Al la enhavo

Ĉu la enhavo de lernu.net povas perei?

de StefKo, 2022-aprilo-03

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-03 15:08:24

Ĉu venos tempo, kiam la tuta enhavo de lernu.net pereos? Ĵus mi pensis pri tio, ke ĝi okazos iam kaj... tio afliktis min! Ja la enhavo estas nun centmiloj da enskribaĵoj, kaj ĉe ĉiu el ili estas pensoj, duboj, esperoj, ideoj kaj sentoj rilataj al tiu ĉi lingvo (mi intence preterlasas tiujn kiuj rilatas al aliaj aferoj). Homoj de diversaj kulturoj, nacioj, aĝoj, edukaj niveloj, profesioj, konoj de Esperanto kaj spertoj rilataj al ĝia lernado kaj uzo, esprimas siajn opiniojn pri ĝi. La nombro de tiuj informoj pliiĝas tago post tago. Iuj estas sensignifaj rubaĵoj, kiuj nur malfaciligas la legadon kaj malinklinas trarigardi tutaĵon, sed la plejparto ja estas valora! Kaj ĝi povus perei?

Eble indus kolekti tiun pli valoran parton, taŭge prilabori kaj registri ĝin en aparta eldonaĵo, por ke ĝi fariĝu konstanta atingo de la Esperanto-komunumo, disponebla por ĉiuj interesatoj kaj iam ajn. Notu, ke nur iuj esperantistoj (kaj tiuj, kiuj ĵus komencas interesiĝi pri tiu ĉi lingvo) estas uzantoj de lernu.net. Tiu enskribaĵo certe inkluzivas ankaŭ aliajn tre valorajn informojn, kiujn profesiuloj povus tie trovi.

Ĉu iu havas ian ideon?

amigueo (Montri la profilon) 2022-aprilo-08 17:45:06

Mi jam proponis trovon sercxilon por kunigo informojn el retejo lernu, laux diversaj kriterioj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-10 08:57:20

La ĝusta demando devis esti tia: "Ĉu ni lasas perei la enhavon de lernu.net?"

nornen (Montri la profilon) 2022-aprilo-17 22:24:09

Kiu estas la intelekta posedanto de la enhavo?
Kia estas la licenco?

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-18 13:44:49

El "Reguloj":

5. Transdono de rajtoj
(...)
2. Kiel uzanto vi transdonas al la retpaĝaro, la tutmondan, ne-ekskluzivan, senpagan, transdoneblan, tempe, enhave kaj loke nelimigitan rajton, uzi la enmetitajn de vi enhavojn en ĉiuj medioj, kiujn uzas la ofertanto. La ofertanto de la retpaĝaro havas la rajton uzi tiujn enhavojn en ĉiuj medioj, publikigi, obligi, kopii, disvastigi, adapti, ŝanĝi kaj prilabori ilin.
3. Kiel uzanto vi garantias, ke la alŝutitaj de vi enhavoj estas liberaj de rajtoj de aliuloj kaj povas esti uzataj kongrue al la punkto 5.2 Vi garantias, ke vi havas ĉiujn rajtojn kaj permesojn, kiuj estas bezonataj, por garantii la transdonon de la rajtoj de la alŝutitaj de vi enhavoj.
4. La transdono de la rajtoj kaj la supre klarigitaj garanti- kaj rekompencpostuloj ne finiĝas kaj plu validas ankaŭ post la fino de la uzado de la retpaĝaro.
kaj plue:
6. Posedrajtoj

Ĉiuj tekstoj, bildoj kaj aliaj en la retpaĝaro publikigitaj enhavoj, krom la enhavoj enmetitaj de la uzantoj apartenas - se ne estas markite alimaniere - al {lernu} kaj ne rajtas esti uzataj de uzantoj aŭ aliuloj ekster la retpaĝaro, enrete aŭ eksterrete.
7. Tempodaŭro kaj nuligo
(...)
2. Vi povas nuligi la kontrakton en ajna momento kaj sen neceso mencii la kialojn ĉe https://lernu.netanto/agordoj. Post la nuligo vi ne plu havos aliron al via profilo kaj ĉiuj en ĝi ekzistantaj informoj estos forigitaj. Vi akceptas, ke kelkaj enhavoj (kiel ekz. komentoj, forumkontribuoj, kaj mesaĝoj), kiuj ne estas rekte ligitaj al via profilo, daŭre estos alireblaj por aliuloj. Vi ne havas la rajton postuli transrenon aŭ transdonon de la kreitaj de vi enhavoj.
Substrekoj estas miaj.

Opinio de iu juristo pri kopirajtoj de afiŝoj en diskutforumo (pola):
Afiŝo de uzanto de diskutforumo povas esti submetita al la kopirajto en tute esceptaj kazoj, ekzemple se ties enhavo estas poemo aŭ teksto distingita per aparte originala formo. Alie, la forumuzanto havas nenian kopirajtoprotekton.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-18 14:25:33

Rimarku ke en "Reguloj" estas:
4. Ŝanĝo de la oferto

La ofertanto havas la rajton, laŭ propra decido, en ajna momento ŝanĝi aŭ ne plu oferti la servon.
Do unu tagon la lernu.net kaj ties enhavo povas senaverte perei!

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-12 07:53:33

Ĉar neniu prezentas ian ajn proponon, mi komencas. Jen ĝi.

1. Unuavice mi proponas kolekti la mesaĝojn el la fadenaro „Konsultejo”.
2. El la fadenaro selekti ĉiujn mesaĝojn kiuj havas almenaŭ 1000 vizitantojn kaj tiujn kiuj estas lingve interesaj, transsaltante ĉiujn spamajn mesaĝojn.
3. Volontuloj deklaru nombron de la fadenoj (ekde 1) kiujn ili volas prilabori.
4. Devas konservi la strukturon de la enskribaĵo: aŭtoro, dato, tempo, teksto de la mesaĝo.
5. La ellaboraĵo estu dosiero en skribprogramo, ekz. Word (por facile prilabori ĝin plue).
6. Al la ellaboraĵo ni (la Teamo de lernu.net?) aldonu ian prologon kaj poste ni publikigu ĝin kaj faru alireblan (kie?).
7. Propono de la titolo: Esperanto. Bataletoj kun la lingvo en lernu.net de la 2007 j.

Mi deklaras komposti la tutan tekston komputile.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-17 11:13:59

Cxu kunordigi penojn por ne ripeti ilin?

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-17 14:45:38

amigueo:Cxu kunordigi penojn por ne ripeti ilin?
Evidente! Ĉiun deklaron oni devas publikigi en speciala fadeno destinota por la laboro (ekz. po 50 paĝoj). Ekzemplaj deklaroj:

298 - 251 amigueo
250 - 201 stefko
....

Ni devas inversigi la ordon: lasta fadeno estiĝas 1a, ktp., tiel por ke legonto povu vidi la historion de la enskribadoj sur sekvaj paĝoj de la libro.

Reen al la supro