Al la enhavo

Uzkondicxoj de Lernu. Tio kio laux StefKo koncernas al amigueo.

de amigueo, 2022-junio-05

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-05 10:37:01

Mi relancxas cxi temon kiu aperis hodiaux en "temfadeno gramatika".

StefKo skribis:

Amigueo, ĉu vi konas la uzkondiĉojn de la Reguloj de de la retpaĝaro lernu.net?
Jen la fragmento kiu devas interesi vin. La vorto vin koncernanta mi substrekis.
(…)
3. Devoj de la uzanto

(...)
4. Estas strikte malpermesite alŝuti, publikigi, sendi, ligi, enmeti, privarbi, oferti aŭ alimaniere aldoni enhavojn (bildojn, ligilojn, fotojn, forumkontribuojn aŭ aliajn enhavojn, inkluzive de privataj mesaĝoj kaj profilbildoj) de la sekvaj tipoj:

(...)
ajna nepetita aŭ nepermesita reklamo, reklammaterialoj, rubmesaĝoj,
(...)
6. La ofertanto de la retpaĝaro rezervas al si la rajton forigi malpermesitajn kontribuojn (inkluzive de privataj mesaĝoj kaj bildoj) aŭ la konton de la uzanto, kiu kontraŭas la aktualajn uzantkondiĉojn en ajna momento ankaŭ sen antaŭa averto.

RESPONDO DE AMIGUEO:

Mi povus preni tion kiel minacon aux averton. Mi povus defendi min per atako aux distro aux indiferenco aux pria silento ecx administra silento, sed ankaux mi povus defendi min rekte kaj eksplicite.

Mi nur sendadas al Konsultejo de Lernu, peceto post peceto, miajn dubojn pri la lingvo Esperanto dum mia esplorado de, cxefe, gxia gramatiko, per inventmetodo, kaj mi pretas koni alternativojn se ekzistajn.
Mia stilo ne estas imitinda senpripense, nur kritikebla senpripense, kaj indiferenco estas ofte cxefa reago al miaj mesagxoj. Tiu kritikado kontraux miaj mesagxoj aux korekte ilin aux inspirite ilin estus pozitiva al gxenerala konscio de la lingvo (mi jam proponis, sed certe ne cxiumonate, kreon cxe lernu de "Diskutejo pri Esperanto").
Pli bone se la inventmetodo havus komplementojn de lingvkomparmetodo kaj de belekzemplprezento. Mi pigra preteratentas tiujn konvenojn kaj indiferenca silento kiel etoso ne kompletigas miajn mesagxojn.

Dankal vi StefKo kaj ri Altebrilas la introduko de miaj mesagxoj igxas pli kompleksa por cxion klarigi kaj averti.
Miaj mesagxoj kutime komencas per "Ne por komencanto". Sed via mesagxo konsilas min introduki cxiun mian mesagxon per longa introduko (kiel manifesto de sanitara kordono kontraux amigueo) por kompreni kontekste tiujn mesagxojn kiuj estas nek tiuj de instruanto sed eble tiuj de instruonto, nek tiuj de fresxa komencanto sed eble tiuj de eterna komencanto, ho mesagxoj de pliprofunde lernanta aux lernonta kaj ideale kunlernanta kolektive. Sopiro. Lernu estas mirakla kaj digna miraklojn.

Resume, miaj mesagxoj estas, ideale, kolektiva pasxpostpasxa kreajxo sed, reale, individuaj proponoj kiuj ricevas streban silenton kiel reagon. Mi demandas al vi forumantoj, kiel intoduki miajn mesagxojn por trovi kunlaboron kaj ne gxeni tiujn kiuj ne deziras kunlabori?

Cxu la "manifesto de sanitara kordono" funkcius?

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-12 08:50:11

Kara amigueo, mi dankas al vi pro honori min per tia longa enskribaĵo. Mi certas ke vi mem, kiel inteligenta, inventema persono, senpene trovos rimedon por estigi plian, pozitivan (!) reagon de la forumanoj. Pripensu nur viajn enskribaĵojn kaj reagojn de la forumanoj. Mi certas ke ĉiuj profitos de tio.

Demandu vi mem: ĉu indas perdi tiom da tempo por la ĝisnuna vana peno?

Reen al la supro