Al la enhavo

mistikaj libroj

de seyedhakim, 2022-februaro-23

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

seyedhakim (Montri la profilon) 2022-februaro-23 03:23:04

saluton karaj esperantistoj.
ĝi diriĝis, ke la plej problemo en mistikismo estas lingvo. ĉu skribiĝis mistika libro en esperanto?

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-24 18:15:55

Plejproblemo mistika estas lingvo? Jes, mistikaj libroj kadukiĝas antaŭ ol publikiĝi, tamen homoj veneras eĉ adoras librojn kadukajn, ankaŭ mistikajn. Rekta sperto ne povas anstataŭiĝi de skribitaj instruoj. Bedaŭrinde...

Mi ne scias, sed mi volus legi mistikajn librojn en esperanto.
Eĉ mi entreprenus traduki unun. Ĉu iu helpus? Kie mi povus trovi helpan etoson?
ridulo.gif

Ĉu vi volus verki en esperanto mistike? Aŭ traduki? Kiun libron?

seyedhakim (Montri la profilon) 2022-februaro-27 01:07:13

Ho ĉu vere?! ĝi estas mirinda ridulo.gif Mi volas helpi, se mi povas. Mi sugestas la "The imitation of christ".Mi legis ĝia persa versio plurfoje. Mi tre ŝatas la aŭtoron de la libro (Tomaso de Kempis).
kion vi sugestas kara amiko?

seyedhakim (Montri la profilon) 2022-februaro-27 05:19:18

sinuo kaj suno
la rakonto de serpento en esperanto.

Serpentosorĉistoj postulas iom da mistika potenco. en sufismo, unu disĉiplo povos fari tion per lernado de la unua leciono. li povas esti serpento akiranta.
disĉiplo estis nur okupata de serpentoj kaj forgesis la ĉefan lecionon. li forgesis vojon. li forgesis sin. kaj mastro, neniam donis novan lecionon al li. la mastor forlasis lin. fakte, la disĉiplo forlasis la mastron, ĉar li amas serpentojn anstataŭ la mastro.
Iun tagon, la disĉiplo kaptis grandan serpenton. Li prenis ĝin al lia urbo. Li komencis montri per la serpento. Ĉiuj homoj venis por vidi lin kaj lia amatino estis inter la homoj. Li ludis fluton kaj la serpento dancis. Ĉiuj spektakloj per serpentoj estas mensogo. Ĉar ĉiuj serpentoj estas surdaj.Ili ne havas orelojn. Ili ne komprenas belecon kaj muzikon. Ili reagas nur al ondoj.
tial, La serpento ne estas vere en lia kontrolo. do, La spektaklo povas esti nur por mallonga tempo. sed la disĉiplo forgesis ĝin. ĉar homoj atentis lin kaj li amis ĝin.
Subite la serpento atakis lin. ĝi eniris la buŝon de la disĉiplo.
Nun li atakas ĉiujn. Eĉ al lia amatino. Li estiĝis serpento. Ni estiĝas tio, kion ni amas.
ĉiuj homoj eskapis de li. Li estis sola. Li kuŝis sur la tero kun la serpento en si kaj li ne povis spiri ĝuste.
Lia amatino iom venis al li. li petegis ŝin por helpo. ve ...
io ajn el ekstere, ne povas ŝanĝi tion, kion ni estas ene.
Sed la sorto savis lin. estis sune tiutage.
Kiam estis tagmezo, la suno brilis kun la plej granda forto, kaj li kuŝiĝis en la suno.
La serpento eskapis el la lumo.
sinuo kaj suno, ili estas en ni.
Fakte, la suno ne estas nur sur la ĉielo.
Sunlumo estas en ni ĉiuj. tio ne estas afero. tio estas preter afeorj.
ni estas sunaĵo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-februaro-28 10:37:38

Ho,
mi baldaux legos tiun verkajxon en lingvo scipovita de mi, ne la latina.
Sxajnas interese

seyedhakim (Montri la profilon) 2022-marto-06 14:18:58

La sekreto de la koloseo
La rakonto de libereco, kio estas en roma betono.


laŭ de moderna arkitektura scienco, Bona betono estas ŝtono, ke neniam okazas kemia reago. Kemiaj reagoj, ke okazas en betono detruas ĝin laŭlonge de la tempo. Sciencistoj ne povas ĉesigi la reagojn por ĉiam. Ili nur povas malrapidigi ĉi tiun procezon. per moderna teknologio, la vivo de betono povas esti 50 ĝis 100 jaroj. Sed romia betono aĝas pli ol 2000 jarojn.Ili trapasis inundojn kaj tertremojn. Dum jaroj, ĉi tiuj betonoj estis mistero por sciencistoj. Sed lastatempe, ili eksciis.
Modernaj arkitektoj devigas betonon. Ili volas konservi la ŝtonon en certa stato. Neŝanĝita.
Sed romiaj arkitektoj kreas liberan betonon!
Arkeologioj malkovris ke romiaj arkitektoj ne provis ĉesigi la kemiajn reagojn de betono. Prefere, ili faciligas ilin! Fakte, ili faras betonon, kio plifortiĝas post ĉiu kemia reakcio!(uzante krudmaterialo. post kemia reakcio, en la betono kreiĝas substanco kiu kaŭzas pli da adhero.)
La romia arkitekto scias, ke la ŝtono iras sian propran vojon. Do li ne provas haltigi ĝin. li nur montras al ĝi la manieron fariĝi pli forta (per speciala kombinaĵo de krudaĵoj). do ĉi tiu metodo ne ĉiam funkcias. Kelkaj ŝtonoj detruas post kemiaj reakcioj. Romiaj arkitektoj kredis ke la ŝtono mem devas decidi ĉu por resti aŭ esti detruita.
Ĉi tiu kreadmetodo estas ege bela. Ĉar ĝi donas liberecon.
La tuta beleco kaj grandiozeco de la Koloseo ŝuldiĝas al la libereco, kio kuŝas en ĝiaj ŝtonoj.
La mondo estas Koloseo. ni estas ĝia betonoj.
Ankaŭ, homo havas koloseon(anfiteatro) en si, ke ĝi povas daŭri eterne.
Morto signifas kiam homo estas tirita en si mem. Kaj tiam ĉiuj niaj spertoj kaj niaj koncioj montriĝas. Ni spektas ilin eterne. Morto signifas rigardi vin mem. Iu vivis laŭ la maniero de beleco, aŭ estis mortigita laŭ la maniero de beleco kaj libereco, li spektas belecon en sia amfiteatro. Por ĉiam.
Ne kredu, ke la mortigitoj por la afero de allah estas mortintaj. Ne! Ili vivas apud sia Sinjoro. Ili ricevas donacojn.(korano 3:169). Allah(dio) estas belo.
la Kolose estas tre bela. Eĉ se duono de ĝi estas rompita. Se estas milito kaj malsano en ĉi tiu mondo, ĝi ankoraŭ restos bela.
Ne malesperu pri viaj pekoj kaj la pekoj de la mondo. Peko kaj pento. Tiel funkcias la homo kaj la mondo. Jen kiel spirita progreso estas farita.
Ĝi estis la sekreto de pekoj.

Reen al la supro