Al la enhavo

Mi petas la teamon de lernu.net…

de StefKo, 2022-novembro-10

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-10 11:02:12

Mi petas la teamon de lernu.net devigi amigueon por ke li ne spamu la fadenon “Konsultejo”. Mi petas tion ne por mia privata intereso. Mi legadas liajn enskribaĵojn malgraŭ iujn mi ne komprenas, de tempo al tempo mi eĉ respondadas al ili. Vi interŝanĝu kun ajna komencanta leganto kiu eniras la fadenon kaj vidas tiom da strangaj elpensoj de amigeo pri Esperanto. Kion li pensos pri ĝi? Ke Esperanto estas stranga, komplika, malklara, malkomprenebla, senregula, mallogika, malpreciza, ktp., lingvo.
Vi devigu amigueon ke li publikigu siajn elpensaĵojn en unu sia, aparta fadeno. Mi pensas ke li konsentos tion.

@amigueo:
Mi petas pardonon! Vi ne ofendiĝu de tio! Tiu ĉi propono ne estas kontraŭ vi sed por Esperanto kaj por purigo la fadenon Konsultejo, por komencantoj povos profiti de ĝi kaj ĝui la lingvon!

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-11 10:24:01

Mi konsentas. LERNU nek cenzuru forumanojn nek konfuzigu komencantojn.

Multaj esperantistoj estas interesataj pri lingvistiko, ecx se ili ne studis gxin en universitato. Iuj kredas, ke igi la lingvon pli logika (kvankam tiu vorto restas difinenda) plivigligos gxiajn komunikajn kvalitojn, kiel se komunikado dependus nur de logiko.

Aliflanke, se io aspektas malfacile esprimebla en Esperanto, estas utile unue certigxi ke tio estas vera, antaux ol proponi reformojn de la lingvo.

Pro tio, tiaj mesagxoj aperu prefere en la rubriko "cxio cetera" kun tauxga tipografio (kiel la steletoj uzataj de lingvistoj por informi, ke iu formo estas kontrauxregula) por ebligi debatojn pri la lingvo.

Se la afero estas klara kaj ne konfuziga, la vizitantoj de la pagxaro vidos, ke esperantistoj kapablas respekteme kritiki sin mem.

StefKo (Montri la profilon) 2022-novembro-11 11:16:41

En mia enskribaĵo mi uzis la frazon "tiom da strangaj elpensoj", do mi tiel montris ne nur strangajn elpensojn sed ankaŭ ties grandan nombron. Kiam oni alklakas "Konsultejon" oni vidas, EN PLIMULTO, fadenojn enhavantajn strangajn enskribaĵojn de nia kolego amigueo.
Ĉiu pripensu, kiel aspektas tia diskutforumo pri lingvo? Strange! Ĉu ĝi instigas komencantojn (kaj aliajn Esperanristojn) al legado? Ne!

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-13 16:46:05

Mi konsentas, tial mi proponas pli diskretan, malpli provokeman manieron esprimi siajn prilingvajn opiniojn, kaj en pli tauxgan lokon.

Reen al la supro