Al la enhavo

Kiun tenso uzi por traduki elektrikludajn opciojn?

de HappyMilkxD, 2022-decembro-08

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2022-decembro-08 20:36:45

Saluton!
Mi laboras por projekto pri traduki elektronikan ludon al Esperanto, kaj mi ne scias, kiun tenson uzi por opciojn kiel "Create new character", "Continue playing", "Talk to character", ktp. Ĉu mi uzu la modon neŭtralan (Krei..., Daŭri..., Paroli...) aŭ la volan (Kreu..., Daŭru..., Parolu...)?
Dankon antaŭe!

PaulJohnson1999 (Montri la profilon) 2022-decembro-08 22:18:02

HappyMilkxD:Saluton!
Mi laboras por projekto pri traduki elektronikan ludon al Esperanto, kaj mi ne scias, kiun tenson uzi por opciojn kiel "Create new character", "Continue playing", "Talk to character", ktp. Ĉu mi uzu la modon neŭtralan (Krei..., Daŭri..., Paroli...) aŭ la volan (Kreu..., Daŭru..., Parolu...)?
Dankon antaŭe!
Ĉiuj tiuj verboj, mi kredas, estas imperativoj. Do, ili povus esti skribitaj kiel ĉi tiu.
"Create a new character" — "Kreu novan karakteron (aŭ fikciulon)"
"Continue playing" — "Daŭre ludu" aŭ "Daŭrigu vian ludon"
"Talk to character" — "Parolu kun karaktero (aŭ fikciulo)"

Metsis (Montri la profilon) 2022-decembro-12 13:32:46

Ĉi tiu estas malsimpla afero. Unuflanke menuoj kaj aliaj partoj sur fasadoj de retejoj kaj aplikaĵoj havas regilojn, per kiuj uzantoj agas kontraŭ la sistemo. Aliflanke oni povas rigardi, ke la sistemo aŭ ties programistoj agas kontraŭ la uzantoj. La kerna demando laŭtas, ĉu oni konsideras tiujn agadojn kiel komandojn aŭ petojn. Ĉu la uzanto komandas la sistemon kaj la sistemo la uzanton, aŭ ĉu la uzanto petas, ke la sistemo faru ion, kaj la sistemo petas, ke la uzanto faru ion? En la okazo, ke la sistemo agas, oni povas ankaŭ pensi, ke fundamente temas pri la programisto, kiu petas la uzanton fari ion.

Ĉar verboj en la angla kutime ne montras modon, oni ne povas taksi, ĉu ekzemple la angla teksto "Submit" sur en butono estas mallongigo de komando "Do submit!" aŭ peto "Please, submit". Aliaj lingvoj havas aliajn kutimojn. Ekzemple en mia denaska, la finna, oni ĉie uzas komadojn kaj miascie oni simile uzas komandojn ankaŭ en la nord-ĝermanajn lingvojn (la sveda, la dana ktp.)

En la Esperanto-diskutejo ĉe Stack Exchange okazis diskuto pri tiu temo. Dum tiu diskuto oni ankaŭ referencis al diskuto, kiu okazis ĉi tie en Lernu en 2014. Laŭ tiuj diskutoj, kiam temas pri la agado de la aplikaĵo aŭ pli precize ties programisto kontraŭ la uzanto, oni konsideru tiujn kiel komandojn, ekz. "Ensalutu". Plie kiam la uzanto agas kontraŭ la sistemo, tiujn oni konsideru kiel petojn, do "(Bonvolu) serĉi". Ŝajnas, ke grava parto de la argumentado tiam estis, ke kelkaj diskutantoj sentis sin malkomfortaj je la ideo, ke oni komandu maŝinojn. Notu, ke ĉio ĉi tiu okazis antaŭ la "personaj asistantoj", Apple Siri, Microsoft Cortana kaj Amazon Alexia, estis en ĝenerala uzo.

Sed tiun suprepriskribitan modelon oni ne universale sekvas, kaj estas retejoj, aplikaĵoj ktp. kiuj uzas nur i-formajn aŭ nur u-formajn verbojn aŭ mikse, sed inverse, t.e. la uzanto komandas kaj la sistemo petas.

Persone mi preferas u-formon ĉie, sed studu kiel viaj konkurantoj faras, kio estas kutimo sur tiu subbranĉo, kaj decidu, ĉu sekvu la kutiman modelon (via aplikaĵo sentas "hejme") aŭ ne. Ĉiuokaze estu konsekvenca ene de via aplikaĵo.

Tonawand (Montri la profilon) 2022-decembro-14 02:43:15

min ĉiam mirigas homoj, kiuj post la unua leciono de E-to tuj komencas verki romanojn kaj versojn, krei kaj traduki diversajn tekstojn, e-ludojn ktp
kaj ili nomas ĉi tion tre fiere - mi laboras por proekto

Kantoj14 (Montri la profilon) 2022-decembro-21 03:42:36

Mi ankaŭ uzus la "volan modon". Mi ne komprenis la kialon por tiu prefero, sed Metsis ŝajnas prave - mi kredas ke ni doni komandojn al la ludo/komputilo/ktp. Mi komprenis la anglan simile. Sed eble mi miskomprenis kaj estis peto, ne komando. Interesa demando. ridulo.gif

Reen al la supro