Al la enhavo

Ŝerce pri niaj rangoj

de StefKo, 2022-aprilo-24

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-24 08:53:44

Ĉar estraro de lernu.net avancadas nin kiel en armeo, per la steletoj kun nombroj, mi proponas uzadi jenajn titolojn, depende de la nombro:

soldato – de 0 ĝis 9,
kaporalo – de 10 ĝis 19,
serĝento – de 20 ĝis 34,
leŭtenanto – de 35 ĝis 44,
kapitano – de 45 ĝis 54,
majoro – de 55 ĝis 64,
kolonelo – de 65 ĝis 74,
generalo – de 75 ĝis 89,
marŝalo – de 90 ĝis 100

Do, se mi turniĝos, ekz. al nornen (nuna nombro – 53), mi skribos: “sinjor’ kapitano”, al amigueo (nuna nombro – 16): “kaporalo amigueo” aŭ mallonge “kaporalo” okulumo.gif

lernu_net (Montri la profilon) 2022-aprilo-25 06:12:32

Ni havis tian planon ridulo.gif, sed estus bone havi ne militistajn titolojn por tiu celo.

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 07:28:00

Mi eraris. Mi opiniis ke maksimuma nombro de la steletoj estas 100, dum ĝi povas esti pli multa, ekz. dobri el Ĉeĥujo havas 147 steletojn!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2022-aprilo-27 07:34:43

Estus tamen interese ekscii la sencon de ĉi tiuj amindaj steletoj kaj la principon, laŭ kiu ili estas atribuataj. Ĉu vi, Evgenij, povas finfine klarigi tion al scivolemaj forumanoj?

StefKo (Montri la profilon) 2022-aprilo-28 20:09:39

Nun mi eksentis min kiel degradita oficiro. malgajo.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-07 12:52:10

Lernu_net havas senfina rango. Cxu oni devas nomi vin Dio?

Kapitane.

YA

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-21 14:58:00

Ĵus mi atingis 40 steletojn! Mi ne certas pro kio estas la steletoj. Mi ne scias kion mi devas fari - ĉu ĝoji ĉu embarasiĝi? Eble oni atribuas ilin pro la staĝo? Eble pro la nombro de la enskribaĵoj? Eble pro ia flato? Eble pro ia ŝmirado (mi neniam faris tion)? Ĉu granda nombro de la steletoj devigas min por io?
Kial la atribuado estas sekreta? Kial la forumanoj ne insistas pli trude por klarigi la problemon? Povas esti ĉiuj konas la problemon ekstere de mi?

Ĉu mi povas peti pri malaltigo de ties nombro?

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-31 16:18:06

Mi insistas pli trude por klarigi la problemon.

Se estas ilo por instigi forumanojn respekti regulojn, estus pli logike, ke ili sciu ilin.

Se estas interna afero inter moderantoj por pli efike observi la eventualajn misuzojn, prefere, ke forumanoj ne sciu pri la steloj, kaj tiuj-cxi ne aperu publike.

(Akuzativo korektita, vi nun povas respondi)

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-01 07:25:05

Mian kapon atakis la penso: "Ĉu estraro (ĉefo?) de lernu.net povas reduktadi nombron de la steletoj?". Ĉar la nombron (i)li pligrandigas, mi pensas ke pro iaj meritoj(?), do estas evidente, ke pro iaj aĉaĵoj la nombro devu reduktita, ĝis 0, kaj plie.

Konsekvencoj de la reduktado sube de 0:

(-1) - antaŭsciigo,
(-2) - averto,
(-3) - averto krita,
(-4) - barilo de la enskribo,
(-5) - blokado de la ensaluto, do forpelo de la deliktulo.

Do oni devu modifi la regulojn de la forumo! Kiu estas pro tio? okulumo.gif

Reen al la supro