Al la enhavo

Kial malgranda frato iĝis sibo kaj ri?

de konesperantidoj, 2023-majo-18

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-majo-18 21:48:31

https://www.liberafolio.org/2023/05/16/kial-malgra...

Por sibo, vi povas kunmetaĵi «sam'nask'igint'an'o»-on.

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-19 06:35:46

Mi tralegis la artikolon.
PAM SIB ONC KUZEN ESX FIZ AVIL estas la praktike proponitaj novvortoj cel senseksaj radikoj pri parencoj.

Laux mi,
1. Plitauxgas unusilabaj radikoj por familia uzo de vortoj signife parencojn.
2. Simetria uzo priseksa de radikoj bestaj normaligxis do, kial novvortoj por signifi parencojn?
AV KUZ EDZ FRAT FIL ONKL kaj KNAB SINJOR rekte tauxgus. Konfuzo? LI --> tradicia, RI --> simetria.
3. PAM TA DA GA NA TATA ktp tauxgas kune kun PA MA PAPA MAMA.
4. Gepamoj? Pamarano? Solpamo? Kunpamo?
5. Kritiko al PAM: a) maltro senseksa kaj b) malfacila al bebo.
6. GU GUGU (atroj aux pamoj aux tata'j nomu GUGU' al bebo kiu apenaux kapablas diri NANA' aux TATA' . GU estu plikaresa FIL. Kunguo = frato.
7. Nova epoko, kun plidiverso da agxaj statoj kaj familitipoj, meritas plidiverson da cxirilataj vortoj aux rdikoj.
8. Kiu vorto por EN/FR couple?

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-majo-20 15:39:05

Eĉ pli bona radiko por «sib» ol nask'ig'int'an': id'ar'an'.

Ekz.
* Ĉi idarano mia amata de via amantino.
* Malgranda idarano.

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-22 07:58:46

1. Certe, mia uzo de FRAT kaj FIL sen distingi seksojn aux seksidentojn, ankoraux ne estas gxenerala. Cxu SIB gajnos tiun rolon?
2. KUNFILO aux KUNJXIDO povus anstatauxi aux akompani SIBO. Alternative, mi dubas pri KO: KOFILO, KOJXIDO. (KO/KUN faciligas KUNATRO, KOAVO, KOONKLO, KUNNEVO, KUNNEPO, KOFILO, KOJXIDO). "Aux akompani" mi diris; mi uzadas "sibling" en la franca.
3. ETSIBO/EGSIBO. Por sibo malpliagxa/pliagxa. Aux SIBETO/SIBEGO? ETEDZO/EGEDZO ktp.
4. KOJXIDO. Kial -JX-? Cxar inter prefikso kaj sufikso cxiam kunmeto estas ambigua. Cxiam!

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-22 08:43:51

konesperantidoj:Eĉ pli bona radiko por «sib» ol nask'ig'int'an': id'ar'an'.
Ekz.
* Ĉi idarano mia amata de via amantino.
* Malgranda idarano.
1. nask'ig'int'an' kaj id'ar'an' estas viaj komparaj argumentoj favor SIB, mi supozas.

2. (SAM)IDARAN = KUNJXID. Mi konsentas.

Surpriza rezulto: sibo = sampamulo (sampam').
koparento = samfil'/samid'.

En socio kie familio kompleksas sendisimule, SAMID/ SAMUD estas utilegaj.

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-junio-08 04:03:16

Nask/i estas transitiva vorto do nask'int'o povas senci same kvazaŭ nask'ig'int'o.

Reen al la supro