Al la enhavo

Ĉu la politika/ideologia flanko de esperanto malutilas ĝin?

de Meŝig, 2023-decembro-31

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Meŝig (Montri la profilon) 2023-decembro-31 15:43:39

Ekde la komenco de la disvatiĝo de Esperanto, ekzistas konflikto inter tiuj, kiuj opinias ke idearo pri paco, komuna homeco, ktp, estas nedisigeble ligitaj al la lingvo, kaj tiuj kiuj opinias ke ĝi nur estas praktika ilo, utila nur por praktikaj celoj.
Ĉu la konkretaj manifestiĝoj de la unua vidpunkto ne malutilas al Esperanto? Mi donas du ekzemplojn:

- Mi freŝdate aŭdis iun el mia familio (kie estas sciita ke mi uzas la lingvon) diri "ĉar Esperanto estas 'alimondisma', blablabla" -> Esperanto estas asimilita al politikaj ideoj, kiujn certaj homaj povas malŝati, kaj pro tio decidi ne lerni la lingvon.

- La nombro de partoprenantoj al la Universala Kongreso malpliiĝas, tiom ke oni konsideris ne plu organizi ĝin. Mi mem partoprenis en pluraj UKoj, kaj ĝuis ilin, sed ankoraŭ rimarkis ke multegaj partoprenantoj partoprenas ĉefe por turismadi, dum oficialaj paroladoj/prelegoj temas pri la "temo de la kongreso", kiu ofte miavidpunkte estas ideologia/politika temo, kiu estas malproksima de la ĉiutagas zorgoj kaj konvinkoj de multaj esperantistoj. Ĉu la organizado de la Uko ne devus adaptiĝi?

Kion vi opinias?

Серёга (Montri la profilon) 2023-decembro-31 16:09:15

La mondo komencis spliti pro la "novaĵo" - samseksaj edzecoj. Baldaŭ via Uko ne povos esti internacia.

Meŝig (Montri la profilon) 2023-decembro-31 16:18:08

"Серёга":La mondo komencis spliti pro la "novaĵo" - samseksaj edzecoj. Baldaŭ via Uko ne povos esti internacia.
Interesa rimarko. Mi havas la 2020-an version de la PMEG, kaj la stulta pronomo "ri" estas menciita (eĉ se estas skribita, ke ĝi ne estas oficiala). La lingvo mem emas politikiĝi.

Altebrilas (Montri la profilon) 2024-januaro-01 11:42:45

Esperanto ne estas Volapuko. Zamenhof permesis, ke ĝi evoluu kiel natura lingvo. Estas normale observi la samajn fenomenojn, kiel en aliaj lingvoj, plaĉe malplaĉe.

Se oni volus malpermesi tion por trudi aŭ malebligi ideologion, nia lingvo similus al Newspeak de la romano 1984 de Orwell.

lernulo2 (Montri la profilon) 2024-januaro-02 09:49:12

Ĉu la organizado de la Universala Kongreso devus adaptiĝi?
La kongresoj ne interesas min. Mi vidis videon pri la kongreso de Montraelo, 2022... kaj mi pensis "tro multe da emocioj, kvazaŭ-religiaj kantoj, malbona prononco", kaj tiel plu.

Sed, la lingvo mem estas genia, kaj bela prononco eblas:
https://m.youtube.com/watch?v=exIDp2vlkmw&pp=y...

Eble Esperanto vere estas taŭga/utila por multaj aferoj, sed ĝi ankoraŭ estas ne sufiĉe uzata. Esperanto ankoraŭ ne sufiĉe utilas por trovi laboron, ne por legi pri scienco, ne por semajne spekti novajn filmojn aŭ seriojn, ... ĝi ankoraŭ ne utilas por multe da homoj.

Sed, eble en la estonteco, post cent jaroj.

Mi uzas
- pronomoj "li, ŝi, ri, ĝi" (Riismo) aŭ "hi, ŝi, li, ĝi" (Hiismo)
- suffiksoj -iĉo/-ino (Iĉismo)
por evoluigi la lingvon al esti pli moderna ol la angla kaj iu ajn alia lingvo. Tiam ĝi interesos pli da homoj.

Restas multe da laboro. Ekzemple, reta-vortaro.de eĉ ne havas tradukon por la angla vorto "up":
http://reta-vortaro.de/revo/dlg/index-2k.html?q=Up
(Kvankam ĝi enhavas "supren" kaj "sor".)

Plibonigu la kursojn kaj plur-lingvajn vortarojn, kreskigu Vikipedion kaj la nombron de bonaj filmetoj (ne pri la lingvo, sed pri aliaj aferoj).

Se Esperanto pli utilus, pli da homoj lernus ĝin. Tiam multaj Kongresoj ekestos, ankaŭ pri aliaj temoj.

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-02 18:52:59

Al mia esprimpovo plene sufiĉas Zamenhofaj pronomoj. Mi tute ne bezonas elpensadi la novajn, por ke ni havu pli da eblecoj por esprimi la samon.

Vikipedio meritas kreskigon. Tio demonstras povon de E-movado. Ankaŭ la filmetoj utilas. Bonvolu meti al Jutubo pli da kantoj en Esperanto!

La kongresoj restas utilaj, ĉar tie la komencantoj povas vidi, kiamaniere Esperanta kulturo prosperas.
Malgraŭ tio, ke kelkaj rusaj samideanoj ĝenas la aliajn per teda ripetado de geedziĝo de samseksemuloj!

Mi mem uzas Esperanton precipe por mia plezuro.

Серёга (Montri la profilon) 2024-januaro-02 19:46:30

La mesaĝo estas forigita.

amigueo (Montri la profilon) 2024-januaro-02 22:58:54

Multaj uloj malvolas usonanoj, multaj uloj rusianoj, multaj uloj samseksamloj, aliseksamloj, alireligiuloj, alopatiamloj, kovimvakcinitloj ktp. Ecx multaj uloj malvolas kun tiuj supre menciitloj. Aux volas kunon nur por batali.

Universalaj Kongresoj de Esperanto havas pli grandan problemon ol sekskondutojn aux naciismojn aux imperiismojn, jam de la komenco de tia evento: disimuli grandegan diferencon inter tiuj kiuj povas partopreni kaj tiuj kiuj ne povas pro ekonomia kialo.

Kiuj estus la pronomoj por tiuj kapablaj aux nekapablaj partopreni UKn?

dobri (Montri la profilon) 2024-januaro-03 10:32:59

al Amigueo:
Universalaj Kongresoj de Esperanto havas pli grandan problemon ol sekskondutojn aux naciismojn aux imperiismojn, jam de la komenco de tia evento: disimuli grandegan diferencon inter tiuj kiuj povas partopreni kaj tiuj kiuj ne povas pro ekonomia kialo.

Kiuj estus la pronomoj por tiuj kapablaj aux nekapablaj partopreni UKn?

Mi ne komprenas la vorton "disimuli". Ĉu vi opiniis "forigi la diferencon"? Tio bedaŭtinde ne eblas, ĉar ekzistas homoj sufiĉe riĉaj, kiuj strebas partopreni la UKojn ĉiam, same plimultas tiuj malriĉaj, kiuj sen mona subteno ne povas ĉeesti la kongresojn. Feliĉe ekzistas diversaj fondaĵoj, kiuj mildigas la malriĉecon.
Anstataŭ "pronomo" vi certe volis skribi "propono",ĉu? Bona propono estas la Virtualaj kongresoj. Danke al ili, ne necesas vojaĝi al malproksima lando, sufiĉas havi komputilon kaj kapabli aliĝi per la reto.

amigueo (Montri la profilon) 2024-januaro-17 11:51:37

Dankon, dobri

Via solvo virtuala estas mirinde utila.
Necesas sxminko arta por anstatauxi malvirtualon. Ni cxiu igxu kinaktoro por amindumi per interreto, kongresege aux private.

Reen al la supro