Al la enhavo

mia filmeto pri tango. Ĉu vi povas ĝusti ĝin? :)

de irishpolyglot, 2008-decembro-22

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-decembro-22 16:50:07

Mi faros alian filmeton por mia blogo en esperanto. Nun pri "tango", la argentina danco! Mi jam faris ĝin en la angla kaj en la hispana.
Jen la teksto en esperanto! Ĉu vi povas ĝusti la erarojn?? Dankon rideto.gif

------------
Bonvenon al Bonaero, Argentino!
Mi pasigis kelkajn semajnon ĉi tie, do mi prenis la okazaĵon por lerni pri Tango.
Mia instruistino, "María José", donis privatajn lecionojn al mi. Ĉimaniere mi lernis laŭeble en la malmulta tempo kiun mi havis.
La plej malfacila parto estis lerni kiel gvidi. La viro devas komuniki ĉion kion li volas fari kun la supra parto de lia korpo. Ĉi maniere la virino scias kien ŝi devas iri. Tio estis malfacila por mi ĉar komence mi nur movis miajn gambojn.
Sed María José helpis al mi ĝis kiam mi sukcesis! Ĉar mi pliboniĝis, mi povas lerni pli interesajn movadojn.

La halo kie oni dancas tangon nomiĝas la "Milonga". Ĉi tie dancas spertuloj kaj komencantoj, kaj oni ankaŭ donas gruplecionojn. Mi povis ekzerci tion kion mi lernis. Estis nekredebla vidi la dancistojn kiuj montris al ni, kiel ni povus danci iun tagon.
Dume, miaj privataj lecionoj daŭris kaj mi sentis pliboniĝon.
Kiam mi dancis ĉe mia lasta "Milonga", mi kredis ke mi lernis multe.
Estis bona komenco kaj mi esperas daŭrigi la lernadon iun tagon!

Subtekstoj:
Tango ne komenciĝis nur en Bonaero. Ĝi naskiĝis en Urugvajo kaj en Argentino. En tango, oni havas 2 aŭ 3 minotojn de brakumo inter homoj de ie ajn kaj de iu ajn socia klaso, kiuj neniam renkontiĝis.
Mi bezonas pli da precizeco kaj pli da energio!
Do, ni komencis la unuajn paŝojn. Vi povas daŭrigi la lernadon ĉar oni povas lerni tangon ĉie en la mondo!
Dankon!!
---------------

horsto (Montri la profilon) 2008-decembro-22 18:01:36

Mi trovis kelkajn erarojn:

kelkajn semajnon
Tio estis malfacila por mi ĉar komence mi nur movis miajn gambojn.
mi povas lerni pli interesajn movojn.
Ĉi tie dancas spertuloj
kiel ni povus danci iun tagon.
mi esperas daŭrigi la lernadon iun tagon!
inter homoj de ie ajn kaj de iu ajn socia klaso,
Mi bezonas pli da precizeco kaj pli da energio!
Do, ni komencis la unuajn paŝojn
Vi povas daŭrigi la lernadon ĉar oni povas lerni tangon ĉie en la mondo!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-decembro-22 19:34:44

Dankon Horsto!! rideto.gif
Mi redaktis la tekston kun viaj sugestoj! Ili estis logikaj! Mi skribos ĉi tie kiam la filmeto estos preta!
Ĝis!

irishpolyglot (Montri la profilon) 2008-decembro-24 20:45:49

La filmeto estas preta en mia blogo!
Feliĉan Kristnaskon! rideto.gif

Reen al la supro