Al la enhavo

Ŝerce 1 de Novembro

de StefKo, 2022-novembro-01

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-01 18:27:39

Ŝercema sanktulo

Hodiaŭ en la romkatolika eklezio estas la tago de Ĉiuj Sanktuloj. Unu el la sanktuloj estas Thomas More.
(latine Thomas MORUS). Li estis angla advokato, verkisto, pensisto, politikisto, kanceliero de la angla reĝo Henriko la 8-a. Pro konflikto kun la reĝo, li estis enkarcerigita kaj poste la reĝo ordonis senkapigi lin. En jaro 1935 li iĝis sanktulo de la Romia Katolika Eklezio, kiu nun rigardas lin la sanktulo de advokatoj kaj politikistoj. Dum predikoj en 1 novembro katolikaj pastroj rememoras la sanktulon ia. pro lia escepta humuro. Lia humuro ne lasis lin eĉ sur la eŝafodo. Starante sur ĝi, li petis la ekzekutiston ke li ne tranĉu lian barbon. Li diris: "Ĝi elkreskis en malliberejo, do ĝi estas senkulpa". Poste li aldonis: "Mia kolo estas tre mallonga, do atentu, por ke vi, batonte oblikve, ne perdu vian bonan famon."

Reen al la supro