Al la enhavo

Hezito pri lingvo

de mesteryui, 2023-junio-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

mesteryui (Montri la profilon) 2023-junio-17 11:13:31

Mi havas heziton, mi ne scias se mi havas Mi manĝas multajn tomatojn aŭ Mi havas multe da tomatoj. Mi nek scias kiu estas la diferenco nek kiam mi devas uzi unu aŭ alia

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-junio-17 12:58:00

La vendisto havas multajn tomatojn sed ne manĝas ilin. Se la kliento, kiu ne havas tomatojn, volas manĝi kelkajn, li devas aĉeti ilin ĉe la vendisto.

Reveninte hejmen, li povos manĝi multajn tomatojn aŭ multe da tomatoj. La du estas sinonimoj.

Tamen oni uzas "multe da" ĉefe pri nekalkuleblaj aferoj (akvo, faruno, pizoj) kaj "multaj" pri kalkuleblaj (ovoj, bananoj, citronoj)

Reen al la supro