Al la enhavo

Ruĝo de Malfrua Sunleviĝo - Rakonto

de acimatriyarka, 2022-decembro-08

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

acimatriyarka (Montri la profilon) 2022-decembro-08 21:12:27

Mi skribis rakonton, kiu komenciĝis jene:

"Ŝi timis fali de la balkono. Ĉi tiu sento eniris en ŝin subite, tiel tuja kiel la minutmontrilo tuŝas dek du, tiel ĝusta kiel la taga progreso de la kalendaro, kaj tiel nemaligebla kiel la sago de la tempo. Ŝi timis, ke mensogoj estos rakontitaj pro ŝi; ŝi timis, ke ŝia morto estos ornamita per dek-litera vorto kun multe da “m” kaj romantika sono: “Memmortigo”, Tia milda vorto! Kiel “memorejo” aŭ “malestimo”.

Sed ĉu la vorto “murdo” aspektis kiel tiuj vortoj? Ĝi estis vulgara, sango-odora vorto, eĉ kiam ĝi eliris el buŝo. La homoj, kiuj ĵetus ŝin de la balkono, ne estus priskribinta ĝin tiel, nur pro respekto al la beleco de la viktimo. Ili diros: “Ŝi falis de la balustrado.” Same kiel tiuj virinoj, kiuj trafis la titolojn, en neatendita momento -ekzemple, kiam ili iras al loko por dungointervjuo- falantaj de iu ajn etaĝo de ĉielskrapanto…"


Se vi ŝatis la komencon, vi povas legi la reston de la rakonto en mia retejo (tute senpaga ^^). Mi atendas viajn komentojn.

https://gizemcetin.com/eo/rugo-de-malfrua-sunlevig...

Altebrilas (Montri la profilon) 2022-decembro-08 23:45:15

Mi jam legis kelkajn pagxojn...

Reen al la supro