Mesaĝoj: 6
Lingvo: Esperanto
Ponto59 (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-29 06:47:07
Laŭ mi Esperanto estas kiel Linukso: utilega kaj senpaga.
Linukso mem ne estas vendebla ĉar ĝi kompreneble estas senpaga. Do ĝenerale Linukso estas uzata aŭ de ŝatokupantoj aŭ de entreprenoj kiuj pagas linukistojn por la instalado. La linuksistoj vendas ilian sperton pri Linukso al la entreprenoj anstataŭ Linukson mem.
Kial ne vendi sperton pri Esperanton same kiel Linukson? Serĉo per Guglo montras ke ekzistas multego da lingvaj problemoj ĉe laborejoj. Kompreneble tio kaŭzas grandajn kostojn al multlingvaj laborejoj.
Imagu ke iu vendas Esperanton al entrepreno de ŝarĝaŭtoj en multlingva regiono kiel laborejan komunikilon. Tiu ĉi entrepreno, kiu per ŝarĝaŭtoj veturigas aĵojn de iu lando al aliaj landoj, havas multe da kunlaborantoj. Ĉiuj kunlaborantoj devas komuniki kun unu la alian. Kaj ĉefe tio estas malfacila en multlingvaj laborejoj.
Vendisto vendonte Esperanton povus ekzameni:
- Kiuj lingvoj estas uzataj hodiaŭ en tiu ĉi laborejo?
Ĉu estas bezonataj tradukistoj se iu ŝarĝaŭtisto volas doni konsilon al alia ŝarĝaŭtisto?
Kiom la malfaciloj de multlingveco kostas al la tiu ĉi laborejo po jaro?
Kiuj vortoj estas la plej ofte uzataj en tiu ĉi laborejo?
La malfaciloj de multlingveco kostas al vi 80.000 eŭrojn po jaro. Po kvin jaroj tio estas 400.000 eŭroj. Mi povas solvi viajn lingvajn malfacilojn per Esperanto. Por nur 30.000 eŭroj miaj instuistoj instruos al ĉiuj viaj kunlaborantoj la esperantan lingvon. Do per Esperanto vi ŝparos 370.000 eŭrojn dum la unuaj kvin jaroj.Kion vi pensas pri vendi Esperanton kiel laborejan komunikilon en multlingvaj regionoj?
Por ke viaj kunlaborantoj rapide eklernu Esperanton ni instruos al ili vortaron kiu ja havas vortojn laborejajn kiel "ŝarĝaŭto", "parkejo" kaj "benzino", sed ne havas vortojn neutilajn por via laborejo kiel "ĉevalo", "avo" kaj "regno". Ni atendas ke instrui la laborejan vortaron bezonas tri monatojn po kunlaboranto.
Kompreneble vi ne povos uzi Esperanton ekster via laborejo. La lingvo iĝos ĉefe la komunikilo de via laborejo. Tamen tian komunikilon via laborejo bezonegas.
Altebrilas (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-29 13:44:51
SlavikDze (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-29 19:43:18
Sed plejverŝajne ili ambaŭ estas sufiĉe adoltaj personoj.
Metsis (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-30 06:45:23
Miasperte estas du modeloj de kostoj por lingva lernado en la kunteksto de firmaoj.
Unue la kosto ne rekte falas sur la firmaon, sed sur la socion, ĉar oni lernas lingvojn en lernejoj. La firmao dungas nur tiajn homojn, kiuj jam posedas la postulatajn lingvojn.
Alternative la firmao konstatas, ke ili bezonas eduki siajn dungintojn kaj iel akiras la edukadon. Sed kial firmao elektus Esperanton, ĉar nek oficialuloj en aliaj landoj, aliaj firmaoj en la branĉo nek klientoj posedus ĝin?
Temas pri vera ovo-kokino-problemo. Ne estas firmaoj, kiuj agus en Esperanto, ĉar ne estas postulateco de Esperanto. Ne estas postulateco, ĉar ne estas firmaoj, kiuj agus en Esperanto.
Ponto59 (Montri la profilon) 2024-aŭgusto-31 06:41:19
Kiel mi kalkulis la 80 mil eŭrojn? Nur estis ekzemplo. Ne scias mi kiel kalkuli tiajn kostojn. Sed je Guglo troviĝas multaj paĝoj kiuj rakontas ke lingva malkomprenado en laborejoj kostas multege da eŭroj.
Rimarkis mi ke ekzistas multlandaj firmoj kiuj volonte pagas anglajn instruistojn por instrui al iliaj laborantoj la anglan. Por ekzemplo firmo kun laboreroj en Italio, Francio kaj Germanio. Tiaj firmoj ne uzos la anglan por komuniki kun iliaj aĉetantoj, sed ili ja instruas la anglan por ke iliaj laborantoj el la diversaj landoj povas kunlabori. Ĉe tiaj firmoj la angla estas uzata nur kiel laboreja lingvo.
Mia penso estis: Se la angla nur estas uzata kiel laboreja lingvo kaj multlandaj firmoj volonte pagas instruistojn anglajn, ĉu ne estus pli malmultekoste por ili dungi instruistojn esperantajn? Ĉar verŝajne estas pli rapide (tial malmultekoste) instrui la esperantan ol la anglan.
amigueo (Montri la profilon) 2024-septembro-06 16:04:27
Logiko funkcias!!
Bonan ideon!!