Al la enhavo

Ĉinaj japanalingvon-lernantoj lernas la japanajn onomatopeojn.

de 呼格吉勒图, 2022-oktobro-01

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-01 09:55:04

verkita de Zhou Chao-chao kaj Ge Xi, publikita en Numero 12 en esploro de la japanalingvo kaj japanologio de la Internacia Centro de la Japanologia studo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-01 10:05:12

1.Komenco:
Kiel konata, onomatopeo estas grava parto de la japanalingvo. Sed tio ankaŭ estas unu de la malfacilaĵoj por la ĉinaj japanalingvon-lernantoj. Unu de la kialoj estas ke ĉinoj ne povas aperigi la fonetikan simbolon de tiuj onomatopeoj en siaj cerboj. La "simbolo" ĉi tie, indikas la bildon, la senton, la imagon ktp aperontajn en cerboj, kiam oni aŭdas la sonojn de la onomatopeoj. Laŭ la antaŭaj esploroj, la japanaj homoj akiris la "senton" de la onomatopeoj ekde la epoko de infano, do ili povas elpensi la bildon eĉ kiam ili aŭdis novajn, ne konatajn onomatopeojn.

Laŭ la esploro de Kim en 1989, kiam ili aŭdas la japanajn onomatopeojn, ĉinoj emas pensi la ĉinajn onomatopeojn, kiuj prononciĝas same kiel aŭ simile al la japanaj ekvivalentoj. Tio montras la pozitivan efikon de la denasklingvo al la japana lingvo.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 03:48:14

2.Antaŭaj esploros
2.1 pri la japanalingvaj onomatopeoj.

Onomatopeoj estas vortoj imitantaj la sonojn de la naturo, kaj imitantaj sensonajn aĵojn metafore kaj simbole per trajtoj de sonoj, nome, uzi sonojn priskribi sensonajn aĵojn. La antaŭa kategorio havas du subkategoriojn, unu imitanta sonon de senbiologia aŭ senviva aĵo, la alia imitanta sonon de vivaĵo. La posta kategorio ankaŭ havas tri subkategoriojn, unu imitanta la staton de senvivaĵo, kaj alia imitanta la staton de vivaĵo kaj la resta imitanta la staton de homa humoro aŭ psikologio. En la ĉina lingvo, estas vortospeco kiuj nomiĝas 象声词, laŭvorte, "vortoj imitantaj sonojn de la naturo". Tamen tiu kiu respondas al la tiuj imitantaj statojn sensonajn, senvivajn ktp, estas adjektivoj kiuj funkcias aŭ signifas tiel, anstataŭ onomatopeoj. Do la onomatopeoj inter la du lingvoj, estas ege malsama.

Do kiu estas simboleco de trajto de sonoj ? Laŭ 芳贺 en 1977, pro la historia kaj socia kutimo, aperintaj kaj vaste akceptitaj signifoj, forteco de sento kaj humoro, ks. laŭ la alteco kaj aliaj trajtoj de sonoj.

Laŭ 金田一 en 1978, la vokalo e ne havas forton aŭ kvaliton, i indikas etan, aŭ rapidan movon, a kaj o estas malaj de i. Kaj la senvoĉaj konsonantoj, montras akran, malpezan, etan aĵojn, aŭ belajn aĵojn, dum voĉa konsonantoj, montras duran, malakran, grandan, malpuran ktp aĵojn. Do la trajtoj de sonoj forte rilatas kun la signifoj. Laŭ Skaŭlapo en 1999, pri la duoblaj konsonantoj, la naza konsonanto, la konsonanto "ri", la longeco de vokaloj, la ripeto de sonoj, ili konsideris ke "la duoblaj konsonantoj je la fino de vorto, indikas "tuj-eco", rapidecon, hastecon; la naza konsonanto je la fino de vorto, indikas "eĥo", dum la naza ene de vorto indikas "emfazon"; La ripeto de vokaloj indikas "daŭrigon", "konstanton", "seninterrompitan"; La sono "ri" indikas "malrapidan", "senstreĉan", "sennervozan".

La trajto de onomatopeoj listigitaj :

ABっ  
indikanta "tuj-econ" "rapidecon" "sono kaj movo haste kaj rapide moviĝas." "abrupte finiĝas"

AB り
indikanta "sennervoza" "senstreĉan" "malrapidan"

AB ん
indikanta "eĥo" "daŭranta longa kaj ankoraŭ ne tute velkiĝanta sono"

ABAB
indikanta "la ripeton de movo, sono" "seninterrompitan" "konstantecon"

ABっ kompare kunAB り
la rapida movo komparas kun la malrapida movo

ABAB kompare kun AB ん
la progresanta komparas kun la jam rezultinta.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-02 04:57:46

Pri la sonon-imitantaj vortoj en la ĉina lingvo, Nie en 2006 klarigis ke ABAB montras la ripeton kaj daŭreman de movon; Wu en 2008 pensis ke vokalo a indikas grandan, pozitivan, dum la vokalo i indikas etan kaj vokalo e indikas negativecon. Konsonantoj d t indikas sonon aperantan kiam dura aĵo estas koliziata, aŭ sonon de metalo koliziata. Konsonanto s indikas sonon aperantan kiam frotata, ng indikas la plilongigatan aŭ prokrastatan sonon. Kaj ankaŭ Xia en 2009 ankaŭ donis atenton al la fenomeno ke ambaŭ en la ĉina kaj la japana, la vokalo o ofte estas uzata en onomatopeoj kiuj indikas la ridon de inoj. Do kvankam kolosa diferenco en onomatopeoj inter la ĉina kaj la japana lingvoj, tamen, simileco ankaŭ ekzistas inter ili.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-03 09:14:38

2.2 pri la lernado de la ĉinaj japanalingvon-lernantoj

En la parto 2.1, ni jam montris la similecon de la onomatopeoj inter la ĉina lingvo kaj la japana, sed pri kiom da transiro el la denasklingvo al la cela lingvo (la japana lingvo) la lernantoj utitigas kiam ili lernas la japanan, surbaze de la simileco de la onomatopeoj inter la denasklingvo kaj la cela lingvo, ne estas sufiĉe da esploro.

..........

3. Pri la esploro

En ĉi tiu esploro, ni unue kreis sono-videojn, kaj petis ke ĉinaj lernantoj el tri universitatoj aŭskultu la videojn, respondu la enketojn, kaj ni analizis la rezultaton per la "semantika diferenciala teknologio" kaj softvaroj de datumo-proceso. La konkreta proceso estas la sekvantaj:

3.1 produkto de la sonaj videoj
En nia projekto, ni faris dek faktorojn por analizi. Kaj ni elektis 24 onomatopeojn vortojn kiel instigajn vortojn.

la faktoroj por analizi:
(1) rapida vs malrapida
(2) forta vs malforta
(3) ŝanĝema vs ne ŝanĝebla
(4) hela vs obskura
(5) unufoja vs konstanta (plurfoja)
(6) akra vs malakra
(7) dura vs mola
(8) bonhumora vs malbonhumora
(9) peza vs malpeza
(10) rezulta vs progresanta

la elektitaj instigaj vortoj

AB っ  
かちっと とろっと ぱたっと ちくっと ころっと ぼろっと
AB り
かちりと とろりと ぱたりと ちくりと ころりと ぼろりと
AB ん
かちんと とろんと ぱたんと ちくんと ころんと ぼろんと
ABAB
かちかち とろとろ ぱたぱた ちくちく ころころ ぼろぼろ

Surbaze de la instigaj vortoj kaj faktoroj por analizi, ni faris la sono-videojn.

3.2 la esploro
La objektoj aŭ la partoprenantoj en ĉi tiu esploro estas studentoj kies fako estas la japana lingvo, en tri universitatoj en la suda Ĉinio. La partoprenantoj estas :

Universitato A: 76 personoj
Grado Du : 24 personoj
Grado Tri: 22 personoj
Grado Kvar: 30 personoj

Universitato B: 53 personoj
Grado Du: 16 personoj
Grado Tri: 27 personoj
Grado Kvar: 10 personoj

Universitato C: 61 personoj
Grado Du: 26 personoj
Grado Tri: 15 personoj
Grado Kvar: 20 personoj

La esploro estis implementita inter septembro kaj decembro en 2018. La partoprenantoj faris sekvantajn aferojn laŭvice.
(1) ni klarigis la detalojn pri la esploro al la partoprenantoj.
(2) ni disdonis paperojn de enketo al la partoprenantoj, kaj klarigis kiel plenumas la enketon, strikte laŭ la teknologio de semantika diferencialo.
(3) ni petis ke la partoprenantoj ekzercu en du ekzemplojn antaŭ ol la formala enketo.

3.3 la kadro kaj skemo de la analizo.
3.4 la softvaro de la analizo
3.5 aliaj necesaj materialoj

4. la rezulto de la esploro kaj la analizo pri la rezulto
4.1 la analizo pri la partoprenantoj


la numero en la tabelo indikas la "diferencon de signifo inter la du komparitaj objektoj". Ju pli la numero estas, des pli grandan diferencon la partoprenantoj sentis, inter la objektoj el la du komparitaj grupoj.

Listo:
(1)radiko かち
1.
komparo inter かちっと かちりと
rezulto: 1.251
2.
komparo inter かちっと かちんと
rezulto: 1.288
3.
komparo inter かちっと かちかち
rezulto: 2.052
4.
komparo inter かちりと かちんと
rezulto: 1.771
5.
komparo inter かちりと かちかち
rezulto: 1.289
6.
komparo inter かちかち かちんと
rezulto: 2.451

(2)
radiko:とろ
1.
komparo inter とろっと とろりと
rezulto:1.329
2.
komparo inter とろっと とろんと
rezulto:1.383
3.
komparo inter とろっと とろとろ
rezulto:1.900
4.
komparo inter とろりと とろんと
rezulto: 2.258
5.
komparo interとろりと とろとろ
rezulto: 1.149
6.
komparo inter とろとろ とろんと
rezulto: 2.571

(3)
radiko:ぱた
1. ぱたっと ぱたりと 0.754
2. ぱたっと ぱたんと 1.329
3. ぱたっと ぱたぱた 2.377
4. ぱたりと ぱたんと 1.472
5. ぱたりと ぱたぱた 1.917
6.ぱたぱた ぱたんと 2.356

(4)
radiko:ちく
1.ちくっと ちくりと 1.468
2.ちくっと ちくんと 2.395
3.ちくっと ちくちく 2.785
4.ちくりと ちくんと 3.202
5.ちくりと ちくちく 1.585
6.ちくちく ちくんと 4.364

(5)
radiko:ころ
ころっと ころりと 1.366
ころっと ころんと 1.406
ころっと ころころ 2.128
ころりと ころんと 2.282
ころりと ころころ 1.210
ころころ ころんと 2.799

(6)
radiko:ぼろ
ぼろっと ぼろりと 1.051
ぼろっと ぼろんと 1.275
ぼろっと ぼろぼろ 2.004
ぼろりと ぼろんと 1.552
ぼろりと ぼろぼろ 1.412
ぼろんと ぼろぼろ 2.611

la averaĝo de ĉiuj radikoj:
ABっ ABり 1.181
ABっ ABん 1.479
ABっ ABAB 2.179
ABり ABん 2.013
ABり ABAB 1.425
ABん ABAB 2.823

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-04 07:31:51

Laŭ la averaĝaj poentoj de la "signifa distanco" montrata antaŭe, la plej eta distanco estas la paro [ABっ]kaj [ABり], la plej granda estas la paro [ABん]kaj [ABAB]. Parenteze, laŭ la impreso de la partoprenantoj, [ABん] kaj [ABAB] havas la plej grandan breĉon en signifo, dum la paro [ABっ]kaj [ABり] la plej etan. Aldone, el la perspektivo de radiko, la plej eta breĉo okazas en la paro [ぱたっ]kaj[ぱたり], dum la plej granda breĉo en la paro [ちくちく] kaj [ちくん].

El la poentoj el la partoprenantoj laŭ la faktoroj por analizi, oni povas diri ke en la impreso de la partoprenantoj,
(1)la tipo ABAB posedas la bildon de "ŝanĝema" "konstanta" "progresanta"ktp, kiu kongruas kun la rezulto de la antaŭe menciita listo, en kiu la antaŭaj esploristoj montris ke ABAB posedas tian trajton de sono, ke "la sono, la movo kaj la stato ripetas, daŭras".
(2)la tipo [ABん] posedas iom da impreso de "malakra""malhela", sed ne tiom certe dirite.
(3)la tipo [ABっ] donas la impreson "unufoja""rezulton-montranta" ks.
(4)kaj la lasta tipo [ABり] donis la plej malklaran impreson al la partoprenantoj.

Laŭ la poentoj de la partoprenantoj, oni ankaŭ povas vidi ke la tipoj [ABっ] kaj [ABり] interkovris multe en la faktoroj por analizi. La plej fora faktoro estas la "rapida aŭ malrapoida", en kiu la [ABっ] relative emas doni la impreson "rapida" dum la [ABり] la impreson "malrapida", kio ne kongruas kun priskribo en la antaŭe menciita listo.

La supraj rezultoj montris ke la partoprenantoj, ne posedas la impreson, priskribitan en la antaŭirantaj esploroj, ke " [ABっ] indikas abruptan, tujan" "[ABり] indikas malrapidan, malstreĉan" " [ABん] indikas eĥon", kvankam ili konsentas kun la antaŭirantaj esploroj, ke "[ABAB] indikas ripeton kaj daŭron". Aldone, inter [ABっ]kaj [ABり], ili ne sentis klaran diferencon pri ĉu "rapida" aŭ "malrapida". Inter [ABん]kaj [ABAB], ili povis senti diferencon pri ĉu "rezulton-montranta" aŭ "progresanta".

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-09 08:10:56

4.2 esploro laŭ la gradoj en universitatoj

5.analizo

La rezulto montras ke ĉiuj partoprenantoj en ĉi tiu esploro, posedas la impreson ke ABAB indikas ripeton kaj daŭron. Sed ili ne posedas la priskribitan impreson de ABっ/ABり/ABん. Ili ankaŭ ne povis distingi la impreson de "ĉu rapida aŭ malrapida" inter ABっ kaj ABり. Sed ili povis distingi ĉu "rezulton-montranta" aŭ "progresanta", inter ABん kaj ABAB.

En la dua subesploro, la studentoj el la dua, la tria kaj la kvara grado ĉiuj posedas la impreson ke ABAB indikas ripeton kaj daŭron, sed la impreso posedata de la tria grado, estis la plej forta. Kaj studentoj en la tria kaj la kvara grado havis impreson ke ABっ indikas unufojan, abruptan movon, dum ABん kaj ABAB indikas respektive "rezulton-montrantan" kaj "progresantan" sencojn, sed la studentoj en la dua grado tute ne havis tian impreson. Nome, la impreso al la trajtoj de sonoj, ŝanĝiĝas laŭ la gradoj.

Sed kial ?
1. la denasklingvo, nome, la ĉina lingvo, influas la celan lingvon. Kiel menciite, en la ĉina lingvo ankaŭ ekzistis onomatopeoj de la tipo ABAB, kiuj ankaŭ indikas ripeton kaj daŭron, same kiel en la japana lingvo. Do ĉi tiu trajto en la denasklingvo helpis la lernantojn memori tiun en la celan lingvon. Sed tiuj kiuj tute ne havas ekvivalentojn en la denasklingvo, nome, la tipoj de ABっ/ABん/ABり, ne povas helpi en la lernado.

2. la studentoj kies fako estas la japanalingvo en universitatoj, ne lernas sufiĉajn onomatopeojn en la lernolibroj, ĉar ĉi tiu parto laŭ la ĉinaj spertuloj en la areo de la japanalingvo, ne estas tiom grava. Do la ĉinaj lernantoj ne posedas la "senton" pri la trajtoj de sonoj, kaj ne povas indukti la signifojn de la nove renkontitaj onomatopeoj. La ĉinaj studentoj nur parkerigas tiujn onomatopeojn same kiel aliajn specojn de vortoj, kaj ne povas "diveni" iliajn signifojn. Do studentoj el la grado 3 kaj 4 pli bone posedas la scion de onomatopeoj ol tiuj en la grado 2, nur por ke ili lernas pli longan ol tiuj en la grado 2.

3.la studentoj en la grado 4, en la ĉinaj universtitatoj, ĉefe celas skribi disertacion por diplomiĝo, kaj lernas tiujn temantajn pri la kulturo, socio kaj historio de Japanio, anstataŭ vortojn, esprimojn ktp, kiel en la grado 2 kaj 3. Do la kresko de ilia vortostoko stagnis. Kaj la kompreno de onomatopeoj estas ne tiom sentema kiel en la grado 3.

Reen al la supro