Al la enhavo

malagema --> agmalema

de amigueo, 2022-februaro-14

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-14 16:56:28

(ne por komencantoj)

malagema --> agmalema.

la ĝenerala temo estas prioritatoj inter afiksoj aŭ ĉu abundaj afiksoj ne produkas konfliktojn kaj miskomprenojn?

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-16 13:14:11

mi legis ke la hungara lingvo havas surtuto sufiksojn. tio forevitas la konfliktojn de preferenco inter prefikso kaj sufikso en esperanto kaj aliaj lingvoj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-februaro-16 17:32:57

amigueo:(ne por komencantoj)

malagema --> agmalema.

la ĝenerala temo estas prioritatoj inter afiksoj aŭ ĉu abundaj afiksoj ne produkas konfliktojn kaj miskomprenojn?
Kia agmalema!? MAL kiel sufikso!? Vi esperante tordiĝis!?
Se vi volas pridiskuti tiun temon donu aliajn ekzemplojn.

yanhongmiwu (Montri la profilon) 2022-februaro-18 07:46:11

mal- estas prefikso en "agmalema". La vorto estas nur normala kunmetitaĵo de "ag" kaj "malema".
Se vi pensas ke "helplingvo", "vortlisto", kaj "gvidlibro"estas unu akceptebla vorto, tiam vi povas trovi el kie la formo estas.

Persone, mi ja sentas ke "malema" estas agrabla. La signifo estas klara post scii la du radikoj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-februaro-18 10:48:44

Bone!

Mi, kiel uzanto de la hindeŭropan lingvon, legas tekstojn de maldekstro al dekstro. Kiam mi legas, mi penas kompreni la legatan tekston. Por kompreni la tekston mi devu kompreni ĉiun frazon, por kompreni ĉiun frazon mi devu kompreni ĉiun vorton kaj la rilatojn inter vortoj.

Kiel mi rezonadas kiam mi volas kompreni sencon de la vorto?

1) Mi serĉas la radikon (radikojn) kaj determinas ties sencon.
2) Mi konstatas la ekzisto de iu prefikso, kunligas ĝin kun la radiko kaj determinas ties sencon.
3) Mi konstatas la ekzisto de iu sufikso, determinas ties sencon, kunligas ĝin kun la restaĵo kaj determinas sencon de la tuto.

Kiam la prefikso estas MAL mi rezonadas tiel:

1) Mi tuj de la komenco scias ke la restaĵo havas kontraŭan sencon.
2) Mi analizas restaĵon de la vorto (kiel supre)

Ni prenu la vorton MALAGEMA:

1) MAL signifas ke la senco de la AGEMA estas kontraŭa al la laŭlitera.
2) Mi determinas la sencon de la AGEMA:
a) AG – "uzi siajn fizikajn aŭ mensajn fortojn, por produkti ian efikon"
b) EM – "sufikso montranta inklinon al io, ĉi tie al AG"
c) A – "fina morfemo markanta la adjektivon, do esprimanta econ"

Rimarku ke la rezonado iras de la maldekstro al la dekstro.

Kia estas la rezonado en la vorto AGMALEMA?

1) MAL (mezo de la vorto)
2) EM (fino de la vorto)
3) AG (komenco de la vorto)
4) A (dekstra ekstremo de la vorto)

Tio estas la rezonado ĥaosa, tordita, “talmuda”, tute mala al mia maniero de la rezonado. Tial mia kontraŭdiro.
Rimarku ankaŭ ke en E. la sintakso estas libera. Kian ekvilibristan devus esti nia rezonado dum legado aŭ aŭskultado de esperantaj tekstoj se ni uzadus tiel kunmetitajn vortojn!

Povas esti, mi rezonadas tro simple, ne tute logike?

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-18 13:57:09

1. Cxu estas afiksoj kiuj tauxgas kiel pre-, cxu afiksoj kiel su-, cxu afiksoj ajntauxgas kiel kaj pre- kaj su-?
2. Cxu estas specialaj avantagxoj por MAL esti PREFIKSO anstataux SUFIKSO?
3. Cxe AGMALEMA, MAL ankoraux estas prefikso? Cxu gxi estas RADIKO?
Cxe MALEMA, kiu rolas la radikon: MAL aux EM?

yanhongmiwu (Montri la profilon) 2022-februaro-24 04:28:37

1. Mi ne scias kion vi signifas.
2. Same al 1.
3. la radiko estas em(a). La prefikso mal- kaj la radiko faras la vorton "malema". Tiam oni havas "agmalema" el "ag" kaj "malema".

yanhongmiwu (Montri la profilon) 2022-februaro-24 05:33:38

Honeste mi estas okej se oni devus diri "malagema" anstataŭ "agmalema". Kunmetitaj vortoj estus ĉiel ambigua iom, do mi pretas akcepti la habiton de naturaj lingvoj.

Reen al la supro