Al la enhavo

Tre vs Multe. Kiel mi uzu?

de KentaKun, 2022-oktobro-28

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

KentaKun (Montri la profilon) 2022-oktobro-28 10:29:54

Mi estas Esperanta studento, kio estas lerni Esperanton antaŭ kelkaj tagoj. Mi ne komprenas kiam mi devas diri "tre" aŭ "multe" en la frazoj.

Ekzemple, mi havas diri "vi estas multe bela" aŭ "vi estas tre bela"? Kaj kiel mi scios, kiam mi uzu "tre" aŭ "multe"?

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 10:49:05

TRE. Partikulo signifanta “en alta grado” kaj uzata:

1) Antaŭ adjektivoj aŭ adverboj por esprimi absolutan superlativon: Kiu komencas lerni Esperanton TRE ofte konstatas ke ĝi estas TRE interesa lingvo.
2) Antaŭ verbo, por esprimi intensecon de la ago: Tiu virino TRE plaĉas al mi

Ĉu vi sentas en 1) la “absolutan superlativon”? Se ne, vi devas konsenti ke ĝi estas tie kaj uzu TRE por esprimi ĝin!
Ĉu vi sentas en 2) la “esprimon de intenseco”? Se ne, vi devas konsenti ke ĝi estas tie kaj uzu TRE por esprimi ĝin, ekz. kiam vi ekvidas belan virinon! Mi supozas ke belaj virinoj ankaŭ TRE plaĉas al vi?

MULTE estas adverbo. Ni uzas ĝin:

1) Por montri, ke la ago relative longe daŭras, aŭ relative ofte ripetiĝas, ekz. Kiu multe parolas, ne multe faras
2) Por montri, ke la ago koncernas grandan kvanton, aŭ estas relative intensa: Kio multe kostas, multe valoras
3) Por akcenti komparon: Por scipovi Esperanton pli bone, vi devas uzadi ĝin pli MULTE.
4) Kiel adverbo, ĝi ankaŭ esprimas kvanton, nombron. Kian? Grandan! Ekz. Mi havas MULTE da mono. Ĉu mi havas MULTE en la kapo? Kiu tro MULTE deziras, nenion akiras

Ĉu diri „vi estas tre bela” aŭ „vi estas multe bela” ? "Tre bela"! Ĉu mi uzus MULTE kun BEL? Jest, sed kiam la BEL estus rigardata en abstrakta, absoluta maniero, substantive, ekz. Tiu virino havas MULTE da belo kaj ĉarmo.

Ĉu viaj duboj naskiĝis el via nacia lingvo, la portugala? En la hispana estas adekvataj: MUY kaj MUCHO, en la franca: TRES kaj BEAUCOUP sed mi ne certas ke ili estas plene adekvataj. Pri tio oni devas demandi fakulojn. En mia nacia lingvo anakaŭ estas du specifaj vortoj kaj uzado de ili estas analogiaj kun tiuj ĉi esperantaj.

PS.
Mi estas Esperanta studento, kio estas lerni Esperanton antaŭ kelkaj tagoj.
Mi estas Esperanta studento, kiu lernas Esperanton de (pli bone: ekde) kelkaj tagoj.

aŭ:

Mi estas Esperanta studento, kiu eklernis(!) Esperanton antaŭ kelkaj tagoj.

EK signifas ke vi komencis lerni Esperanton. Kiam? Antaŭ kelkaj tagoj.

aŭ:

Mi estas Esperanta studento, kiu komencis lerni Esperanton antaŭ kelkaj tagoj.

Tonawand (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 11:14:24

kamarado
lernu english
english estas multe pli bela, simpla kaj utila language ol esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 17:08:37

English -> la angla
Language -> lingvo
esperanto -> Esperanto

Pli -> malpli okulumo.gif

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 19:17:18

Tre = gradege, intensege.
Multe = kvantege

Kvankam maloftaj:
Maltre = gradete, intensete.
Malmulte = kvantete.

Mi sekvas modelon de fasile21.

StefKo (Montri la profilon) 2022-oktobro-29 21:38:48

amigueo:Tre = gradege, intensege.
Multe = kvantege

Kvankam maloftaj:
Maltre = gradete, intensete.
Malmulte = kvantete.

Mi sekvas modelon de fasile21.
Por kio vi skribis tion?

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 07:09:33

StefKo:
amigueo:Tre = gradege, intensege.
Multe = kvantege

Kvankam maloftaj:
Maltre = gradete, intensete.
Malmulte = kvantete.

Mi sekvas modelon de fasile21.
Por kio vi skribis tion?
Se vi volas esti mia coach de kreiva verkado en esperanto, ni migros al alia temgrupo sed la unuan cxapitron mi povus lasi cxi tie.

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 07:14:50

StefKo:
amigueo:Tre = gradege, intensege.
Multe = kvantege

Kvankam maloftaj:
Maltre = gradete, intensete.
Malmulte = kvantete.

Mi sekvas modelon de fasile21.
Por kio vi skribis tion?
Se vi volas esti mia coach de kreiva verkado en esperanto, ni migros al alia temgrupo sed la unuan cxapitron mi povus lasi cxi tie

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 07:16:45

Kazoj kuriozaj:
1. "Multan vodkon sxi tre sxatadas multe"

2. "Oni admiras nian trebelon"
"Kiu envias nian trean belon?"
"Tiuj kun maltrea belo".

amigueo (Montri la profilon) 2022-oktobro-30 07:17:43

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro