Al la enhavo

kiel kontakti iun en mia regiono

de trompistino, 2023-junio-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

trompistino (Montri la profilon) 2023-junio-01 13:36:32

kiel kontakti iun en mia regiono.
Mi volas renkontiĝi por paroli Esperanton
Dankon

sendiulo (Montri la profilon) 2023-junio-01 17:22:28

Iom malfacila tasko... Sed provu tie ĉi: https://esperantujo.directory/ Kvankam ne ĉiuj esperantistoj registriĝas tie kaj tiuj, kiuj etas tie ne ĉiam respondas, bedaŭrinde.
Ankoraŭ provu turni vin al landa asocio. Ili devas havi retpaĝaron kun kontaktoj kaj eble ili scias pri esperantistoj en via regiono.

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-junio-02 10:14:48

Laŭ via kromnomo, preĝoj verŝajne ne funkcias... 😉
La plej bona rimedo estas telefoni al nacia aŭ loka asocio de granda urbo por peti kontaktoj.

Verŝajne la malfermaj horoj estos strangaj, ĉar tio dependas de disponebleco de bonvolemuloj. Sed indas informiĝi kaj insisti, ĉar lokaj asocioj ĉiam estas kontentaj akcepti novajn anoj kiuj pretas helpi.

trompistino (Montri la profilon) 2023-junio-03 04:36:25

Mi volas diri
- Estas lernantoj en Lernu, kiuj faras kelkajn lecionojn sed ne persistas. Kiel kontakti ilin ?.
- Estas esperantistoj, kiuj lernis Esperanton. Eble ili ĝojus renkonti aliajn esperantistojn. Kiel komuniki ?
- La asocioj ne donas la nomojn de membroj.

SlavikDze (Montri la profilon) 2023-junio-03 09:29:39

Saluton, Mme Trompestino.
Kiel mi scias, ĉi-forume haveblas kelkaj franc-lingvanoj, kaj se en via profilo aperos via e-mail, iu el ili eble kontakos vin... Eĉ malgraŭ via ne tre fidinda pseŭdonimo.
🌹🌹🌹🌹🌹

trompistino (Montri la profilon) 2023-junio-03 16:44:27

jes ! Vi pravas !
mia ŝerceto nur ridetas min.
Fransoaz'

Metsis (Montri la profilon) 2023-junio-14 07:25:43

Krom kontakti lokan aŭ landan asocion kaj serĉi en Esperantujo-katalogo (Esperantujo dictionary) unu plia eblo estas poŝtelefona aplikaĵo Amikumu, per kiu vi povas trovi la cent plej proksimaj uzantoj (plejparte esperantistoj) de la aplikaĵo.

trompistino (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-10 14:37:48

mi ne havas poŝtelefonon

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-11 10:00:31

Guglante "Esperanto " + "narbonne" mi tuj atingis tiun artikolon:
https://www.azinat.com/2023/05/verniolle-lesperant...

Eble vi povas kontakti ilin.

Reen al la supro