Al la enhavo

Kio estas la manieroj redukti tekston kaj paroladon?

de Perxxxido, 2022-novembro-30

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Perxxxido (Montri la profilon) 2022-novembro-30 14:38:13

Kio estas la manieroj redukti tekston kaj paroladon?
Mi scias nur pri "Mi estas homo = Mi'stas homo"(

Bonvolu diri al mi manierojn redukti skriban kaj parolan Esperanton

Frano (Montri la profilon) 2022-novembro-30 16:31:00

Lu. bon. ĉa. kn ĉ. bez. k kn m. v. al sol. int. fr.

... Ostap Bender decidis ke troviĝado en la hotelo, sub rigardoj de la tuta urbo, eliĝas el kadroj de la entreprenita afero, kaj aldonas al ĝi
nebezonatan oficialigon. Tial, traleginte en nigramarska vesperaĵo anoncon: «Lu. bon. ĉa. kn ĉ. bez. k kn m. v. al sol. int. fr.», kaj momente kompreninte ke la anonco signifas: “Luiĝas bonega ĉambro kun ĉiuj bezonaĵoj kaj kun marvidaĵo al sola intelektula fraŭlo”, Ostap ekpensis: «Nun
mi, ŝajne, estas fraŭlo, ĉar antaŭnelonge mi ricevis el Stargorod informon pri tio ke mia geedzeco kun civitanino Gricacujeva estas nuligita pro deklaro de ŝia flanko, kaj ke al mi atribuiĝas antaŭgeedziĝa familnomo O. Bender. Do vivu mi antaŭedziĝe. Mi estas fraŭlo, solulo kaj intelektulo.
La ĉambro sendube estos mia».
Kaj, surtirinte malvarmetan blankan pantalonon, la granda kombinanto ekiris laŭ adreso indikita en la anonco.


Ilja Ilf kaj Evgenij Petrov "Ora bovido"
Tradukis: A. Kerbel

Listo de la plej oftaj mallongigoj

amigueo (Montri la profilon) 2022-decembro-02 19:47:02

Interesa demando.
Estas malsamaj defioj de mallongigo de la lingvo:
1. La sistemoj Lu bon ĉa kn ktp. Mi supozas ke la bazo estas: per ampla konteksta kompreno, nur unu aŭ du literoj komence de ĉiu vorto sufiĉas.
2. Manieroj por prononci la lingvon pli koncize. Ekz en la franca, "t'occupe" signifas "atentu viajn aferojn, lasu miajn aferojn por mi; surveille tes oignons. Ĝi estas dirmaniero inter adoleskantoj, ĝi havas espriman forton. La frança amas mallongigojn. Ekz saipa signifas "je ne sais pas". Mi proponis antaŭ monatoj: nesci (kiel alia respondo al ĉu-demando: jes, ne, nesci, kaj sci, kiel respondo konsenta).
3. La sistemo konsistanta el pripenso la esencon de la mesaĝo kaj uzo precizajn malmultajn vortojn. Tio povus helpi vin pasi de nivelo C2 al nivelo D1, kaj de nivelo D1 al nivelo D2. Demandu ni al Eŭropunio, kion signifas lingva nivelo D2. Mi proponas facilan difinon: D2 kapablas afiŝi mesaĝon en duonmultaj vortoj ol nivelo D1. Tro forta defio? Ni diru: D2 kapablas afiŝi mesaĝon en trikvarone multaj vortoj ol nivelo D1.
4. Alia vojo de mallongigo estas trovi la plej signifajn literojn en ĉiu vorto aŭ en grupoj de vortoj (mi iam legis: m p i = mi povas iri) kaj fari vortaron lernendan. Estas varianto de punkto 1. La plej signifaj literoj ne estas la unuaj unu aŭ du, ne ĉiam.
5. Kiel la kompaktigaj algoritmoj redukas tekstojn? Ĉu eblas io simila per aŭ por nudaj cerboj?
6. Ĉu la punkto 5 havas pronoceblan varianton?

Reen al la supro