Al la enhavo

La influo de la ĉinlingvo al la japanalingvo

de 呼格吉勒图, 2022-oktobro-12

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-12 12:16:48

verkita de 鹫尾纪吉

Enhavo:

1.Komenco
2.Origino de la enkonduko de la ĉinaj signoj
2.1 ĉinaj signoj (kanji)
2.2 Hiragana
2.3 Katagana
3.influo al la lingvo
3.1 el la perspektivo de manĝaĵoj
3.2 el la perspektivo de kutimo
3.3 el la perspektivo de literaturo
3.4 el la perspektivo de religio
4.Konkludo

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-14 06:04:07

Komenco
La denaskiĝo de la skribsignoj estas la simbolo ke etno eniris en civilizacion. Japanio ankaŭ ne estis escepto. Dum 2000 jarojn longa historio, Japanio kaj Ĉinio havis grandskalan kulturan komunikon. Japanio sorbis la bonan parton de la ĉina kulturo kaj kreis sian propran skribsistemon.

Ni prezentos ekde la kanji, nome, la ĉinaj signoj en la japana lingvo. En la dinastioj de Sui kaj Tang en la ĉina historio (6a~10a jarcento p.K.), la komuniko de la kulturo inter Ĉinio kaj Japanio estas prospera. Multaj studentoj de Japanio estis senditaj al Ĉinio, por lerni la ĉinan kulturon kaj budhismon.

1. la origino de la enkonduko de kanji
La komenco de la historio de komuniko de Kanji, komencis ekde la Post Han dinastio (la jaro 57 p.K.), kiam la Han imperiestro donacis la oran emblemon al Japanio, en kiu estis ĉizitaj kvin ĉinaj signoj "汉倭奴国王". Krom tio, laŭ la Registroj de la Granda Historiisto(史记), en la jaro 219 a.K., la unua imperiestro de Ĉin, jam sendis Xu Fu al Japanio. Dum la epoko de "tri regnoj" (en la tria jarcento p.K.) ankaŭ la regno de Yamato sendis ambasadorojn al Wei, unu el la "tri regnoj" situanta en la norda ĉinio, kvarfoje, dum Wei ankaŭ sendis dufoje ambasadorojn al Japanio.

En la jaro 285 p.K., Wang Ren el tiama koreio enkondukis la Klasiko de mil ĉinaj signoj kaj Analects of Confucius, kiuj poste enkondukiĝis al Japanio ekde Koreio. Ekde la jaro 630, la imperiestro de Japanio sendis ambasadorojn al Sui dinastio. Dum la sekvantaj 200 jaroj, ĉina kaj budhisma kulturo, kaj ĉina politika sistemo enkondukiĝis en Japanion, kun kio grandskalaj ĉinlingvaj tekstoj ankaŭ enkondukiĝis. Unu de la ambasadoro el Japanio, kreis la Katagana surbaze de la partoj de la ĉinaj signoj. Kaj unu budhisto de Japanio kreis hiragana surbaze de la kurba skribmaniero de la ĉinaj signoj.

2. la influo al la japana skribsistemo
2.1 Kanji
Kanji, estas ĉinaj signoj. En antikva epoko de Japanio, ne estis skribsistemo, nur parola lingvo. La japana lingvo estas vaste diferenca ol la ĉina lingvo, do en la japanalingvo, unu Kanji havis pli ol unu prononcoj, dum unu prononcoj respondis al pli ol unu kanji, kio estas tre ofte vidata fenomeno.

Estas du maniero de elparolo, Kunnyomi kaj onnyomi. Onyomi estis la prononcmaniero imiti la prononcon en la ĉina lingvo. Tiuj vortoj kiuj enkondukiĝis dum 5a-6a jarcento, prononciĝas simile kiel la Wu prononco. Tiuj vortoj kiuj enkondukiĝis dum Tang dinastio, prononciĝas simile kiel la Han prononco, nome la akcento de la tiama ĉefurbo de Tang, la nuna urbo Xi'an. Tiuj vortoj kiuj enkondukiĝis de la budhistoj prononciĝas simile kiel Tang prononco, nome la akcento de la tiama komerca idiomo en la popola socio.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-16 06:01:09

Kunyomi estis tiuj ĉinaj signoj, kiujn la japanoj konektis kun la jam ekzistantaj japana-originaj vortoj. Ekzemple, 山 en la ĉina signifas "Monto", kaj prononciĝas "san", kaj la japana-origina "monto" prononciĝas kiel "yama", do japanoj konektis la karakteron 山 kun la japana "yama"; do "san" estas Onnyomi, dum "yama" estas Kunyomi de la karaktero 山.
"Kun" de la "kunyomi" estas skribata kiel 训, signifante ke "interpreti la malfacilajn vortojn per facile komprenataj vortoj", kaj ankaŭ "anstataŭi la antikvajn vortojn per la modernaj vortoj", "klarigi la dialektajn vortojn per la komuna lingvo", "traduki la ĉinajn vortojn per la japanaj vortoj" ktp. Ĝuste pro ke la ĉina estas fremdlingvo, ne eblas ke ĉiu ĉinkaraktero respondu al ĉiu japana ekzistanta vorto, do ĉiu ĉinkaraktero havis pli ol unu kunnyomi; Kaj poste por kongrui la kutimon kiam laŭtlegi la ĉinajn tekstojn, tiuj nuancoj kiujn oni ne facile interpretis per la japana lingvo, estis forĵetitaj. Kaj fine, aperis la stabiliĝo de tio ke unu kanji respondas al unu Kunyomi kiel eble plej multe. Do la tekniko de tio, skribi la japanalingvon per la ĉinaj signoj aperis kaj evoluis.

Krom rekta prunto el la ĉina lingvo, la japanoj ankaŭ kreis kanji vortojn per la ĉinaj signoj. Tiuj vortoj estis Onnyomi vortoj, ekzemple, 火のこと la afero de fajro = 火事 fajro (krizo de fajro); 腹を立てる=立腹 indigna ktp. Krom tio, ankaŭ ekzistas tiujn vortojn kiuj estis kreitaj per la ĉina vortkreada maniero, sed kies konceptoj ne ekzistas en la ĉina lingvo. Ekzemple, 介錯 helpanto (kiu helpis haki la kapon al tiu kiu tranĉis sian abdomenon) .

En la fino de la Kamakura epoko (ĉirkaŭ la 14a jarcento), la kanji vortoj okupis 31% de la tuta vortoprovizo de la literatura verkaĵo "徒然草 つれづれぐさ"; Sed en ĉiutaga parola lingvo, la kanji vortoj ne superas 13%. Kaj en la angla-japana vortaro en la 19a jarcento, la kanji vortoj atingis maksimume 25%.

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-16 07:23:44

2.2 Hiragana
En antikva epoko, japanoj skribis sian lingvon per la ĉinaj signoj; sed ili nur pruntis la sonon anstataŭ la signifon de karaktero. Ekzemple, por indiki la sonon あ a, ili ofte uzis 安 阿 爱 恶ktp. Sed unu ĉinkaraktero havas multajn striojn, kio malfaciligis la rapidan skribon. Do ili preferis skribi la kurban formon, kiun oni povis pli rapide skribi, aŭ male, ĝuste pro ke oni emis skribi rapide, la kurba formo nature aperis. Kaj post longa tempo, la kurba formo kiu havis malpli da strioj, aŭ en kiu kelkaj strioj estis ligitaj kune, estis fiksita, stabila kaj vaste akceptita, kio iĝis Hiragana. Ekzemple, あ devenis el la karaktero 安.

2.3 Katagana

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-16 07:44:52

呼格吉勒图, du rimarkoj:

1. Kial vi uzas la vorton karaktero anstataŭ signo?
2. kaj la japana-origina "monto" prononciĝas kiel - ne "monto" prononciĝas sed la vorton "monto" oni prononcas"monto" estas prononcata. Ĉu ne?

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2022-oktobro-16 11:00:18

StefKo:呼格吉勒图, du rimarkoj:

1. Kial vi uzas la vorton karaktero anstataŭ signo?
2. kaj la japana-origina "monto" prononciĝas kiel - ne "monto" prononciĝas sed la vorton "monto" oni prononcas"monto" estas prononcata. Ĉu ne?
Vi pravas, ke signo estas pli taŭga en Esperanto.

Reen al la supro