Al la enhavo

Ni serĉas humurajn verkistojn

de Desit1, 2022-septembro-19

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Desit1 (Montri la profilon) 2022-septembro-19 20:27:46

Homoj mojosaj, humurplenaj kaj strangaj...

Eble vi ankoraŭ ne konas min, ĉar mi neniam aktivas ĉi tie. Sed tio finiĝos tuj! Tuj post mia venonta siesto...

Nu, parolante serioze, mi estas kunestro de La Kompanio, grupo da esperantistoj kiuj kreas podkastojn kaj similajn interretajn liĝerajn enhavojn (vidu pli en mia profilo). Kaj ni volas krei ion novan, do, ni serĉas la jenon:

Personon kiu loĝas prefere en la Amerika Kontinento aŭ kiu ne havus problemojn Zoom-umi dum niaj horaroj.

Sed... kion ni faros?
Nu... ĝi estas sekreto. Sed ne dum longa tempo... ĉar mi diros tuj: Ni volas krei konversacian podkaston humuran. Ne kiel tiuj, kiujn ni ĝis nun faris, sed iom pli aktorumita. (Pliaj detaloj per inbox geamikoj.)

Se vi kredas ke vi povas verki ŝercojn, sketĉojn, aŭ trovi humurajn situaciojn kaj ne esti manĝata de la kritikantoj, do, sendu mesaĝon al ni al lakompanio(a)gmail.com (ŝanĝu la "a" pro "@", mi ne bezonas klarigi tion, ĉu?).

Ni volas komenci plejeble frue. Do, malpigriĝu kaj sendu tiun mesaĝon al mi!

Reen al la supro