Al la enhavo

Filmo por instrui Esperanton

de BenRavioli, 2022-julio-27

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

BenRavioli (Montri la profilon) 2022-julio-27 02:24:55

Saluton!

(Pardonu mian Esperanto, mi estas komencanto lango.gif. Bonvolu korekti min!)

Mi memoras klare filmon kiu mi vidis je YouTube antaŭ multaj jaroj. Se mia memoro ĝustas, ĉi tiu filmo estis en la nederlanda kaj ĝi fariĝis por instrui Esperanton al infanoj. Ĝi estis animacia, kaj ŝajnis esti farita en la sepdekaj aŭ la okdekaj. Ĉu iu scias ĉi tia filmo? Mi ŝatus trovi ĝin ridulo.gif

StefKo (Montri la profilon) 2022-julio-27 12:18:45

BenRavioli:Saluton!

(Pardonu mian Esperanto, mi estas komencanto lango.gif. Bonvolu korekti min!)

Mi memoras klare filmon kiu mi vidis je YouTube antaŭ multaj jaroj. Se mia memoro ĝustas, ĉi tiu filmo estis en la nederlanda kaj ĝi fariĝis por instrui Esperanton al infanoj. Ĝi estis animacia, kaj ŝajnis esti farita en la sepdekaj aŭ la okdekaj. Ĉu iu scias ĉi tia filmo? Mi ŝatus trovi ĝin ridulo.gif
mian Esperanton
filmon kiun

mi vidis - prefere: mi spektis
je YouTube - en YouTube
memoro ĝustas -
simple: memoro estas bona. Ja eĉ malbona memoro povas esti ĝusta!
sepdekaj aŭ la okdekaj - pli bone: sepdekaj aŭ la okdekaj jaroj
scii tia - pli bone: scii pri tiu
ĉi tia filmo - pli bone: ĉi tiu filmo. Ja temas pri ĉi tiu konkreta kaj ne pri iu alia, simila filmo
ĝi faris - oni faris ĝin

Do:

Mi memoras klare filmon kiun mi spektis en YouTube antaŭ multaj jaroj. Se mia memoro estas bona, ĉi tiu filmo estis en la nederlanda kaj oni faris ĝin por instrui Esperanton al infanoj. Ĝi estis animacia, kaj ŝajnis esti farita en la sepdekaj aŭ la okdekaj jaroj. Ĉu iu scias pri ĉi tiu filmo? Mi ŝatus trovi ĝin.

Malgraŭ tiom da malkorektaĵoj (etaj!) via esperanto estas bona kaj tute komprenebla!

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-julio-27 12:30:58

Tio ne respondas al la demando: Cxu vi scias aux ne pri ki filmo temas. Cxu estas "Mazi en Gondolando"? Estas la sola pri kiu mi auxdis.

BenRavioli (Montri la profilon) 2022-julio-27 14:03:33

Altebrilas:Tio ne respondas al la demando: Cxu vi scias aux ne pri ki filmo temas. Cxu estas "Mazi en Gondolando"? Estas la sola pri kiu mi auxdis.
Dankon! Mi pensas ke ĝi estis Mazi en Gondolando! Ŝajnas la versio ke mi spektis antaŭ multaj jaroj ne plu ekzistas, sed estas multaj kopioj!

BenRavioli (Montri la profilon) 2022-julio-27 14:53:36

StefKo:mian Esperanton
filmon kiun

mi vidis - prefere: mi spektis
je YouTube - en YouTube
memoro ĝustas -
simple: memoro estas bona. Ja eĉ malbona memoro povas esti ĝusta!
sepdekaj aŭ la okdekaj - pli bone: sepdekaj aŭ la okdekaj jaroj
scii tia - pli bone: scii pri tiu
ĉi tia filmo - pli bone: ĉi tiu filmo. Ja temas pri ĉi tiu konkreta kaj ne pri iu alia, simila filmo
ĝi faris - oni faris ĝin
Dankon StefKo! Viaj korektoj estas tre helpa ridulo.gif

Reen al la supro