Al la enhavo

Poznano lanĉas dujarajn magistrajn studojn pri interlingvistiko

de Frano, 2022-aprilo-13

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2022-aprilo-13 16:01:47

En Adam Mickiewicz Universitato (AMU), en Poznano, Pollando jam de 1998 funkcias internaciaj postdiplomaj interlingvistikaj studoj.

Por la studjaro 2022/23 estas planate startigi 2-jarajn magistrajn studojn por internacia studentaro pri interlingvistiko enkadre de la fako Lingvistiko kaj Informmastrumado (en la Fakultato pri Modernaj Lingvoj kaj Literaturoj).

La dulingva (esperanta kaj angla) programo inkludas:
• kontinuon de Esperanto kaj la angla en supera nivelo (C1-C2)
• lingvistikon (fonetikon, morfologion, sintakson, semantikon) de Esperanto kaj tra ĝi ĝeneralajn nociojn de lingvistiko kaj lingva tipologio
• internacian kaj interkulturan komunikadon, lingvopolitikon
• analizon de planlingvoj (de filozofiaj tra naturalismaj ĝis artaj lingvoj)
• kulturon kaj literaturon de Esperanto kaj tra tio aliron al mondaj tendencoj.
• Tradukadon inter la angla kaj esperanto
• Informatikajn ilojn kaj metodojn por lingvistoj (retejoj, korpusoj, tradukiloj ktp).

https://edukado.net/novajhoj?id=870

Reen al la supro