Al la enhavo

Io ajn internacia lingvo! Aŭ nepre Esperanto?

de Rogir, 2008-decembro-01

Mesaĝoj: 26

Lingvo: Esperanto

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-01 23:41:23

Kompreneble ni ĉiuj opinias ke internacia lingvo bezoniĝas por la nuna mondo, nun pli ol iam antaŭe. Nur imagu kiel utile estus, se oni povus paroli kun ĉiu pasanto kaj taksiisto de la mondo!

Verŝajne ankaŭ ĉiuj opinias ke Esperanto taŭgas kiel tiu internacia lingvo. Facila, neŭtrala, riĉa ktp.

Sed kion fari se alia lingvo elektiĝos por internacia lingvo? Tio ne estas fantazia ideo! Ĉu vi lernos tiun lingvon, aŭ eĉ subtenos tiun proponon?

Ĉu eble ni, krom subteni Esperanton, ankaŭ subtenu la ideon ke iu ajn internacia lingvo estus pli bone ol neniu? Ĉu ne vi promesu ke se iu ajn lingvo elektiĝos per demokrata aŭ interregistara metodo, ni subtenos tiun? Eĉ se estus neŝatata nacia lingvo?

PS: Bonvolu traduki ĉi-tiun fadenon al la alilingvaj forumoj!

sinjoro (Montri la profilon) 2008-decembro-02 14:05:12

Mi apogas la ideon de lingvo internacia ripetatan de Zamenhof mem: ĝi estu iu ajn nepre artefarita, regula, logika, fonetika, bazita sur ekzistantaj lingvoj, kun simpla gramatiko. Tamen al tiuj ĉi postuloj laŭ mi respondas nur Esperanto (eble ankaŭ kelkaj esperantidoj, fanfarone prezentataj kiel memstaraj verkoj) kaj tial mi nur ĝin apogas. Neniu alia lingvo kreita por esti internacia havis dum la historio de la homaro tiom grandan signifon, kulturon, anaron kaj potencon.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-02 15:04:08

Kondiĉe ke ĝi estu neŭtrala, viva, simpla, kaj komunikemebla, mi apogos. Ĝis nun, miopinie, la plej bona estas esperanto, sed kiu scias la estonton? Ĉu idistoj ĉu finvenkistoj? Pfff...
Rogir, mi ne elektis iun en via enketo, neniu taŭgas laŭ mia komprenkapablo. okulumo.gif

Sammondane,
Ĥod

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-02 15:13:55

Rogir,

Mi volis elekti "Nur se estus planita, simpligita kaj neŭtrala planlingvo". Kial vi ne aldonis tiun?

Se estas elektita per demokrata medio, ne indas kontraŭi. Tamen mi daŭre uzus esperanton por interbabili kun tutmondaj amikoj ^^.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-02 16:42:41

Mi supozis ke ĉiu planlingvo estas simpla, do Rodrigoo kaj jan aleksan vi ambaŭ pleje celas la trian elekton. Se elektiĝus internacia lingvo ĉiu lingvo viviĝus, mi pensas.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-02 18:50:02

Rogir,
tiu ne veras, kaj Volapuko kaj Interlingvo estas tre malsimplaj kaj fuŝitaj (miopinie). lango.gif

Sed estas ja interesa via enketon, ĉar mi jam trovis plurajn esperantistojn kiuj nur apogas esperanton... tio estas fuŝaĵo laŭ mi.

Sammondane,
Ĥod

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-decembro-04 06:12:37

Rogir:Mi supozis ke ĉiu planlingvo estas simpla
Ne, ne. Mi opinias ke la plejparto de planlingvoj ne estas tre simpla. Nur la konkurantoj de Esperanto (Ido, Interlingua, Novial, Glosa, Latino Sine Flexione, ktp.) estas pli simplaj ol naturaj lingvoj. Eĉ inter tiuj, Esperanto estas ankoraŭ la plejsimpla.

Sed la plejparto de planlingvoj ne estas konkurantoj de Esperanto, kaj anstatŭe estas "falsaj naturaj lingvoj" aŭ lingvoj tiel, kiel lojban, kiu estas tre eksterkutima kaj malsimpla.

silentanto (Montri la profilon) 2009-februaro-26 13:24:08

Neŭtrala facila planlingvo. Ne nepre Esperanto, sed ne malpli potenca kaj esprimplena ol ĝi okulumo.gif

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-26 13:38:01

Tiu internacia lingvo devas esti Esperanto, se ne, mi malŝparis multajn horojn! okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-26 14:03:20

Rogir:Ĉu ne vi promesu ke se iu ajn lingvo elektiĝos per demokrata aŭ interregistara metodo, ni subtenos tiun? Eĉ se estus neŝatata nacia lingvo?
Pri kiu lingvo vi pensas?

Reen al la supro