Al la enhavo

legendo de Sissa kaj Belkib. Kun enigmoj.

de amigueo, 2022-junio-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-10 08:34:02

Estas legendo kiu enhavas kelkajn enigmojn.

LEGENDO
《En Hindio, reĝo Belkib (aŭ Bathait), kiu estas enuigita ĉe kortege, petas al iu inventi ludon por li por distri lin. La saĝa Sissa tiam inventas ŝakludon, kiu ĝojigas la reĝon. Por danki Sissa, la reĝo petas al ŝi elekti sian rekompencon, kiom ajn abundega ĝi povas esti. Sissa elektas peti al la reĝo preni la ludtabulon kaj meti grajnon da rizo sur la unua kvadrato, tiam du sur la dua, tiam kvar sur la tria, kaj tiel plu, duobligante la nombron da grajnoj ĉiufoje. La reĝo kaj la kortego amuziĝas pro la modesteco de tiu ĉi peto. Sed kiam oni efektivigas ĝin, oni rimarkas, ke ne estas sufiĉe da rizgrajnoj en la tuta regno por plenumi ĝin. Surbaze de nuna ĉiujara rizproduktado (479 milionoj da tunoj jare), necesus iom pli ol 1 539 jaroj por kolekti ĉiujn rizgrajnojn necesajn. Sed se oni konsideras la vivdaŭron de rizo, kiu estas iom pli ol 30 jaroj, efektive estus neeble provizi la rizon necesan por ĉi tiu problemo krom se oni pliigos rizproduktadon je almenaŭ 5100%, aŭ se oni obligos la nunan produktadon per 52.》

(franca vikipedie:
https://fr.m.wikipedia.org/wiki/Probl%C3%A8me_de_l...)

EMIGMOJ
1. Cxu KIOM AJN gxustas?
" Por danki Sissa, la reĝo petas al ŝi elekti sian rekompencon, kiom ajn abundega ĝi povas esti.
2. Kiuj novvortoj povas esti sisai kaj belkibi?

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-junio-10 22:35:25

Sisai : inteligente kaj sprite trompi.

Belkibi : malsaĝiĝi pro enuo/ludemo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-junio-11 15:16:10

Zam_franca:Sisai : inteligente kaj sprite trompi.

Belkibi : malsaĝiĝi pro enuo/ludemo.
Mi konsentas.
Mi dirus ke sisao estas speciala trompo, kiam nenio estas kaŝita sed...
La eksponenciala kresko, la reĝo ne konis ĝin.
Tio okazas pri la travidebleco de informo. Oni devas trovi la rilatojn inter la datenoj, kvazaŭ premi olivojn por produki oleon.
Oni bezonas prilabori la videblajn datenojn por kompreni pli profunde. Kaj pli profunde.

Pri datenoj de kovimo kaj efikoj de vakcinoj, aŭ pri donacoj de farmao al kuracistoj, la datenoj estas travideblaj ĉe retejo,
sed la datenojn oni ne povas prilabori, tie estas la censuro aŭ la sisao de informtravideblo.

Reen al la supro