Al la enhavo

Piano Esperanto kaj PENTA

de Frano, 2022-marto-14

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-14 15:37:16

Ĉu vi konas "Piano Esperanto"-n kaj "PENTA"-n?
Firmao "Piano Esperanto" diras, ke ilia "firmanomo estas omaĝo al la internacia lingvo inventita, en la 19-a jarcento, de Ludoviko Zamenhof.
Kiel Esperanto, kiu estas pli facila ol iu ajn alia lingvo, PENTA estas multe pli facile lernebla ol notskribo. Kaj same kiel Esperanto ĝi ne estas tiel riĉa kiel la ŝekspira angla, PENTA ne traktas ĉiujn muzikajn nuancojn, kiuj ekzistas en notskribaĵoj. Plej grave, ni aspiras ne anstataŭigi notskribon, sed prefere doni al lernantoj ŝancon amuziĝi per la piano aŭ la klavaro."

https://www.pianoesperanto.com/

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-marto-15 21:03:41

Ĝis "notskribo", mi pensis "mirinde! Ili klarigas kio estas Esperanto kaj eĉ diras ke ĝi estas la plej facile lernebla lingvo!".
Kaj mi legis la sekvan frazon.

Danke al sia gramatiko, Esperanto estas fakte pli riĉa ol la ŝekspira angla!

Simple ĉar la kvanto de vortoj estas... senlima.

Frano (Montri la profilon) 2022-marto-16 05:45:41

Zam_franca:

Danke al sia gramatiko, Esperanto estas fakte pli riĉa ol la ŝekspira angla!

Simple ĉar la kvanto de vortoj estas... senlima.
Mi plene konsentas kun vi. Evidente, ke mankas informo pri Esperanto. Oni povas esprimi sian opinion rekte al firmao Piano Esperanto
https://www.pianoesperanto.com/contactus

Reen al la supro