Al la enhavo

Konferenco en novembro 2022

de alexandrine omba, 2022-aŭgusto-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

alexandrine omba (Montri la profilon) 2022-aŭgusto-23 16:21:36

Saluton kara gesamideanoj
Nome de EVAA-DRK, mi informas vin ke la 5an de novembro 2022, ni planas organizi debatan konferencon kun la temo: "LA EKZISTO KAJ LA GRAVECO DE ESPERANTO EN VIRINA GRUPO". La celo de tiu evento estas "ALLOGI HOMOJN AL NIA MOVADO kaj VIVIGI LA GRUPON".
Por allogi homojn al nia movado, ni bezonas bonajn strategiojn. Por sukcesi al tiu strategio, ni bezonas vian financhelpon, materialon, konsilojn, ... Pri materialo, ni bezonas Eo-flagon.
Kiel mi skribis en pasintaj raportoj, ni volas la disvolviĝadon de esperantistaj virinoj en niaj grupoj, asocioj, ... pro tio, dum tiu evento, ni prezentos niajn fabrikaĵojn, verkon ...

Ni devas komenci la preparadon de tiu evento en septembro, kiel la invitilojn, falditaj paperojn, pagi la lokon kie okazos la konferenco, ...
La tuta buĝeto por la realigo de tiu konferenco estas 295$ + 25$ por ne antaŭvidita.
Ni vere petas al vi, doni al ni ŝancon sukcesi tiun konferencon, ĝi estas fiera de nia movado. Ĉiufoje, poste iu evento, multaj homoj aliĝos en nia movado.
Kontakto:
Nomoj: Alexandrine OMBA Tshamena
Lando: DRKongo
Urbo: Kinŝaso
Vacaponumero:+243894119231

Reen al la supro