Al la enhavo

Saluton al ĉiuj

de Andreac, 2022-oktobro-28

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Andreac (Montri la profilon) 2022-oktobro-28 20:13:26

Saluton al ĉiuj. Mi nomiĝas Andrea, estas el Italio kaj estas 36 aĝa. Mi parolas la italan ( kiu estas mia gepatra lingvo), la anglan, la germanan, iom la norvegan kaj iom la finnan. Mi lernas Esperanton edke unu semajno. Pardonu miajn erarojn.

muzikanta hipopotamo (Montri la profilon) 2022-oktobro-28 21:20:10

Saluton Andrea,
vi jam tre bone skribas en Esperanto post nur unu semajno!
Ĉu vi eble ŝatas lerni kun aliaj? Tiam vi estas bonvena lerni kune per la kurso "La teorio Nakamura".
Venontan mardon okazos la 6-a kursvespero de la kurso por germanparolantoj kaj ni daŭrigos lecionon 5.
La ligilon al nia kurso vi trovas sur jena paĝo: https://eventaservo.org/e/RB-01nov22-EO-kurso_Naka...
Bedaŭrinde ĉe lernu.net ne eblas skribi personajn mesaĝojn. Vi nur povas sendi mesaĝojn al ĈIUJ de viaj amikoj.
Se vi havas demandojn, vi povas kontakti min persone ĉe hameln@esperanto.de .
Korajn salutojn, Heinz

Mambonigra (Montri la profilon) 2022-novembro-17 11:24:54

Saluton Andrea! Vi jam tre bone skribas. Mi ankaŭ venas al Italio kaj nomiĝas Luka. Mi estas 24 aĝa kaj lernas kaj laboras al la universitato. Mi parolas ankaŭ francan, ispanan, anglan, germanan kaj rusan. Esperanto sed estas la plej bela lingvo de la mondo.

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-17 16:45:46

Saluton ankaŭ el Rusio...

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-18 07:58:59

Andreac:Saluton al ĉiuj. Mi nomiĝas Andrea, estas el Italio kaj estas 36 aĝa. Mi parolas la italan ( kiu estas mia gepatra lingvo), la anglan, la germanan, iom la norvegan kaj iom la finnan. Mi lernas Esperanton edke unu semajno. Pardonu miajn erarojn.
Necesas ekde (ek-de t.e. komencante de)

Metsis (Montri la profilon) 2022-novembro-18 08:59:05

Saluton!

La kurso "La teorio Nakamura" ĉi tie en Lernu estas tre bona kurso por komerci. Vi povas lerni mem aŭ ekzemple kun tiu grupo, kiun muzikanta hipopotamo reklamis.

Mi ne rekomendas Duolingon antaŭ ol vi finos la Nakamura-kurson.

Ĉar vi posedas la finnan, eble vi trovas la retejon Finna babilejo utila. Tie estas ekzemple artikoloj (plejparte skribitaj de mi) pri diversaj malpli trivialaj aferoj en Esperanto. La artikoloj estas kaj en la finna, sveda kaj Esperanto (jen rekta ligilo al la Esperantolingvaj artikoloj).

Tervetuloa Esperantujoon!

Malpretendo: Mi estas la retejestro de Finna babilejo.

amigueo (Montri la profilon) 2022-novembro-22 07:01:20

@Andreac, kara bonvena,
vi skribas kvalitege!

Mi reagas simpatie. Mi lernas la Italian kaj scivolas pri cxio itala.

Bonan vojagxon al Esperanto kaj Esperantujo.

(Bonvolu ne lerni eon kiel logikan kaj regulan lingvon. Lernu gxin, anstatauxe, kiel normalan lingvon, tio estas, lernu kiel infano kaj ne kiel gramatikisto).

Bonvolu ne legi miajn posxtojn @cxiu-ajn cxe lernu almenaux gxis novembre 2023. Kial? Vi mem dankos mian konsilon).

Reen al la supro