Skip to the content

Mi volas nur kundividi mian hodiaŭan poemon.

by EduardusPona, August 7, 2025

Messages: 6

Language: Esperanto

EduardusPona (User's profile) August 7, 2025, 9:37:12 PM

Oraj folioj defluas sur la teron per bela sunbrilo
Samkiel broson, kiun la pentristo prenas kiel rimedon por la pentrado, la blua ĉielo servas kiel tolon por la suno heligi, ne nur la kampan florejon sed ankaŭ la sintenon de ĉiu vivaĵo.
Lekantoj dancas portante blankajn robojn,
iliaj visaĵoj sin turnas al la lumfonto por sin nutri per harmonia energio.
La arboj, kvazaŭ gardistoj vestitaj per smeralda pelto,
ili stariĝas sub la suna ĉirkaŭpreno.
dume, rivereto reflektas la helajn radiojn, kiu kondukas nin al ia ekbruliga vojo, kiu iras de unu loko en alian.
Birdoj sin levigas de la tero per flugiloj por sin liberigi, kies kantoj estas lindaj, kiel sinsekvo de tonoj, plaĉa por la orelo.
Ve al vi, lumiga tago, tiel hela, tiel klara.
Donaco preter la plej gustoplena preĝo vi estas!
Paradiza revo venas de vi!

Tlachius (User's profile) August 7, 2025, 9:43:44 PM

Saluton, Faye:
Via persona informo estas impresiga! Mi estas nova en ĉi tiu retejo kaj mi legis nur du lecionojn; mi devos ripeti la Duan Lession, ĉar mi ne sufiĉe bone regis la nombrojn. Mi loĝas en Brownsville, Teksaso, kaj mi estas preta ekkomenci ĉi tiun novan aventuron. Dankon pro via interesiĝo pri konekti kun mi. Vi estas mia unua kaj sola amiko ĝis nun. Mi estas tre feliĉa!
P.S. Mi uzis la helpon de mia amiko ChatGPT por traduki ĉi tiun tekston.
Y olvidaste comentar que escribes pensamientos muy hermosos.

Altebrilas (User's profile) August 8, 2025, 9:22:24 AM

Bela poemo. Gratulojn. Eble kelkaj gramatikaĵoj plibonigeblaj. Bonvenon en Espetantio!

EduardusPona (User's profile) August 8, 2025, 10:01:38 AM

Dankon pro via respondo! Parenteze, ankaŭ mi estas nova uzanto de ĉi-retejo, kaj ankaŭ vi estas mia unua amiko. Ankoraŭ mi estas devigata por la lernado de la reteja konvencio. Tamen, mi ĝojas pro la oportuno de interkomunikado. Pro la volontecon, kiun mia patrino havis por la instruado de Esperanto al mi dum mia infanaĝo, pli malpli mi neniam interesiĝis pri la interkomunikado kun aliaj esperantistoj (indas rimarki, ke mi estas ege timida, kaj facile la kapablon mi perdas por senĝene paroli al aliaj, tia agado ĉagrenfonto estas por mi!), nur mi volas uzi ĉi-retejon por la kundivido de poemoj kaj aliaj senĝenaj retsciigoj; ĉiaokaze, ree dankon pro la respondo!
Thanks so much for your response! I was just explaining that I'm also new on this social media website, and I still have to learn how to properly use it. I was a little annoyed for having to complete one lesson to start posting here, but fun at the same time. I was curious about the Esperanto community, since this is the language that my mom taught as a little child, so I've never thought much about the community, but it's great to be able to use the language I feel the most comfortable with here. Sorry for my English, since I started learning it when I was 16, I'm only interested about writing poetry here, in the language that comes more easily to me.
También hablas español, está increíble. A mi me cuesta mantener mi español y portugués separados, son parecidos y como no los uso a menudo a veces los mezclo.
Thanks again and hopefully, we both can have a great time using this website!

EduardusPona (User's profile) August 8, 2025, 12:27:11 PM

Altebrilas:Bela poemo. Gratulojn. Eble kelkaj gramatikaĵoj plibonigeblaj. Bonvenon en Espetantio!
pardonu min se mi fuŝis la gramatikon, mi hontas pri tio. eble mi povus peti helpon de mia patrino. ree pardonon. Se vi havas korektojn, sciigu min, mi petas.

Altebrilas (User's profile) August 8, 2025, 3:31:44 PM

Ne utilas honti. Prefere oni praktiku senhezite, kaj vortoj venos flue. Korektojn oni povas fari poste.

Ekz. La unua frazo elvokas belajn bildojn, sed mi havas malfacilon por gramatike analizi ĝin. Poetoj ne nepre respektu gramatikon, povas eĉ esti stilo, kiam tio estas farita intence.

Back to the top