Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

A aŭ B? Elektu!

de Kokcineleto, 2008-novembro-22

Mesaĝoj: 6620

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-07 19:57:52

Kojno kelkfoje estas grava ilo.

Ĉu geomancio aŭ geometro?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-08 05:56:51

Geomancio estas ĉarlatanaĵo, kontraŭe geometro estas utila fakulo.

Ĉiko aŭ ĉimo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-08 09:54:38

Ĉiko estas terura por la kamparanaj piedoj.

Ĉu seno aŭ senao?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-08 10:01:18

Seno estas ege malgranda monero, tial mi preferas arbon senaon.

Nivelo aŭ novelo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-08 10:28:31

Certe nivelo, ĉar Novelo estas preskaŭ senfina.

Ĉu regento aŭ regilo?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-08 15:38:50

Novelo estadas malpli longa ol romano.

Por regi iun maŝinon mi ĉiam bezonas regilon.

Reflekso aŭ refleksivo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-08 16:33:04

Reflekso pavas ĉe savi vivon.

Ĉu recenzi au recepti?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-08 18:51:51

Pli ofte mi legas recenzojn ol legas receptojn.

Spiro aŭ spiralo?

Vinisus (Montri la profilon) 2016-novembro-08 19:23:42

Spiro estas signo de vivo.

Ĉu ordo aŭ ordono?

dobri (Montri la profilon) 2016-novembro-09 15:26:28

Mi ŝatas ordon.

Globo aŭ globuso?

Reen al la supro