Al la enhavo

Mia favorata kanto en Esperanto

de danafuchs, 2008-decembro-20

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

danafuchs (Montri la profilon) 2008-decembro-20 19:50:05

Saluton!

ĉar muziko estas tre grava por mi, mi volas montri iu de mian favoratan kanton al vi...

mi provis al traduki la teksto en Esperanto, sed mi ne estas certe ĉu tio estas senerara.

La kanto estas "Du bist wie du bist" de germana muzikistaro Madsen.

Mi esperas ke vi povas kompreni kial mi ŝatas tiu ĉi kanto!

----
„Vi estas kie vi estas“

Vi estas bizara, certe ne tute normala
Vi elfallas vico, vi estas alie kie nepartia
Vi estas bela kaj tio tute sen belecidealo
Vi estas originala
Vi ekzisti sole unufoje

Vi taŭgas en neniu fasono
Vi taŭgas en neniu sistemo
Bonvulo ne lassu vi ŝanĝi
Kaj lassu vi diri nenio

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, al mi

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, unika

Vi portas neniu uniformo kaj ne estas numerita
Vi estas kie pentrita par mano kaj ne kopita
Vi konas vian malfortojn kaj konfesas via mankoj
Vi ne estas perfekta homo kaj vi ne volas esti ĝi.

Vi taŭgas en neniu fasono
Vi taŭgas en neniu sistemo
Bonvulo ne lassu vi ŝanĝi
Kaj lassu vi diri nenio

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, al mi

Egala ĉu hipio ĉu repisto
senĝenulo, ĉarpentisto ĉu bakisto
rockisto, malvenkulo, brava ĉu aŭdaca
Ĉefaĵo vera!

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, unika

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, al mi

Vi estas kie vi estas
Vi estas kie vi estas
Io speciala, unika
Sen kompromiso

----

Se vi havas proponoj por korekti mian mankojn vi povas ili skribi!

Mi ankaŭ volas scii via favoraton kanton!

Rohan (Montri la profilon) 2008-decembro-20 20:03:27

Nu, 'Du bist wie du bist' estus 'Vi estas kiel vi estas', kun 'kiel' anstataŭ 'kie'.

Unu el miaj plej ŝatataj kantoj estas la esperantlingva kanto 'Societo de Vivantaj Poetoj' de la grupo 'La Perdita Generacio'. Oni povas aŭskulti la kanton ĉi tie:

http://eo.lernu.net/biblioteko/muziko/lpg.php

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-21 00:52:06

Krom nia himno (kiel kantita de ĥoro dum la 1977-a UK en Rejkjavik, kaj sur la KD-aro Tiel Sonis), plaĉas al mi la kanto Jen via mondo, kantita de la grupo Duo Espera. Jen paĝo por aŭskulti ĝin.

Sed ankaŭ tre plaĉas al mi la kanto de Akordo, La sieĝo de Bergen op Zoom. Jen la paĝo por aŭskulti aŭ elŝuti ĝin.

Ĝuu!

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-21 03:23:30

Tiu "La sieĝo de Bergen op Zoom" de Akordo, pri kiu Miland skribis estas bela laŭ mi. Iom en mezepoka stilo. Dankon. rideto.gif (Tio estas kanto pri venko super hispanojn, kiuj sieĝis tiun Bergen op Zoom. Mi nur esperas, ke hispanoj ne ofendiĝos).

Mi ŝatas "Kvazaŭ sonĝo" de Inspiro. Elŝuti kaj vidi teksto ĉe http://www.esperanto.mv.ru/Muziko/inspiro.html.
(bela kanto pri amo).

tomasoavro (Montri la profilon) 2008-decembro-21 13:10:11

Estas tiom da belaj kantoj en Esperanto - por kio al ni la aliajn? lango.gif

Mi ŝategas i.a.: Kajto - "La Granda Kermeso" (elŝutu)

Ni venis en Mondon, hazarde, pasie.
Ni tute ne trudis nin por la eniro.
La viv-karuselo nin svingas ebrie
Kaj lasas nin sobre sur brua foiro.
Ni flugas senzorge tra tempo junula,
Ni plugas tra aĝo matura, regula.
La jaroj severe tik-tak-inventaras,
Ĝis kvote kaj kvite kaj stumble ni staras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

Ni lasas la Mondon, hazarde, hezite.
Nur kelkaj petegas pli baldaŭ eliri.
Tumulto de l' tagoj silentas subite,
Finita la streĉo sukcesojn aspiri.
Jam vanas subiĝi al novaj postuloj,
Rikanas dubemo sardonaj speguloj,
Sed floro velkinta plensense odoras,
Pasintajn somerojn ni milde memoras,
Dum gurdas kaj vibras la vivo sen ĉeso
Kiel kanto kaj kirlo de granda kermeso.

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 11:32:08

Tiu ligilo pri "La Granda Kermeso" de tomasoavro ne laboras. Ĉu vi komprenis, kial? La iksita litero g en reta adreso fariĝis ĉapelita. Ĉu tio okazis pasinten? Mi ne memoras. Nu, mi deĉifris rido.gif tion kaj aŭskultis. Jes, jes, bela kanto. sal.gif

Reen al la supro