Al la enhavo

Malinteligenta inteligentvanto.

de amigueo, 2023-januaro-07

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-januaro-07 09:19:14

Mi metis inter citilojn esprimajxon:

Por ion science diri pri tiu Euja pandemio (interlingva polucio), oni humilu efkaj boultoneske studu vorton post vorto gxis ion konkludi. Intuicio estas komencejo por teorio, ne estas scienca aventuro. Sed opinii ho estas "malinteligenta inteligentvanto" kaj pigre.

Mia "demando" :
"Inteligentvanto" kion signifas?
Cxu gxi estas gxusta en la supera teksto?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-januaro-07 13:08:53

Cxu vi havas ekzemplon de gxusta uzo en iu ajn alia teksto?

amigueo (Montri la profilon) 2023-januaro-08 19:23:28

Vanti pri inteligento aŭ vanti inteligenton. Do, inteligentvanto. Ĉu?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-januaro-08 23:13:20

Se gxi havas du signifojn, ne indas tuj uzi la kunmetajxon. Prefere uzu komence la plenan esprimon, kaj kiam vi estos uzinta gxin plurfoje en la sama signifo, tiam la kunmetajxo estas komprenebla senambigue.

Mi nek komprenis la alian paragrafon pro strangajxojn: kio estas "eujo", "efkaj", "opinii ho" (admiri ?) ? Kiel rilatas Interlingva kun pandemio? Kio estas komencejo? Cxu intuicio estas ejo?

Se vi uzas tro mallongajn esprimojn, vi devigas la legantojn peti informojn, kaj finfine perdas la sxparitan tempon kaj energion. Kaj ecx pli, se estas neniu leganto.

amigueo (Montri la profilon) 2023-januaro-09 11:10:16

Komencejo = ejo (stato, situacio) el kiu komenci ion.
Eujo = Esperantujo.
efkaj = (vidu alian temfadenon kie klarigo aperas).
misamikaj vortoj interlingvaj estas pandemio en Eujo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-januaro-09 12:31:15

Jes, tio ja estas evitinda. Kaj do?

Reen al la supro