Al la enhavo

Finnaj infanoj 9- kaj 14-jaraĝaj estadas ĉampionoj en legkomprenkapablo. Kial?

de amigueo, 2023-majo-25

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-25 11:54:56

Kial Finnio elstaras pri legkompreno?

https://www.youtube.com/watch?v=KA6kvlAFKeE

Javier Melgarejo [melgarehxo] (mortis en 2017 de kancero, spit sia libro pria kanceron) prelegas ĉi videe. Doktoro en pedagogio, fakulo pri la Finnia Eduka Sistemo (dum 14 jaroj hi prilaboris sian doktoriĝon; eble tiu doktoriĝo povus esti pli mallonga, se hi estus havinta monhelpon).
Antaŭ 21 jaroj, IEA (asocio de instruistoj) publikigis rezulton de testoj pri legkomprenkapablo. Innovaĵo.
9jaraĝaj kaj 14jaraĝaj 250.000 lernejanoj tutmonde. Oni celis enrangigi landojn pri legkomprenkapablo.
La gajnintoj estis unua Finnio kaj tuj dua Japanio. Rimarkinde ke Finnie infanoj komencis legi pli malfrue ol plejmulte aliaj landoj.
Finniaj infanoj komencas legi kiam 7jaraĝaj, kaj kiam 9jaraĝaj jam estas la mondĉampionoj de legkomprenkapablo.
Mirinda aldonaĵo: Finnio estas lando kie lernejanoj malplejlonge legas ĉiusemajne.
Alia organizo OCD faras aliajn testojn kaj denove Finnioj surprize elstaris ĉiam pri legkompreno ĉe lernejanoj.
En Hispanio, la rezultoj de testoj estis mediokraj, en 1991 kaj ĉiam poste (PISA).
Javier Melgarejo faris komparan studon inter Finnio, Svedio, Denmarko, Norvegio kaj Hispanio.
Tri grandaj faktoroj devus apogi la elstaron de Finnio: familio, lernejo kaj socikulturaj strukturoj.
La Finnia Familio estas inter la plejmulte legangaj en la mondo.
80% el familio vizitas biblioteken semajne aŭ dusemajne. En Finnio oni bibliotekumas samkiom en Hispanio tabernumas!
Ekde bebaĝo la infanoj rimarkas ke la familio tregrave taksas legadon.
La gepatroj ne estas instruistoj de la infanoj. Gepatroj akompanas la infanojn pri legado, ĉe bibliotekoj, hejme (gepatroj rakontas lege rakontaĵojn al la infanoj ĉiunokte).
Finnio estas la plej bibliotekplena lando en la mondo, kaj Finnoj estas la plejofte uzantaj bibliotekojn.
Gepatroj, geavoj, geonkloj... ĉiuj bibliotekumas! Ili reiras al hejme kunportante multajn valizojn plenajn je libroj!
Strukturoj socikulturaj: Televido (ĉiam la filmoj en origina lingvo kun subtekstoj en Finna aŭ originala lingvo) kaj Lutera Eklezio (nur per legi biblion oni povas trovi animsavon).
Televido. La animdesegnaĵfilmoj estas subtekstaj dum la voĉoj estas en plej ekzotaj lingvoj (ĉinio, korea, vietnama, rusa, angla ktp).
La infanoj havas grandan motivacion kompreni la animdesegnaĵfilmojn, kaj la subtekstoj avancas tre rapide. Ili alkutimiĝas legi rapide kaj kontekste.
Komparu al televido en Francio, Belgio francparolanta, Hispanio...
Hispanie, televidi malhelpas legkapablon.
Hispanie, oni tavernumas anstataŭ bibliotekumi.
Lutera Eklezio. Anekdote, 19jarcente, Rusio konkeris Finnion, kaj la Luteraj aŭtoritatoj promesis fidelon al la Caro se tiu konstruis lernejojn por la blindaj infanoj (nur legante biblion oni povas savi sian animon, eĉ blinduloj).
Kontraste, en Katolika Eklezio animsavo venas per legperanta pastro, rekta lego ne nepras kaj eĉ ne necesas.
Oni komprenas, ke legado estas sakra en tradicia Luterana Finnio.
Nuntempe, oni en Finnio tiel malofte preĝejumas kiel Hispanie, sed la tradicio semis legamon, legnepron dum jarcentoj. Nekonscie, por Finnnoj, legado portas al dio kaj savas animon. La pastroj krias re kaj re: ne aŭskultu min, nur legu rekte biblion.
Lernejo. Finniaj lernejoj pensas ke cerboj por eklego plejpretas ĉe 7jaraĝo. Antaŭ tiu aĝo, plejgravas ludi kaj plezuri, aŭ legi sed ne per lernejo aŭ devigiteco.
Ĉe 7jaraĝo ekestas intensa instruado de legado. La fakaj leginstruistoj estas la plej elstaraj kaj altpagataj. Oni pensas en Finnio ke la unua instruisto (prilege) devas esti la plejbona kiel ebla, ĉar ri strukturon donos al la cerboj. Tio estas plej tikla operacio. Ne por amatoroj.
La trezoro de la lando ne estas mono sed la infanoj! Kiel honorigi tiun altvaloran trezoron? La selektemo por akcepti kandidatojn al metio instruisto estas impone ekstrema (averaĝa noto de 9,5 sur 10). Instrui al infanoj estas Dia beno.
En Finnio oni kredas ke instruisto estas kiel modelo por infanoj. Do, je plej bona modelo, des pli bonaj kopioj. Grava kriterio por selekti instruiston estas ties legkapablo kaj ĝenerale la majstrado de la Finna lingvo. En Finnio oni protektas sian lingvon. Konsiderinde ke enorma Rusio lasttempe klopodis aneksii Finnion kelkfoje. Finnio pensas ke milite Rusio venkos, sed rezisti estas majstri Finnajn lingvon kaj kulturon plej pasie kaj brile kiel eble. Imagu ke Rusio konkeras Finnion. Se Finnio daŭras kulture forta, kiam Rusio eventuale malfortos, Finnio reliberiĝos. Tio garantias identon kaj socikoheron daŭrigeble.
La formacio de instruistoj estas duoblebuĝeta ol Hispanio aŭ Svedio. Malmultaj instruistoj sed tre selektaj, tre elstaraj, tre altkvalitaj.
En klasejoj oni trovas pianon aŭ muzikilon. Finnoj pensas ke instruo devas volviĝi per belo.
Muziko, desegno ktp. Arto! Lerni estas bele! La efiko de una jarkurso estas ŝoka!
Lernejo ne laboras sola, sed kunorde kun familio, televido kaj eklezio.
Lernejoj finnaj estas tre aŭtonomaj, ili havas konfidon de ŝtato.

amigueo (Montri la profilon) 2023-majo-26 06:19:41

Sro Melgarejo [melgarehxo] ne parolas pri aliaj aspektoj de majstri lingvon.
1. Cxu ili Finnidoj plej lerte "legas" kaj "parolas" korpan "lingvon". Cxu ili divenas sentojn per el vocxnuancoj aux gestoj? Cxu ili komprenas nkion sia vio ne diras aux kasxas? Nkion sia vio komprenas kaj nkion ne komprenas?
Cxu ili majstre empatie kaj "kundance" konversacias, amikigxas, efike komunikas?
Legi biblion ne samas legi universion aux Ekzistajxon. Konversacii kun amiko libro ne samas al konversacii kun amiko homo aux besto aux planto aux monto aux maro aux ktp. Cxu ili Finnidoj elstaras pri tio?
2. Cxu ili kreive kaj flue parolas, babilas, prelegas? Cxu ili lerte teatras ecx improvisacias?
3. Cxu ili lerte, kreive skribas? Tekstbabile? Science? Jxurnalisme? Literature? Politike?
4. Cxu ili bone digestas informacion? Cxu ili evitas la sanecdetruan flankon de informajxaro?

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-majo-27 10:07:59

Tio estas la finna venko, ĉu ne?

Reen al la supro