Al la enhavo

Nenhundo nenas hundo.

de amigueo, 2022-majo-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-08 11:40:02

(Ne por komencantoj)

Nenhundo nenas hundo.

Mi delonge sentas strangon de verbo NEI. Oni jam proponis NEGI por ripari ambiguan NEEBLA.
Ĉu el NEGI rezultus io interesanta?
Se NEI prenas novan signifon (ĝene por kompreni malnovajn tekstojn), kiu signifo plej taŭgus?

Laŭ mi, nova NEI signifus NE ESTI, tiom ambigue kiel ESTI (hundo estas blanka vs ne estas hundo).
Tiel, "Ne-hundo neas hundo" = "Ulo/aĵo kiu ne estas hundo ne estas hundo".

Tamen, laŭ mia kompreno, NEI restas kaj restos primitivsignife. Do mi proponas alternativon al NE-HUNDO.
Mi trovis NENIO, kiu signifus IO NENA. El tio rezultas NENHUNDO (analoge al NENIO) signifas NENA HUNDO.

Ve, mi agnoskas konfuzon! Eble nur pro ambiguo de ESTI ("hundoj estas bestoj" vs "ne estas hundoj* ĉe la parko"). Sed mi avancetas.

*HUNDOJ povas signifi "kelkaj konkretaj hundoj" aŭ "hundoj ĝenerale" (ajna* hundo). Konteksto klarigas.
Ne estas hundo vs Estas nenia/neniu hundo.
*AJNA. "ne ajna" povas signifi "neniu" aŭ "speciala". Kia konfuzo!

Reen al la supro