Al la enhavo

Ĉu estas goaj retejoj en Azio?

de Серёга, 2022-novembro-29

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-29 09:51:30

Mi ludis ĝis la majo de 2022 jaro en OGS. Tie oni komencis uzi ukrainian standardon, kaj mi ekis opinii ke mia rajto estas skribi en titolo de partio tion ke mi opinias tion pravan. Tie oni malpermesis min pro la frazo: "Samseksaj edzecoj estas mokado pri homoj" akuzinte min je diskriminacio (https://ibb.co/N2QFvhy).
Ĉu iu scias ian retejon ĉe ni en Azio. Deversaj serĉiloj (google, yandex) stumblas trans la vortoj "go" (iri angle) aŭ "ГО" (civila defendo ruse) kaj elserĉas nur OGS kaj KGS.

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-29 13:45:53

Provu per "go game" aux "goo ludo", por eviti konfuzon kun la angla vorto.

Pri la frazo, mi ne komprenis: cxu oni malpermesis vin per tiu frazo, aux cxar vi diris gxin?

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-30 05:39:53

Altebrilas:Provu per "go game" aux "goo ludo", por eviti konfuzon kun la angla vorto.

Pri la frazo, mi ne komprenis: cxu oni malpermesis vin per tiu frazo, aux cxar vi diris gxin?
Kiam mi estis kreanta inviton al nova partio, mi skribis en titolo de la partio tiun frazon ensperante "Samseksaj edzecoj estas mokado pri homoj". La homoj, kiu serĉadis por si novan ludon ekvidis mian novan partion kun tiu ĉi frazo en titolo. Eble iu tradukis la frazon trans la google do plendis al moderiganto aŭ eble moderiganto mem tradukis la frazon por si. Post kelkaj minutoj, preskaŭ tuj mi jam estis malpermesita en tiu ĉi ludejo.
Interese ke origine mi provis skribi tiun frazon per angla lingvo sed ne sukcesis, ĉar la roboto de la ludejo ne preterlasis la frazon, mi pensas ke pro la vorto "sex" ene de la vorto "same-sex".
Nun mi decidiĝis serĉi novan ludejon.

ronnyokemba (Montri la profilon) 2022-novembro-30 08:27:25

Hi my name is Ronny I am interested in learning Esperanto and in return I could help you improve your French

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-novembro-30 13:27:26

@Serjoga

Mi ne klare vidas rilaton inter seksumado kaj goo ludo.

Aliflanke, iuj ja manifestacias por gejaj rajtoj en futbala mondpokalo...

Triaflanke, aliaj hezitas por elmontri aprobon pri la katara politiko pri homrajtoj...

La afero malsimplas...

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-30 18:44:49

@Ronny
Saluton, amiko! My name is Sergey, if easier then Serjoga. Thank you for your offer, even though I'm not likely to learn french. But... in return I could help you improve your Russian. ridulo.gif

Серёга (Montri la profilon) 2022-novembro-30 18:53:14

@Altebrilas
Iu en Rusio jam provas fari goan ludejon similan al OGS kaj KGS. Mi kun malpacienco atendas la rezulton.

Reen al la supro