Al la enhavo

Komencantoj, atentu!

de StefKo, 2022-majo-18

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-18 21:08:51

Komencantoj, atentu!

Plejparto de enskribaĵoj de la kolego amigueo en la fadenaro KONSULTEJO ne estas en vera Esperanto! Li skribas ilin en sia variado de Esperanto farita por priridi kaj moki (por io alia?) ĉiujn seriozajn, pompajn esperantistojn kaj la lingvon mem, kiu estas por li tro rigida. Do ignoru ilin, escepte se vi preferas tian humuron.

PS. Pardonu al mi tion, amigueo, sed la lojaleco al la lingvo devigis min skribi tion (amicus Plato, sed magis amica veritas).

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-majo-19 09:19:29

"Platono estas amiko, sed vero pli amikas"
Se la restajxoj de miaj latinaj kursoj plu funkcias... okulumo.gif

Se estas humuro, kial ne uzi la tauxgan rubrikon de tiu forumo?

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-19 11:39:48

Mi ne certas ke ŝercoj pri esperanta gramatiko estas ridindaj por iu ajn. Tio estas, ŝajnas, prirido de E.
Mi ne pensis pri mi mem (mi legas la enskribaĵojn kaj penas kompreni ilin) sed pri komencantoj kiuj legas tion.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-19 15:35:51

Se vi StefKo gvidas temfadenon de spritaj rakontajxoj en la latina, mi promesas partopreni.

Estas malfacile al mi vigligi la KONSULTEJON kiam la plej lertaj esperantuloj lernas gxuas la interslavan. Mi mem devas demandi kaj respondi, mi iomete lernas dramaturgion. Mi bedauxras ne trovi interesajxojn pri Ea gramatiko aux vortaro, aux trovi maltro interesantajn temojn. Kiam vi revenos hejmen vi ne rekonos la Zaman lingvon.

amigueo (Montri la profilon) 2022-majo-19 15:52:06

StefKo:Mi ne certas ke ŝercoj pri esperanta gramatiko estas ridindaj por iu ajn. Tio estas, ŝajnas, prirido de E.
Mi ne pensis pri mi mem (mi legas la enskribaĵojn kaj penas kompreni ilin) sed pri komencantoj kiuj legas tion.
Mi defias vin korekti iujn tekstojn de amigueo cele ilin amuzaj. Cxar mi komprenas vin pensi ilin volusi amuzi pri kaj per gramatiko sed be ili restas misteraj kaj bizaraj.

StefKo (Montri la profilon) 2022-majo-19 19:38:32

Amigueo, ŝajnas al mi ke mi ne komprenas bone viajn enskribaĵojn. Ĉu vi povas skribi laŭregule, sen eraroj kaj pli rekte formuli viajn pensojn? Almenaŭ kiam vi alparolas komencantojn.

Eble mia rezono estas ia obtuza?

Metsis (Montri la profilon) 2022-junio-02 07:45:11

@amigueo,

Bonvole malrapidigu vin. Antaŭ ol krei plian afiŝon pri iu inventaĵo pripensu:
 
  • Ĉu temas pri vera problemo? Kiom ofte vi mem kaj tio estas pli grava, kiom ofte aliaj evidente havis problemon esprimi la ideon?
  • Ĉu ekzistas maniero esprimi la ideon kun jam ekzistantaj esprimoj? Eble estas maniero, kiun vi ankoraŭ ne scias.
Se vi fakte volas reformi ion, koncentriĝu al tre malmultaj, preferinde al unu, la plej grava laŭ vi. Ne indas bateti ĉirkaŭ si mem kun pluraj ideoj. Testu via(j)n ideo(j)n vizaĝo al vizaĝo en malgranda grupo, preferinde kun tiuj, kiuj ne parolas vian denaskan lingvon. La plej efika maniero por montri utilecon de via nova ideo estas uzi ĝin, kiam vi parolas kaj skribas pri iu temo. Kaj komprenu, ke verŝajne daŭros plurajn jarojn, antaŭ ol la komunumo akceptos novan ideon.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-03 15:06:09

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-04 10:12:06

Mi konsentas kun Metsis. Tamen mi bedaŭras, ke ne ekzistas en Esperantujo loko, kie oni povas pridiskuti ideojn, plibonigojn (siavidpunkte) kaj aferojn esprimindajn per nia lingvo. Ia sablujo, kie oni povus eksperimenti tiajn ideojn.

Tio ne estus pli malrespektema al la lingvo ol, ekzemple poezio. Iuj poetoj ludas per la lingvo, inventas vortojn/radikojn, aliigas gramatikon, sed tio restas en poezia fako.

Proponoj de tn plibonigoj estas parto de E-kulturo. Ili abundas en nia komunumo kaj Zamenhof mem... sed li ekzemplinde ne insistis.

Mi mem, kiam komencanto, emis tabelvortigi la tutan lingvon... sed tio restis nur privata afero.

Reen al la supro