Al la enhavo

Mi volas instrui Esperantan klason en mia komunumo, kie mi komencus?

de rahxaelo, 2023-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

rahxaelo (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-15 01:09:18

Mi estas tre pasia pri Esperanto kaj la movado, mi sxategas diskoni pri Esperanto, kaj mi opinias ke mi havas suficxan konon de la lingvo por instrui gxin al aliaj homoj, almenaux je komencanta nivelo.

Mi havas ideon por krei klason de Esperanto en mia loka komunumo. Klaso kiel la klasoj oni povas trovi je komunumejo, junula centro, maljunulejo, k.t.p. Mi pensas ke mi tre sxatus instrui la bazojn de Esperanto al maljunuloj, ekzemple gepensiuloj kiuj sercxas novan hobion aux volas manieron aktivadigxi siajn mensojn. Tamen, mi gxojas je la sxanco de instrui gxin al iuj ajn.

Cxi tie estas kie mi estas blokita:
Kiel mi reklamus cxi tiun kurson por rikolti lernantojn kiuj volus aligxi al la klaso, kaj ecx pli malfacila, kiel mi ecx krei cxi tiun kurson? Ideale mi irus al komunuma centro kaj prezentus mian ideon, kaj ili jesus kaj donus al mi klasejon kaj reklamus la klason en sia retejo. En perfekta mondo gxi estus tiel facila. Sed gxis nun mi ne eblis trovi ajnan manieron de komenci kun mia ideo…

SEN7759 (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-15 06:06:11

Pli bone komenci en YouTube...

Altebrilas (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-15 12:38:36

Estas paĝaroj, kiuj povas helpi vin. Krom lernu! Estas edukado.net - pri pedagogio, kaj poŝtelefonaj apoj kiel "amikumu" por trovi esperantistoj ĉirkaŭ vi.

Eble vi povas kontakti pensiulejojn por proponi al ili prezentadon de la lingvo kaj eventuale kurson, se homoj estas interesitaj. Ne senkuraĝiĝu se vi ne tuj havas multajn interesulojn (eĉ neniun!) kaj provu krei amikan etoson, kiu venigos poste aliajn personojn.

Tiuj kelkaj ideoj venis en mia menso, sed povas esti multaj aliaj...

Metsis (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 07:05:03

Pri lernomaterialo

La kurso La teorio Nakamura ĉi tie en Lernu instruas ĉiujn ĉefajn aferojn en Esperanto. Eble ĝi progresas tro rapide por maljunuloj, sed por memstudado ĝi estas tre rekomendinda.

Kiel altebrilas diris, Edukado.net havas multe da pedagogia materialo. Vidu ekz. la lernolibreton Poŝamiko.

Unu el la plej uzataj lernolibroj estas Esperanto per rekta metodo de Stano Marček. La libro estas havebla en pluraj lingvoj (pli ol 40).

Pri instruado

Se vi ne antaŭe kompletigis la Nakamura-kurson, nepre faru tion, por certiĝi pri via lingva nivelo. Plie tiu kurso donos al vi ideon, en kiu ordo instrui gramatikon kaj vortojn. Konsideru akiri la libron Esperanto per rekta metodo minimume al vi mem por konatiĝi, kiel ĝi instruas. Konatiĝu, kiun pedagogian materialon Edukado.net oferas.

Pri kursanoj

Vi pravas, ke sukcese reklami kurson verŝajne estas la plej malfacila parto. Kiel vi jam aludis, kontaktu junularajn centrojn, maljunulejojn, lokajn civitajn institutojn ktp. Proponu vian kurson al tiuj. Ĉu tiuj havas tagon de malferma domo aŭ alian eventon, dum kiu vi povas prezenti vian kurson al interesiĝuloj?

Tolgabb (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-16 18:22:03

Mi komprenas, ke vi volas krei klason, kiel vi planas ĝin?

Tamaramendez (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-19 08:29:15

Pli bone komenci en YouTube...

konesperantidoj (Montri la profilon) 2023-aŭgusto-22 23:11:50

Memoru ne tradukemlernantigi lernontojn!

Reen al la supro