriko estas Inter alie Anglan, Francan, Portugalan, Araban kaj Svahilan, kiun oni parolas por kompreni eksterlandajn. Multe da lingvoj internaciaj estas Eŭropaj, sed estas pli ol unu kiun oni uzas. Esperanto do helpas pli tie ol ie alia.

Krome Afriko devas ankoraŭ multon fari por ricevi internacian voĉon. Tre gravas krei bonan edukadon, kiun oni iam havas aliloke. Tre gravas ankaŭ havi bonajn rilatojn inter la landoj, kiujn oni pli havas aliloke. Do ekinstrui Esperanton nun en Afriko ege helpos en la estonteco, kiam oni tie malpli bezonas tian ajn solvon.
La nuna Eŭropa malmulte profitas ekinstrui Esperanton pro la kostoj kaj la eco, ke oni ne vere bezonus ĝin por internaciaj rilatoj se oni havas la Anglan, sed kontraŭe Afriko estas en malsama situacio, iom kiel la Eŭropo en kiu Zamenhof fondiĝis la lingvon.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-februaro-14 17:59:06

En Eŭropo, nur la elitoj parolas bone la anglan, havas sufiĉan nivelon, ĉar ili pagis multekostajn kursojn kaj restadojn en anglalingvaj landoj. Ne estas tiel por la popoloj. Se estus, ni jam spektus tuteŭropan televidon, aŭskultus alilandajn komentojn pri niaj landestraroj, kantus eŭropan himnon en la angla.

La popoloj ne parolas la anglan, sed ne parolu alian internacian lingvon.

fredericdue (Montri la profilon) 2022-februaro-14 19:30:19

Altebrilas:En Eŭropo, nur la elitoj parolas bone la anglan, havas sufiĉan nivelon, ĉar ili pagis multekostajn kursojn kaj restadojn en anglalingvaj landoj. Ne estas tiel por la popoloj. Se estus, ni jam spektus tuteŭropan televidon, aŭskultus alilandajn komentojn pri niaj landestraroj, kantus eŭropan himnon en la angla.

La popoloj ne parolas la anglan, sed ne parolu alian internacian lingvon.
Mi eĉ pensas ke Esperanto bone helpas en Eŭrope kaj certe estas multe da homoj kiuj ne parolas angle, sed kiam oni ricevas edukadon, oni ofte unue lernas Anglan. Tiam oni ne vere havas kialo por lerni Esperanton kiu faciliĝas aliaj lingvoj. Kontraŭe en Afriko: Popoloj kiuj jam parolas Angle ankoraŭ havas bonan kialon lerni Esperanton kaj tiam lerni Francan.

Reen al la supro