Al la enhavo

Saluton! Estas mia unua fadeno en tiu ĉi foro.

de PaulJohnson1999, 2022-junio-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

PaulJohnson1999 (Montri la profilon) 2022-junio-15 14:09:04

Saluton! Mi enkondukas al min mem.

Mi lernas Esperanton ekde du monatoj. Mi jam finis la ĉiujn lecionojn de la kurso ĉi tie en Lernu. Mi ankaŭ uzas Duolingo por lerni Esperanton.

Miaj denaskaj lingvoj estas la hispana kaj la angla. Pro tio, mi trovas ke la vortprovizo kaj la fonologio estas facile lernebla. Kio mi trovas malfacile estas la gramatiko, ke mi trovas ĝin iom mallerta ekde mi ne kutimas la strukturo.

Kaj mi ankaŭ volas lerni la francan.

Mi kaj mia familio estas dominikano, sed mi loĝas en Nov-Jorkio. Mi havas 20 jarojn. Ankaŭ mi volas instrui al mia juna frato, kiu estas 10-jara, kiel paroli Esperanton.

Mi esperas ke mi povas paroli kun aliaj Esperantistoj por ekzerci Esperanton kun ĉiuj ĉi tie kaj fari novajn amikinojn!

Zam_franca (Montri la profilon) 2022-junio-15 20:56:45

Saluton el Francujo!

Mi gratulas vin pro via plenumo de la kursaro de lernu.net!

Kelkaj senerarigoj :
Foro - > forumo.
-> "Mi jam finis ĉiujn lecionojn de la kurso ĉi-tie en Lernu" (ne "la" post "mi jam finis").
"Mi ankaŭ uzas Duolingon".
"la vortprovizo kaj la fonologio estas facile lerneblaj"
"Kion mi trovas malfacile".

"(...) ke mi trovas ĝin iom mallerta ekde mi ne kutimas la strukturon."
La anglalingva "since" ĉi-tie estus "pro tio ke" aŭ "ĉar", eĉ se ja en aliaj kuntekstoj ĝi estas "ekde".

Mi ne scias kion vi precize signifas per "ke", se vi volis diri "that I find (...)", tiam korekta frazparto estus "(...), kiun mi trovas [adjektivo]".

Vi jam regas post du monatoj la uzon de la akuzativo post verboj kiel "trovi", gratulon.

Mi ĝojas renkonti domingdevenan esperantiston, ĝis nun mi ne vidis multajn esperantistojn el karabiaj landoj, krom el Kubo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-junio-16 13:49:05

Saluton !

Vi jam uzas suficxe ("x" anstatauxas la literaj cxapeloj ne tuj tajpeblaj per Android posxtelefono) bone Esperanton por esti komprenata. Poste, kiam vi estos uzinta gxin dum kelka tempo, vi skribos senerare, kaj eble iam vi skribos bele kaj ecx verkos librojn en nia lingvo.

Ne malkvietigxu pri gramatiko: Zamenhof kreis gxin suficxe fleksebla por ebligi al cxiuj esprimigxi sen sxangxi siajn kutimojn.

"Tio, kion mi trovas malfacila, estas la gramatiko."
Estas la normala formo de via frazo.

Atentu tamen al malsameco inter adjektivo kaj adverbo:

Mi trovas gxin malfacila=mi opinias, ke gxi estas malfacila

Mi trovas gxin malfacile= mi spertas malfacilajxojn por trovi gxin (iu kasxis mian libron, ekz.)

Sed poste, vi estos ema (sufikso -em + adjektiva terminajxo = kiu sxatas...) skribi pli simple:

La gramatikon mi trovas malsimpla.

Atendante la tagon, kiam vi diros:
"La gramatiko simplas!"

PaulJohnson1999 (Montri la profilon) 2022-junio-16 15:02:23

Zam_franca:
Saluton el Francujo!

Mi gratulas vin pro via plenumo de la kursaro de lernu.net!

Kelkaj senerarigoj :
Foro - > forumo.
-> "Mi jam finis ĉiujn lecionojn de la kurso ĉi-tie en Lernu" (ne "la" post "mi jam finis").
"Mi ankaŭ uzas Duolingon".
"la vortprovizo kaj la fonologio estas facile lerneblaj"
"Kion mi trovas malfacile".

"(...) ke mi trovas ĝin iom mallerta ekde mi ne kutimas la strukturon."
La anglalingva "since" ĉi-tie estus "pro tio ke" aŭ "ĉar", eĉ se ja en aliaj kuntekstoj ĝi estas "ekde".

Mi ne scias kion vi precize signifas per "ke", se vi volis diri "that I find (...)", tiam korekta frazparto estus "(...), kiun mi trovas [adjektivo]".

Vi jam regas post du monatoj la uzon de la akuzativo post verboj kiel "trovi", gratulon.

Mi ĝojas renkonti domingdevenan esperantiston, ĝis nun mi ne vidis multajn esperantistojn el karabiaj landoj, krom el Kubo.
Jes, mi ankoraŭ kutimiĝas la akuzativon. Mi komprene ke oni uzas "Kion" kiam oni demandas pri agon. Ekzemple:
"Kio estas tio"
"Kion vi uzas"
Pro la verbo "uzas" en la demando, one demandas pri ion ke estis agi sur.

Mi ankoraŭ havas iom problemo al plene komprenas ki kiam uzi participajn verbojn kaj aliajn gramatikajn strangaĵojn kiujn ne trovas en la hispana aŭ la angla.

Ĉiuokaze, dankon pro la sugestoj.
Altebrilas:
Saluton !

Vi jam uzas suficxe ("x" anstatauxas la literaj cxapeloj ne tuj tajpeblaj per Android posxtelefono) bone Esperanton por esti komprenata. Poste, kiam vi estos uzinta gxin dum kelka tempo, vi skribos senerare, kaj eble iam vi skribos bele kaj ecx verkos librojn en nia lingvo.

Ne malkvietigxu pri gramatiko: Zamenhof kreis gxin suficxe fleksebla por ebligi al cxiuj esprimigxi sen sxangxi siajn kutimojn.

"Tio, kion mi trovas malfacila, estas la gramatiko."
Estas la normala formo de via frazo.

Atentu tamen al malsameco inter adjektivo kaj adverbo:

Mi trovas gxin malfacila=mi opinias, ke gxi estas malfacila

Mi trovas gxin malfacile= mi spertas malfacilajxojn por trovi gxin (iu kasxis mian libron, ekz.)

Sed poste, vi estos ema (sufikso -em + adjektiva terminajxo = kiu sxatas...) skribi pli simple:

La gramatikon mi trovas malsimpla.

Atendante la tagon, kiam vi diros:
"La gramatiko simplas!"
Mi provas praktiki ĉiutage la Esperanton kaj mo provas uzi ĝin kiel ĉio ajna alia lingvo.

StefKo (Montri la profilon) 2022-junio-17 10:39:09

Jes, mi ankoraŭ kutimiĝas la akuzativon.
Tiel: Jes, mi ankoraŭ kutimiĝas al la akuzativo.
Mi komprene ke oni uzas "Kion" kiam oni demandas pri agon.
Tiel: Mi komprenas ke oni uzas "Kion" kiam oni demandas pri ago.
Pro la verbo "uzas" en la demando, one demandas pri ion ke estis agi sur.
Tiel: Pro la verbo "uzas" en la demando, oni demandas pri io kio estas agi sur.
Mi ankoraŭ havas iom problemo al plene komprenas ki kiam uzi participajn verbojn kaj aliajn gramatikajn strangaĵojn kiujn ne trovas en la hispana aŭ la angla.
Tiel: Mi ankoraŭ havas ioman problemon de plene kompreni kiam uzi participojn kaj aliajn gramatikajn strangaĵojn kiuj ne trovas (aŭ: "kiujn mi ne trovas...") en la hispana aŭ la angla.
Ĉiuokaze, dankon pro la sugestoj.
Tiel: Ĉe okazo, ...
Mi provas praktiki ĉiutage la Esperanton kaj mo provas uzi ĝin kiel ĉio ajna alia lingvo.
Tiel: Mi provas praktiki ĉiutage la Esperanton kaj mi provas uzadi ĝin kiel ajnan (kian ajn) alian lingvon.

(...)

Salutojn!

PS. Se vi havas dubon pri iu korekto - demandu.

aaronibusAZ62 (Montri la profilon) 2022-julio-02 03:07:55

Saluton, Paŭlo!

Mi estas Arono el Tucsono en la usona sudokcidenta ŝtato Arizono.
Kiel vi fartas? Via uzo de Esperanto estas bona laŭ mia opinio. Antaŭ longa tempo mi lernis Esperanton sed me uzas ĝin multe nun. Mi volas ĉiam uzi ĝin kaj ne perdi, kion mi lernis.

Sukceson mi deziras al vi, kaj plaĉas al mi aŭdi, ke vi volas instrui al via juna frato Esperanton. Mi tradukis kelkajn komiksojn en Esperanton sed mankas junaj legantoj, kiuj volas legi ilin pro manko de intereso.

Estas malvarme ĉi tie kaj la aero estas malseka. Bonan semajnfinon kaj feliĉan kvaran de julio!

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-03 10:20:22

Pri la participoj:

Se vi ne komprenas kiel uzi participojn, simple ne uzu ilin: Zamenhof kreis ilin por ebligi al homoj, kies gepatra lingvo havas malsimplan konjugacion, esprimigxi kiel kutime. Parolantoj de aliaj lingvoj esprimas la samajn nuancojn alimaniere.

Suficxas, ke vi komprenu ilin pasive, te. auxde aux lege.

Participo esprimas staton de ago, kiun:
- oni jam faris,
- oni faras kaj ne jam finis,
- oni intencas fari aux atendas, ke gxi estu farota.

Ekz:
Li estis ironta al kinejo, kiam lia amiko sonoris cxe lia pordo.
= li intencis iri al kinejo, sed tiumomente, lia amiko...

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-03 10:24:53

Cxe okazo = profitante je la okazo ...

Cxiuokaze = kiu ajn estu la okazo, ...

Reen al la supro