Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-04 18:38:11

Mi ne kredas je profeto, ĉar ili profitas nian nescion.

Ĉu pulvo aŭ pulvoro?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-05 18:47:02

Pulvon mi bezonus nur kiam mi volus pafi iun.

Sterkaĵo aŭ sternaĵo?

vincas (Montri la profilon) 2016-novembro-05 19:46:21

Mi pli ŝatas la vorton - sternaĵo.


semi aŭ seni

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-05 21:04:52

Semi kaj semi ĉiam.

Ĉu savarino aŭ savarto?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-06 06:44:21

Savarino estus certe bongusta.

Melo aŭ mejlo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-06 10:53:50

Mejlo ĉefe marmejlo.

Ĉu numismato aŭ numulito

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-07 15:35:13

Mia bopatro estis numismato.

Lukso aŭ nukso?

gordonflanagan (Montri la profilon) 2016-novembro-07 15:50:37

Mi pensas ke manĝi nuksojn je Kristnasko estas lukso.

komponi aü komposti

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-07 16:07:49

Kompreni estas tre interesa.

Ĉu kojpo kokardo?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-07 18:36:55

Onidire kojpo estas tre diligenta.

Kojno aŭ kojono?

Reen al la supro